Saltu al enhavo

Substrato (bioĥemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: substrato

En bioĥemio, substrato estas substanco, kiu estas konvertita en enzime-regata reago, do substanco, sur kiun enzimo agas, ŝanĝante ĝin al produkto.[1] En tia reago, la enzimo rompas aŭ ŝanĝas unu aŭ plurajn aliajn substancojn - la substratojn - en kataliza reago.[2]

En ĥemio, substrato estas la deirmaterialo por katalizo, en la plej larĝa signifo portanto de certaj fizikaj, ĥemiaj aŭ biologiaj ecoj, kiuj kutime ŝanĝiĝas per la reago (aŭ dum kaskado de reagoj). En mikrobiologiaj eksperimentoj, la nutra medio (ekzemple agaragaro en Petri-plado) ankaŭ estas referencata kiel substrato.

Enzimoj "havas diversajn karakterojn vivecajn. En ĥemia reakcio, la reakcia rapideco ĝenerale viglas paralele al la temperatura altiĝo. La enzimreakcio estas plej rapida ĉe la temperaturoj inter 35° kaj 40° C, kio koincidas kun la temperaturaj limoj, en kiuj plej vigle aktivas la vivaĵoj". Krome, en enzimaj reakcioj samkiel en vivaĵoj ĝenerale, gravas relativa neŭtraleco rilate la elektra ŝarĝo kaj rilate al la acideco-alkaleco-bilanco.[3] Ĝuste tiel la reagoj inter substrato kaj enzimo konsideriĝas en lima zono inter ĥemio kaj biologio, do bioĥemio.

Enzimaj analizoj

[redakti | redakti fonton]

En enzimaj analizoj, la komenca materialo de bioĥemia reago katalizita de enzimo estas referita kiel 'substrato'.

Simpla priskribo de enzima reago kutime aspektas jene:

estas la substrato de la enzimo en la reakcia ekvacio, meze estas enzima-substrata komplekso. La produkto foje ne havas novan nomon, sed ankaŭ nomiĝas 'konvertita substrato' aŭ 'transformita substrato'.

Kromogenaj kaj fluorogenaj substratoj estas precipe gravaj por la detekto de enzimoj en mikroorganismoj kaj por determini la agadon de enzimoj. Tiuj substratoj estas fenditaj kaj kromogeno (farbo) aŭ fluorogeno (fluoreska farbo) estas liberigitaj. Enzima aktiveco povas esti detektita per alikoloriĝo aŭ per fluoresko. La enzima agado (enzima kinetiko) povas esti determinita uzante la intenseco de la makulado aŭ fluoreskeco.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. artikolo substrato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, jen precipe la tria signifo
  2. Peter Karlson: Kurzes Lehrbuch der Biochemie (Mallonga lernolibro pri bioĥemio. 9-a eldono, eldoneja grupo Georg Thieme, Stuttgart 1974, p. 61.
  3. Fujio Egami (1971): La Serĉado de la Vivo, Japana Esperanto-Instituto, paĝo 63
  • baze la germanlingva vikipedia teksto, nomata "substrato (bioĥemio)", tial la titolo transprenita ĉi tie