Subvesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Virinaj subvestoj (modogazeto, 1913)
Virino en subvesto

Subvestosubkostumo estas la intima vesto, kiun oni portas apud la haŭto, ĝenerale sub la cetera vesto. Ĝi povas konsisti el pluraj aferoj aparte surmeteblaj, nomitaj subvestaĵoj (aŭ simple subvestoj).

Porti (kaj regule ŝanĝi la) subveston malplioftigas la bezonon lavi la ceteran kostumon, kiu foje estas malpli facile purigebla. Oni portas subveston ankaŭ por senti sin varma, komforta, pruda aŭ higiena, aŭ por influi erotike. Kelkaj subvestaĵoj havas religian signifon, kiel ekzemple la speciala vestaĵo uzata de mormonoj.

Prasubvesto[redakti | redakti fonton]

La unua subvestaĵo portita de homoj estis verŝajne la lumbotuko. En unu formo ĝi konsistas el nur longa ŝtofbendo, kiun oni vindas inter la gamboj kaj ĉirkaŭ la talio. Alia formo pli similas al jupo: oni volvas tukon plurfoje ĉirkaŭ la koksoj kaj ligas ĝin per zono. Ekzistas ankaŭ triangula formo simila al malstrikta tangao.

Tio estis la sola konata subvestaĵo en plej multaj antikvaj civilizacioj: oni entombigis la egiptan reĝon Tutanĥamono kun 145 tiaj tukoj.

Sed lumbotukon ankoraŭ portas homoj ĉirkaŭ la mondo: ekzemple, ĝi restas tradicia subvestaĵo en multaj aziaj socioj. En tropika klimato, la lumbotuko povas esti la sola vestaĵo (tiel, ke ĝi efektive ne estas subvestaĵo), sed en pli malvarmaj temperaturoj, ĝi ofte formas la bazon de la vesto, kaj aliaj vestaĵoj kovras ĝin.

En Helenio kaj la klasika Romio, la viroj portis lumbotukon. Ne estas klare, ĉu la heleninoj portis subveston. Romaninoj ja portis lumbotukon aŭ ion similan al kalsoneto, kaj mamvindaĵon el mola ledo. La klasika subvesto estis ĝenerale lana aŭ lina; importi silkon estus tro multekoste por ĉiuj krom la plej altrangaj.

Mezepoko kaj renesanco[redakti | redakti fonton]

En la mezepoko, la vira subvesto fariĝis malpli strikta. La lumbotukon anstataŭis pantaloneca subvestaĵo, prakalsono, en du pecoj, kiujn oni laĉis ĉirkaŭ la talio kaj kruroj. Pli riĉaj viroj ofte portis ankaŭ praŝtrumpojn. En la renesanco la praŝtrumpoj pli striktiĝis kaj longiĝis, kaj la prakalsono do pli mallongiĝis kompense. Praŝtrumpoj (kaj multaj prakalsonoj) ne estis veraj subvestaĵoj, ĉar oni ne kovris ilin per la cetera vesto.

La prakalsono kutime havis klapon antaŭe, fermeblan per butono aŭ laĉo, por faciligi urinadon. En la 16-a jarcento okazis modo pri ĉiam pli grandaj pufklapoj, post kiam Reĝo Henriko la Oka de Anglujo ekremburis la sian.

Tiuepoke aperis kiel subvestaĵo la moderna ĉemizo. Oni rigardis ĝin unue kiel luksaĵon, sed poste kiel grandan progresaĵon, kiu ebligis, ke oni ne plu lavu sin: oni opiniis, ke surmeti puran ĉemizon, viŝinte sin per la malpura, sufiĉis por purigi sin.

Renesancaj nobeloj portis subveste ankaŭ senmanikan pufkamizolon, laĉante ĝin antaŭe.

Mezepokaj virinoj kutime portis striktan senmanikan subkitelonĉemizinon, foje kune kun kalsoneca vindaĵo ĉe la gamboj. Kelkaj portis subrobonsubjupon sub la ĉefrobo sed super la subkitelo. La vintra subjupo estis varma kaj trastebita, kaj foje tiel ornama, ke oni efektive tajlis la eksteran veston por elmontri ĝin.

En la 16-a jarcento populariĝis la krinolino, subjupo tiel rigida pro ringoj (ofte salikaj), ke ĝi elstaris konuse ekde la talio. Dum reĝado de Henriko la 3-a ili iĝis tiom vastaj, ke okaze de la Buĉado de la sankta-Bartelemo-tago virino sukcesis savi sian edzon kaŝante lin sub ŝia jupo.

La virinoj emis porti korsetojn tiuepoke, ne la talireduktajn kurbigajn aferojn konatajn el la Viktorina epoko, sed rektajn korsetojn, kiuj platigis la bruston.

Oni ofte diras, ke la krucmilitistoj trudis al sia edzino ĉastzonon por teni ŝin fidela. Sed ekzistas nek referenco, nek bildo nek eĉ zono, kiu subtenus tiun miton.

Industria epoko[redakti | redakti fonton]

En la lasta duono de la 18-a jarcento, la inventoj de la multspindela ŝpinmaŝino kaj la kotonfarilo subite disvastigis kotonajn ŝtofojn. Tio ebligis la amasproduktadon de subvestaĵoj en fabrikoj, kaj homoj je la unua fojo aĉetis subveston en la vendejoj anstataŭ mem krei ĝin hejme.

La norma subvestaĵo de viroj, virinoj kaj infanoj en la 19-a jarcento estis la kombineo, unupeca trikita tolaĵo, kiu kovris ne nur la torson, sed ankaŭ la brakojn ĝispojne kaj la gambojn ĝismaleole. Fal-klapo malantaŭe ebligis eviti kompletan senvestiĝon en la necesejo.

En la 18-a jarcento, virinoj komencis porti rigidajn korsetojn, kiuj volviĝis ĉirkaŭ la torso ĝis laĉiĝo ĉe la brusto. Haveblis korsetoj en diversaj koloroj, sed la interna tegaĵo estis kutime blanka. La korseto restis populara inter aristokratinoj en la 19-a jarcento. Tiam, ekrigardinte la mallarĝan talion kiel simbolon de beleco, oni aldonis al la korseto bartojn, foje eĉ el ŝtalo, por multe plistriktigi ĝin. Tio kaŭzis doloron al multaj virinoj, kaj eĉ difektis la ostojn kaj internajn organojn de kelkaj. Malkiel siaj antaŭuloj, la striktegaj korsetoj ne kovris la mamojn: multaj fasonoj elŝovigis la bruston sed permesis, ke la mamoj libere pendu.

Sub la korseto oni ĝenerale portis maldensan ĉemizecan subkitelon el muslino. En la lasta duono de la 19-a jarcento, dum jupoj fariĝis malpli longaj, tion akompanis longa dupeca prakalsonino kun falbaloj ĉe la maleoloj.

En tiu periodo denove ekzistis krinolinoj, sed malkiel tiuj de la 16-a jarcento, ĉi tiuj subjupoj pufis simple pro siaj multaj tavoloj da rigidaj ŝtofoj. Ili ankaŭ tiel malmulte kostis, ke ili aĉeteblis por preskaŭ ĉiuj, sed la riĉulinoj ĝenerale portis krinolinon pli ornaman el delikata ŝtofo.

Jam dum du jarcentoj virinoj portis kusenecan pufpugon, sed tio fariĝis plej populara en la 1880-aj jaroj, tuj antaŭ sia plena malapero el la mondo de vestaĵoj.

Frua 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Komence de la 20-a jarcento oni inventis novajn flekseblajn materialojn, el kiuj oni faris bartojn por pli komfortaj korsetoj.

Tiutempe oni ankaŭ komencis reklami subvestojn, emfazante ĉefe la fortikecon, ne la laŭmodecon.

Ĉirkaŭ la jaro 1910, fabrikfirmao decidis dupecigi la kombineon, tiel kreante fruajn formojn de la modernaj subĉemizo kaj kalsono. Virinoj ekportis puntan varianton de tiu duopo, kies ĉemiza parto nomiĝis kamizolo, havis ŝelketojn anstataŭ manikojn, kaj estis metita super la korseto.

En 1913 novjorkanino Mary PHELPS JACOB ŝanĝegis la mondon de la virina vesto, kiam ŝi kreis la unuan mamzonon el du poŝtukoj kunligitaj per rubando. Ŝi intencis nur kovri la bartojn de sia korseto, kiuj videblis tra ŝia diafana robo. Sed ŝi ekfaris mamzonojn ankaŭ por siaj familio kaj amikoj, kaj la vestaĵo rapide furoriĝis. Ĝi ne estis la unua mamzoneca vestaĵo portita de virinoj: en 1889 la francino Herminie CADOLLE inventis dupecan subvestaĵon el korseto por la talio kaj zono por la brusto, kaj jam en 1905 oni povis aĉeti tion sen la korseto. Sed ĝi estis ja la unua, kiun oni sukcese reklamis kaj disvendis.

Proksimume samtempe aperis nova simpligita formo de la kalsonino: la subkuloto estis malstrikta kaj atingis nur la genuojn. Tio populariĝis inter tiuj junulinoj, kiuj ĝuis bicikli kaj sporti. Eksmodigis la korseton tiu nova atleteco de virinoj — kune kun la malhavebleco de metalo por la bartoj dum la Unua mondmilito. Oni ekuzis mamzonojn anstataŭe.

Kelkaj soldatoj en la Unua mondmilito ricevis kiel kalsonon ŝorton kun aparta butonklapo alfiksita antaŭe. Oni alĝustigis la vestaĵon per nodoj ĉe la flankoj. Tio fariĝis pli populara ol la kombineo, jam antaŭ la fino de la milito.

Post la milito disvastiĝis ankaŭ subvestaĵoj el rajono: ŝtofo, kiun oni inventis por anstataŭi silkon en paraŝutoj.

1920-aj kaj 1930-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Virina kalsono el 1930

Fabrikantoj komencis reklami la komforton de siaj subvestoj. Ili malaltigis la nombron de butonoj, kaj plibonigis la klapfermilon ĉe kalsonoj kaj kombineoj. Ili ankaŭ ekvendis jam reduktitajn subvestaĵojn, kiuj ne povis akcidente pli reduktiĝi pro lavado.

La virina subkuloto fariĝis pli mallonga, ĝis ĝi similis al moderna kalsoneto, sed ĝi restis malstrikta ĉe la gamboj. La gambojn oni kovris per ŝtrumpoj, tenante ilin (ekzemple dum la energiaj dancoj tiam popularaj) per ĵarteloj — elastaj rubandoj, kiuj pendis de ĵartelzono ĉe la talio. Tio enkondukis la nunan epokon, en kiu la virina subvesto havas kroman funkcion kiel amoraĵo.

En 1928 oni difinis la modernan skalon (A, B, ktp) por mezuri la grandon de la ingoj de mamzono.

Oni inventis la modernajn formojn de viraj kalsonoj en la 1930-aj jaroj: la sengamba kalsoneto, kaj la subŝorto. En 1935, aperis kaj tre populariĝis la klapkalsoneto, kun antaŭklapo simila al renversita Y. Elastaĵo ĉe la gambotruoj ebligis al ĝi subteni multe pli bone ol antaŭaj subvestaĵoj. La subŝorto aspektas kiel la pantaloneto uzata de boksistoj: ĝia zono estas de plisita ŝtofo kaj enhavas elastaĵon, pro kio mankas al ĝi butono.

Ankaŭ tiutempe aperis la premagrafo, simpla fermilo el du rondaj pecetoj, unu kun tubereto kaj la alia kun ingo por tio. Ĝi fariĝis parto de multaj subvestaĵoj.

La virinoj de la 1930-aj jaroj reenkondukis la korseton sub la nomo gaino, ĝenerale sen bartoj sed ofte kun mamzono kaj ĵarteloj alfiksitaj. Ankoraŭ hodiaŭ ekzistas tia mamgaino kiel erotika kostumero. Virinoj portis ankaŭ kombineeton, reduktitan formon de la kombineo, kun kamizoleca korsaĵo kaj malstrikta kalsoneto.

1940-aj, 1950-aj kaj 1960-aj jaroj[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua mondmilito, la elastaj zonoj kaj premagrafoj cedis denove al butonoj, pro la manko de kaŭĉuko kaj metalo. Fariĝis malpli facile aĉeti subveston, ĉar la soldatoj ricevis ilin prioritate. Post la milito, multaj virinoj ekportis senŝelkan mamzonon, kiu suprenpuŝis la bruston por aspektigi la intermamon pli profunda.

Virinaj subvestaĵoj en la 1950-aj jaroj do ekemfazis la mamojn kaj ne plu la talion. Populariĝis inter junulinoj mamzono kun pintaj ingoj, kiun oni portis sub strikta svetero. La kalsonetino ankoraŭ pli malvastiĝis: influate de la suba parto de bikino, ĝi fariĝis ofte dekoksa (kun malalta talio) kaj arkflanka. Kiam la flankoj fine malaperis lasante nur zonecan bendon, naskiĝis la tangao.

En la 1950-aj jaroj oni komencis vendi kolorajn kaj presitajn subvestaĵojn. Kio iam estis simpla blanka tolaĵo, kiun oni neniam montru publike, tio subite fariĝis modesprimilo. Jam en 1960, fabrikistoj regule presis sur virajn subvestojn helajn ornamaĵojn, reklammesaĝojn aŭ komiksajn bildojn. Samtempe la T-ĉemizo, kiu estis origine subvestaĵo, fariĝis akceptebla parto de la publika kostumo.

En 1959 aperis kalsonŝtrumpoj, kiuj kombinis la virinajn kalsonon kaj ŝtrumpojn kiel unupecan vestaĵon. La furoreco de la minijupo en la 1960-aj jaroj enkondukigis senkudrajn kalsonŝtrumpojn, ĉe kiuj mankis la videbla kudrolinio.

Ĝis nuntempe[redakti | redakti fonton]

La subvesta mondo maturiĝis en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam reklamistoj ĉesis emfazi fortikecon kaj komforton kaj aludis anstataŭe pri volupto. La subvestaĵoj estas la lasta barilo antaŭ nudeco, kaj tial iasence ja rolas kiel ponto al amoro. Muziksteluloj en la 1980-aj jaroj do foje portis subvestaĵojn super la cetera vesto.

En la 1990-aj jaroj oftiĝis dekoksaj pantalonoj, kiuj ne tute kaŝis la kalsonon, kaj samtempe populariĝis kiel subvestaĵo la sensidvanga tangao, origine formo de bankalsoneto. Al viroj oni komencis vendi ŝortkalsoneton, kiu similas al la tradicia subŝorto sed pli subtenas, ĉar pro elastano en la ŝtofo ĝi premas sin strikte al la korpo.

Kelkaj virinoj portas torsujon, modernan formon de la kombineeto, tre similan al unupeca bankostumo, sed malfermebla per premagrafo inter la gamboj. Sub ĵaketo ĝi povas servi kiel publika korsaĵo, kiu ne riskas elfali el la pantalono.

Nuntempe kelkaj eĉ ne portas subveston: ili estas subnudaj. Subvestado ja originis kiel higiena sistemo, sed en epoko, kiam oni banas sin ĉiutage, eblas opinii, ke subvestaĵoj ne plu necesas.