Saltu al enhavo

Suburba fervoja servo de Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suburba fervoja servo de Milano
S Servizio ferroviario suburbano di Milano
Trajno en Milano Porta Venezia sur linio S6
Trajno en Milano Porta Venezia sur linio S6
commuter rail network
Ĝeneralaj informoj
Loko Milano
 Italio
Transportsistema speco Ĉeurba fervojo
Komenco de trafiko 2004
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 403 km
Nombro de linioj 12
Nombro de stacioj 124
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 435 mm
Transportisto Trenord
vdr

La Suburba fervoja servo de Milano (itale Servizio ferroviario suburbano di Milano) estas loka publika transportsistemo en la Metropola regiono Milano.

Ĝi konsistas el dek du linioj, dek unu administrataj de Trenord kaj unu de provizora asocio de firmaoj (ATI) kunmetita de la sama firmao kune kun ATM.

La reto ofertas ligojn inter la centroj de la metropola areo kaj la urbo Milano, ebligante multajn ligojn inter trajnoj, la metroo kaj urbaj linioj de ATM.

La kerno de la servo estas la fervoja trapasejo de Milano, subtera fervoja linio, kiu trairas la urbon de nordokcidento al oriento, kie kvin S-linioj konverĝas, atingante averaĝan frekvencon de unu trajno ĉiujn ses minutojn, kiu havas la funkcion distribui pasaĝertrafikon sur la aliaj suburbaj linioj, sur la regiona kaj nacia fervojreto, sur la metroreto kaj sur la urbaj surfacaj linioj de Milano.

La stacio kie la plej granda nombro da linioj povas esti interŝanĝitaj estas Milano Porta Garibaldi, kie naŭ el dek du linioj renkontiĝas.

La trajnhoraroj de la linioj estas regulaj kaj simetriaj.


Mapo
Linio Itinero Malfermo Plilongigo Longo Stacioj Administranto Notoj
S1 Saronno - Lodi 2004 2009 55,4 km 25 Trenord -
S2 Mariano Comense - Milano Rogoredo 2004 2015 34,7 km 20 -
S3 Saronno - Milano Cadorna 2004 - 22,0 km 13 -
S4 Camnago-Lentate - Milano Cadorna 2004 2006 21,2 km 13 -
S5 Varese - Treviglio 2004 2009 92,6 km 31 ATI (Trenord - ATM) -
S6 Novara - Treviglio 2004 2009 83,5 km 25 Trenord -
S7 Lecco - Molteno - Milano Porta Garibaldi 2014 - 57,0 km 22 -
S8 Lecco - Carnate - Milano Porta Garibaldi 2009 - 49,9 km 13 -
S9 Saronno - Albairate 2004 2022 64,0 km 24 -
S11 Chiasso - Rho 2008 2015 63,9 km 18 -
S12 Milano Bovisa Politecnico - Melegnano 2016 2024 22,4 km 15 -
S13 Garbagnate Milanese - Pavia 2011 2024 39 km 19 -

Ne plu aktivaj linioj

[redakti | redakti fonton]
Linio Itinero Malfermo Fermo Longo Stacioj Notoj
S10 Milano Bovisa - Milano Rogoredo 2004 2011 11,6 km 8 Alinomita S13 kaj plilongigita al Pavia
S14 Milano Rogoredo - Rho 2015 2015 21,1 km 11 Aktiva nur dum periodo de Expo 2015

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]