Substerkaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Substerkaĵo estas tiu materialo, kiun oni uzas en staloj, kaĝoj kaj similaj ejoj por kovri la grundon kaj absorbigi la ekskrementojn de la tie vivantaj bestoj. Tradiciaj materialoj por substerkaĵo estas la sablo, lignorabotaĵoj, pajlo. Se la substerkaĵo estas plena je ekskrementoj, oni parolas pri stala sterko.

La substerkaĵo servas kiel humidabsorba, izola, iom mola materialo, plej ofte pajlo. Bovo bezonas potage 2-5, ĉevalo 2-3, porko 1-2, ŝafo 0,1-0,2 kg da substerkaĵo, pajlo.