Saltu al enhavo

Suboficiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suboficiro [1] estas termino uzata internacie por la diversaj klasoj de serĝentoj, t.e., la pli altaj rangoj de suboficiroj (OR-rangoj en la NATO-ranga kodsistemo). Suboficiroj estas komandantoj, sed ne oficiroj. Suboficiroj rangas sub oficiroj, sed super soldatoj, kiuj ne estas suboficiroj. En la militfortoj de multaj landoj, suboficiroj estas konsiderataj la spino de la operacia gvidado de soldatoj sur la batalkampo. Kaporaloj kaj ĉefkaporaloj ne estas konsiderataj suboficiroj.

Suboficiroj tipe servas kiel taĉmentestroj, vickomandantoj de taĉmento, kaj en administraj postenoj kaj kiel teknikaj specialistoj de ĉiuj specoj. En Francio kaj Germanio,[2] la plej multaj taĉmentestroj estas ankaŭ suboficiroj. En la anglosaksaj armeoj, aparte, ili estas konsilistoj al la oficiraro kaj kontrolistoj kaj aktiviguloj por malalt-ranga personaro.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV sub⁓o. Ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj ekde serĝento ĝis ekskluzive vicleŭtenanto.
  2. Bundeswehr. Alirita la 1-an de aprilo 2022 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]