Subnutrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Procento da subnutrado laŭ UNO.

Subnutrado estas ĝenerala termino por medicina kondiĉo kaŭzita de dieto, en kiu la nutraĵoj estas aŭ nesufiĉaj aŭ tro abundaj, tiel ke la dieto kaŭzas sano-problemojn.[1] Subnutrado povas temi pri la kvantoj da kalorioj, proteinoj, karbonhidratoj, aŭ dietaj mineraloj.[1] Nesufiĉecon de nutraĵoj oni nomas subnutrado, dum troa abundeco nomiĝas supernutrado.[2] Se subnutrado okazas dum gravedo, aŭ antaŭ la aĝo de du jaroj, ĝi povas kaŭzi persistajn problemojn pri fizika kaj mensa evoluiĝo.[1] Ekstrema subnutrado, aŭ mortmalsato, povas havi simptomojn, kiuj inkluzivas: malalteco, maldika korpo, malmulta energio, kaj ŝvelitaj gamboj kaj abdomeno.[1][2] Subnutritaj homoj ankaŭ ofte infektiĝas per malsanoj, kaj ofte suferas hipotermion (estas malvarmaj).[2] La simptomoj de mikronutraĵa nesuficeco dependas de la mikronutraĵo, kiu mankas.[2]

Ĝi plej ofte rezultas de nesufiĉa manĝado, malbona absorbo de manĝaĵo, aŭ troa manko de nutraĵoj. Londaŭra subnutrado povas rezulti malsategon, malsanon, kaj infekton.

Subnutrado estas ĉefe ligita al ega malriĉeco en disvolviĝantaj landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (2010) Facts for life, 4‑a eldono, New York: United Nations Children's Fund, p. 61 and 75. ISBN 978-92-806-4466-1. Arkivigite je 2018-12-12 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-12-12. Alirita 2022-01-05.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Young, E.M.. (2012) Food and development. Londono: eldonejo Routledge, p. 36–38. ISBN 9781135999414.