Subversion

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Subversion, ankaŭ konata kiel SVN estas ekzemplo de versitena sistemo (angle: "version control system"). La plej fama kaj plej longe uzata de tiaj sistemoj estas CVS ("Concurrent Versioning System"), sed Subversion estas pli nova sistemo, ja bazita sur CVS sed kun kelkaj gravaj plibonigoj. Aliaj similaj sistemoj abundas: Microsoft Sourcesafe, bzr ("bazaar"), git, k.a.

Per tia sistemo, la tuta historio kaj evoluo de la dosieraro de projekto estas konservitaj en la t.n. "deponejo" (almenaŭ ĉio ekde la ekuzo de tiu sistemo, evidente).

Uzo de la sistemo[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale, oni laboras tiel:

  1. Vi *elprenas* (angle: "checkout") la dosierojn. Tiel, vi havigas al vi, ĉe via komputilo, kopion de la plej lasta versio de la dosieroj el la deponejo.
  2. Vi prilaboras unu aŭ pluraj el la dosieroj. Tion vi povas fari sen interretkonekto, ĉar vi prilaboras la dosierojn ĉe via propra komputilo.
  3. Post iom da laborado, vi enmetas ("commit") viajn dosierojn, tiel ĝisdatigante la deponejon. La sistemo petas de vi mallongan komenton pri la ŝanĝoj, kiujn vi enmetas.

Je ĉiu enmeto, la ŝanĝoj kiujn vi faris estas registritaj, kaj ĉiuj poste povos vidi kiu faris kion kiam -- oni vidas la historion kaj evoluon de la laboro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]