Subterejo en Ĉeĥio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pri subterejo[redakti | redakti fonton]

Mozaiko de subteraj spacoj en Ĉeĥio estas neordinare bunta. Ili havas diversan estiĝon, celon kaj karakteron. Ni fakte dividas la subterajn kavojn en kategoriojn:

naturaj, kreitaj ekskluzive per naturprocedoj sen interveno de homo, kaj
artefaritaj, kreitaj de homo por la plej diversaj celoj.

Naturaj subteraj spacoj estas nomataj kavernoj, abismoj, abismaj kavernoj kaj simile laŭ ties formo kaj paso. Tie, kie agadis akvo per sia eroziiga forto en solveblaj mineraloj, do en la mineraloj la tn. karstaj (kiel estas plejparte kalkŝtonoj, dolomitojgipsoŝtonoj, sed ankaŭ salo kaj glacio), estiĝis en la paso de milionoj da jaroj karstaj kavernoj kaj abismoj. Tiu ĉi tipo de kavoj apartenas al la plej disvastiĝintaj naturaj subteraj spacoj ne nur en Ĉeĥio, sed ankaŭ en la monda mezurunuo kaj ili kreas la plej grandajn kaj la plej profundajn naturajn subterajn labirintojn en Tero entute (Mammoth cave en Usono estas 563,5 km longa, abismo Voronaja en Kaŭkazio estas 1710 m profunda – tio estas nuntempaj rekordoj de Tero).

Pseŭdokarstaj kavernoj atingas pli malgrandajn dimensiojn. La naturo kreis ilin en la plej diversaj nesolveblaj mineraloj fakte nur per meĥanikaj procedoj, akva erozio aŭ meĥanikaj, plejparte per gravitaj perturboj de rokmasivoj.

Kiel provizora tipo inter naturaj kaj artefaritaj kavoj ni povas marki kavernojn, kiujn oni pli-malpli reguligis aŭ tute „alikonstruis“ al sia uzado. Eĉ multaj grandaj karstaj kavernoj estis, precipe dum la dua mondmilito, ŝanĝitaj en subterajn deponejojn kaj fabrikojn.

Multe pli bunta estas mozaiko de artefaritaj subteraj spacoj. Dum preskaŭ miliono da jaroj oni profundigis da ili grandegan kvanton. Tio estas ekz. malnovajforlasitaj minejlaboraĵoj. Ministaj laboraĵoj estadas ankaŭ pluaj, ofte ampleksaj subteraj labirintojkeloj, koridoroj kaj katakomboj sub la historiaj kernoj de urboj. Same kiel kelaro de burgoj aŭ pli malfrue de kasteloj ili estis preskaŭ ĉiam destinitaj kiel deponejoj de nutraĵoj. El katakomboj ankaŭ ofte kondukis eĉ sekretaj savkoridoroj.

Deakvigado de urbaj katakomboj fariĝis bazo de estontaj urbaj kanalizoj, sed kiujn oni baldaŭ komencis konstrui jam kiel memstaraj konceptitaj subteraj konstruaĵoj. Sub la tero ankaŭ estis konstruitaj akvorezervujoj en lokoj de ties manko.

Memstara ĉapitro estas fortikaĵsubterejo. Ekde kaŝejoj en la subterejo de burgoj kaj mezepokaj fortikaĵoj, tra defend- kaj savkoridoroj, ĝi evoluis ĝis inĝeniaj subteraj konstruaĵoj kiel aktiva konsisto de armilsistemoj kaj armeaj taktikoj. Al subteraj spacoj de burgoj kaj fortresoj apartenas ankaŭ karceroj kaj malsat-mortigejoj (ekz. Daliborka en Praga burgo).

Al historiaj subteraj spacoj apartenas memkompreneble ankaŭ kriptoj kaj ni povas envicigi ĉi tien ankaŭ kelkajn historiajn kelojn.

Ne ĉiuj subteraj spacoj ĉiam servis al celoj, al kiuj ili estis konstruitaj. Kaj ĉar ĉio, kio estis ludanta en la subterejo, plimulte eskapis al okuloj, kaŝis sin ĉi tien ofte homoj kun agadoj malpermesitaj aŭ persekutataj. Jam temu pri sanktejoj de persekutataj religioj, deponejoj de rabaĵoj aŭ monfalsistaj aŭ aliaj malhonestaj laborejoj, eĉ kiam multe de tiuj ĉi eventoj estis nur produktoj de homa fantazio. Sed diference de superstiĉoj kaj mitoj estas vane ĉi tie trovi trezorojn. Jen estas do kelkaj subteraj spacoj en Ĉeĥio.

Prago[redakti | redakti fonton]

Meza Bohemio[redakti | redakti fonton]

Suda Bohemio[redakti | redakti fonton]

Okcidenta Bohemio[redakti | redakti fonton]

Norda Bohemio[redakti | redakti fonton]

Orienta Bohemio[redakti | redakti fonton]

Suda Moravio[redakti | redakti fonton]

Norda Moravio[redakti | redakti fonton]