Subpropozicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, subpropozicio[1][2]subfrazo estas propozicio, parto de frazo, kiu ne povas gramatike stari per si mem, sed dependas de alia propozicio (ofte, la ĉefpropozicio).

Difino[redakti | redakti fonton]

Frazo konsistas el pluraj propozicioj, kelkaj el kiuj estas subpropozicioj, kaj la aliaj el kiuj estas ĉefpropozicioj. La distinga kriterio inter la du klasoj estas tio, ke subpropozicio rolas en alia propozicio kiel frazparto, sed ĉefprepozicioj estas nur kunigitaj en unu frazon per konjunkcio kaj komo kaj ne estas partoj unu de la alia. Subpropozicio povas dependi de ĉefpropozicio aŭ alia subpropozicio Unu propozicio povas havi plurajn dependajn subpropoziciojn.

Subpropozicioj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, subpropozicio povas komenciĝi per demanda korelativo (kio, kiu, kies, kiam, kie, kia, kiel, kiom kaj kial), per la demandvorto ĉu, aŭ per unu el la subjunkcioj ke, ĉar, se, apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ kaj ol.

Ekzemple, en la frazo

Jen estas la pomo, kiun mi trovis.

la rilata subpropozicio komenciĝas per la tabelvorto kiun.

Simile, en

Diru al la patro, ke mi estas diligenta.

la nerektparola subpropozicio komenciĝas per la subjunkcio ke.

Subpropoziciaj specoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas kelkajn specojn de subpropozicioj. Tio tamen ne estas divido de ĉiaj subfrazoj en klasojn — unu subfrazo povas rilati al pluraj specoj aŭ male ne rilati al iu el ili — sed nur distingilo de iuj subpropozicioj laŭ ilia rolo kaj signifo en la propozicio

Demandaj subpropozicioj[redakti | redakti fonton]

Demandaj subpropozicoj prezentas demandojn kaj do povas komenciĝi per demandaj vortoj, t.e. ki-korelativoj aŭ la vorto ĉu. Ili montras scion aŭ nescion, certecon aŭ necertecon de iu pri la demando aŭ rilaton al la respondo al tiu demando. Ekzemple en la frazo

Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon.[3]

la subfrazo montras dubon pri la demando, ĉu la fera stango estas ŝovita, kaj en la frazo

Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo.[4]

la subpropozicio montras la respondon, t.e. la lokon, kiun montris la parolanto al la infano.

Rilataj subpropozicioj[redakti | redakti fonton]

Rilataj subpropozicioj komenciĝas per demandaj korelativoj, kiujn oni tiuokaze nomas ankaŭ rilataj korelativoj, kaj priskribas frazpartojn. Ĉefe en tiaj frazoj kiel subjunkcio uziĝas kiu, ĝi referencas al certa vorto en la ĉefpropozicio, kiu povas esti substantivo, alia u-korelativo aŭ persona pronomo, ekzemple:

En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon.[5]

Por montri rilaton al o-korelativo aŭ al la tuta ĉeffrazo, kiun oni foje ellasas, oni uzas kio. Ekzemple en la frazo

Ŝi rakontis historion, kiu estis tre amuza.

la subfrazo rilatas al la vorto historio (la historio estis amuza), sed en

Ŝi rakontis historion, kio estis tre amuza.

la subpropozicio rilatas al la tuta frazo (la rakontado estis amuza)

Kies uziĝas anstataŭ de kiu en poseda, subjekta aŭ objekta signifo. Kiam-propozicioj montras tempan rilaton, kaj kie-propozicioj lokan, kutime tiam kaj tie, al kiuj ili apartenas, ellaseblas. Kia uziĝas por montri rilaton al tia, tiuspecatiaspeca. Kiel oni uzas por montri gradon aŭ manieron, ĝi rilatas al tiel, kiun oni ofte ellasas ankaŭ. Kiom funkcias simile, por montri gradon, sed referencas al ankaŭ ofte ellasata tiom. Rilata kial povas nur aparteni al vortoj kialo kaj kaŭzo.

Nerekta parolo[redakti | redakti fonton]

Nerekta parolo estas maniero rerakonti dirojn, pensojn aŭ decidojn de iu. En nerekta parolo oni povas ŝanĝi iujn vortojn por konvenigi ilin al la frazo, male al rekta parolo, per kiu oni kutime citas laŭvorte. Asertajn frazojn oni recitas per ke, demandajn per la demandvorto. En nerekta parolo oni lasas la verboformojn samaj, sed lokojn kaj tempojn oni refrazumas laŭ la kondiĉoj de parolado. Ekzemple:

Ŝi diris al mi hieraŭ, ke ŝi forveturos en alian urbon hodiaŭ
Ŝi diris al mi hieraŭ: “mi forveturos en alian urbon morgaŭ

Enkondukiloj[redakti | redakti fonton]

Demandvortoj[redakti | redakti fonton]

Per demandvortoj povas komenciĝi demandaj subpropozicioj kaj (krom ĉu) rilataj subpropozicioj. Demandaj subpropozicioj povas rilati al vorto tio, sed ĝin en iuj okazoj eblas ellasi:

Li rakontis (tion) kie li estis la tutan monaton

Rilataj subpropozicioj ofte rilatas al laŭaj ti-korelativoj, kaj ankaŭ tiuokaze la ti-korelativo ellaseblas.

Ke[redakti | redakti fonton]

Ke povas enkonduki diversajn frazojn, kiuj povas roli kiel diversaj frazpartoj: subjekto, objekto, verba komplemento kaj eĉ priskribo. Kutime tiaj subpropozicioj rilatas al ellasebla tio, sed okaze de priskriba rolo ĝi povas rilati al vorto fakto, sciigo, novaĵo aŭ simila. Ĝi uziĝas ankaŭ en nerekta parolo kaj tiuokaze iam ellaseblas:

Mi diras al vi, (ke) li venos.

Zamenhof ankaŭ uzis[6] ke por montri kial la parolanto diras la ĉeffrazon:

Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon![7]

En ĉi tiu frazo la parolanto klarigas la kialon riproĉi sin en la ke-subfrazo

Aliaj subjunkcioj[redakti | redakti fonton]

Ĉar enkondukas subpropozicion de kialo, kaŭzo de la okazo. Se enkondukas kondiĉon, en kiu la propozicio efektivas, efektivos aŭ efektivus. Apenaŭ signifas tuj post kiam, dum enkondukas subfrazon de okazo, kiu daŭras samtempe kun la ĉefa okazo. Ĝis montras la finpunkton de la okazo en la ĉeffrazo. Kvankam enkondukas subpropozicion, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ malhelpaĵon, kontraŭ kiu okazas la ĉefa ago. Kvazaŭ signifas tiel kiel estus se, kaj tial subfrazoj kun kvazaŭ kiel enkondukilo kutime havas imagan modon. Sed se transdoniĝas ies pensoj, oni uzu realan modon:

Ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo.[8]

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, kiam ĝi staras post antaŭ. Tamen kun post oni kutime uzas la vorton kiam. Same logike estas uzi antaŭ kiam, antaŭ ke, post ol kaj post ke, sed oni preferinde sekvu la kutimon kaj uzu antaŭ ol kaj post kiam.

Subpropozicioj en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto ellasi la enkondukilon estas gramatika eraro, se ne temas pri nerekta parolo. Tamen en kelkaj lingvoj, la enkonduka vorto de subfrazo estas ellasebla. Ekzemple, en la Angla frazo:

I know (that) he is here
“Mi scias, ke li estas tie.”

la vorto that (“ke”) kiu enkondukas la subpropozicion estas ellasebla. En kelkaj lingvoj

En kelkaj lingvoj, ekzemple en la Rusa, subfrazojn oni ĉiam apartigas per komoj

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

En la frazo

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, ― estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo.

Ekzistas unu ĉefpropozicio kaj pluraj subpropozicioj:

  • Ĉefpropozicio: “estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo.”
  • Subpropozicioj:
    • “por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon”
    • “ke ĝi havu plenan certecon”
    • “ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj”

La subpropozicioj dependas gramatike de la ĉefpropozicio, sed la ĉefpropozicio mem ne dependas de io alia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]