Subteretaĝo de Tigh Talamhain

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subteretaĝo de Tigh Talamhain
Subteretaĝo [+]
Koordinatoj57° 39′ 24″ N, 6° 20′ 9″ U (mapo)57.656666666667-6.3358333333333Koordinatoj: 57° 39′ 24″ N, 6° 20′ 9″ U (mapo)

Subteretaĝo de Tigh Talamhain (Skotlando)
Subteretaĝo de Tigh Talamhain (Skotlando)
DEC
Subteretaĝo de Tigh Talamhain
Subteretaĝo de Tigh Talamhain

Map
Subteretaĝo de Tigh Talamhain
vdr
subteretaĝo de Tigh Talamhain

La subteretaĝo de Tigh Talamhain (ankaŭ nomate Lachsay) situas ĉirkaŭ 400 m oriente de la forlasita bieno Lachasay, je la dekstra bordo de la rivero Abhainn Sneosdal, ĉirkaŭ 23 m for de la rivero, sur la insulo Skye, nome la plej granda insulo de la Proksimaj Hebridoj en Skotlando.

La ŝtona subteretaĝo – ankaŭ nomata terdomo – estis malkovrata antaŭ multaj jaroj kaj parte detruita. Ĝi konsistas el la internaj kliniĝintaj muroj el sekmasonaĵo kiu formas abelujan kameron kun diametro de ĉirkaŭ 1,75 m. La interno estas alirebla tra koridoro, kiu havas restantan longecon de 3,0 m.

Tuj norde de la enirejo de la terdomo estas signoj de ovalaj kabanaj cirkloj de longeco de ĉirkaŭ 4,0 m kaj larĝeco de 3,0 m.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • R. Miket: The souterrains of Skye', In: B. Ballin Smith, I. Banks: In the shadow of the brochs: the Iron Age in Scotland, A celebration of the work of Dr. Euan MacKie on the Iron Age of Scotland. Stroud 2002
  • RCAHMS. (1928) The Royal Commission on the Ancient and Historical Monuments and Constructions of Scotland. Ninth report with inventory of monuments and constructions in the Outer Hebrides, Skye and the Small Isles. Edinburgh. Page(s): 175-6, No. 556 RCAHMS Shelf Number: A.1.1.INV(9)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]