Subsurfaca tramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tramaro de Tatra T3 en subtera stacio en Volgogrado

Subsurfaca tramo estas koncepto de tramreto, kiu estas kondukita en subtero. Diference de metroo ne temas pri izolita transportsistemo, sed la tramvojoj estas kunigitaj kun la normala surtera tramreto kaj veturas sur ili la kutimaj tramoj. La alia tipo de la subsurfaca tramo povas esti rapidtramo, kiu havas segregitan tramvojon, kiu povas konduki ankaŭ en la subterejo.

Avantaĝo de la subsurfaca tramo rilate al la metroo estas pli rapida kaj malpli kosta konstruado, ĉar ne estas bezone konstrui tute novan subtenan infrastrukturon (depoj, manipulaciaj tramvojoj) nek havigi novan tramparkon. Plua avantaĝo estas atingebleco de la reto ankaŭ en periferioj kaj ebleco de vojaĝado sen ŝanĝado de vojaĝoj inter metroo kaj surteraj transportaj rimedoj.

Ĉefa malavantaĝo de la subsurfaca tramo estas transportado de nereguleco el la surfaca trafiko ankaŭ en la tunelajn sektorojn.

Apero[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]