Sudĉina maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sudĉina Maro)
Sudĉina maro
maro [+]

AkvejoPacifiko

Koordinatoj12° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)12113Koordinatoj: 12° 0′ 0″ N, 113° 0′ 0″ O (mapo)
Areo3 500 000 km² (350 000 000 ha) [+]

Sudĉina maro (Pacifika oceano)
Sudĉina maro (Pacifika oceano)
DEC
Map
Sudĉina maro
Vikimedia Komunejo:  South China Sea [+]
vdr
La Sudĉina maro.
Reliefa mapo.

La Sudĉina maro (ĉine 南中国海, pinjine: Nán Zhōngguó Hǎi, "Suda Ĉina maro") estas parto de la Ĉina maro, la plej okcidenta parto de la Pacifika Oceano. Al ĝi apartenas la Golfo de Tajlando kaj la Golfo de Tonkin.

La maro situas inter Ĉina Popola Respubliko, la duoninsulo de Vjetnamio, la duoninsulo de Malajzio kaj la insuloj Tajvano, Luzono, Palavano kaj Borneo.

Marbordojn al la Sudĉina maro havas la ŝtatoj Ĉina Popola Respubliko, Tajvano (Respubliko de Ĉinio), la Filipinoj, Malajzio, Brunejo, Indonezio kaj Vjetnamio.

Pluaj insuloj estas interalie Hajnano, la Natuna-insuloj, la Anabas-insuloj, la Spratly-insuloj kaj la Paracel-insuloj. Pri la lastaj du insularoj konkurencas pluraj regionaj ŝtatoj. Kialo por tiu konkurenco estas la strategia signifo de la maro kiel trafika vojo de ŝipa komerco.

  • Areo: 2.975.000 km²
  • Plej granda profundo: 5016 m

Nomoj[redakti | redakti fonton]

La maro havas diversajn nomojn.

  • Ĉine: 南海 aŭ 南中国(國)海 Nán (Zhōngguó) Hǎi, "Suda (Ĉina) maro".
  • Vjetname: Biển Đông, "Orienta maro".
  • Tagaloge: Dagat Luzon, "Maro de Luzono", aŭ Dagat Kanlurang Pilipinas, "Okcidenta Filipina maro".

Insularoj[redakti | redakti fonton]

Estas multaj senhomaj insuloj en la maro. Jenaj naciaj nomoj estas de landoj postulantaj la teritorian rajton

  • Insularo Spratly – ĉine 南沙群岛, Nánshā qúndǎo, “Insularo de Sudaj Sabloj”; vjetname Quần Đảo Trường Sa, “Insularo de Longaj Sabloj”; malaje Kepulauan Spratly, “Insularo Spratly”; tagaloge Kapuluan ng Kalayaan, “Insularo Kalayaan
  • Insularo Macclesfield - ĉine 中沙群岛, Zhōngshā qúndǎo, “Insularo de Centraj Sabloj”
  • Insularo Paracel - ĉine 西沙群岛, Xīshā qúndǎo, “Insularo de Oksidentaj Sabloj”; vjetname Quần đảo Hoàng Sa, “Insularo de Flavaj Sabloj”
  • Insularo Pratas - ĉine 东沙群岛, Dōngshā qúndǎo, “Insularo de Orientaj Sabloj”

Teritoriaj disputoj[redakti | redakti fonton]

La maro estas disputata inter Ĉinio, Vjetnamio, la Filipinoj kaj kelkaj aliaj landoj. Ĉinio aktive kreskigas sian ĉeeston, interalie konstruante en la maro gigantajn platformojn, uzeblajn por elminigado de nafto kaj priservado de militŝipoj. Aliaj landoj forte kontraŭas tion.

En 2014, okazis rekta konfrontiĝo de vjetnamaj kaj ĉinaj militŝipoj, kiam Ĉinio starigis la platformon Haijang Ŝijou 981 en disputataj akvoj. La incidenton sekvis kontraŭĉinaj pogromoj en Vjetnamio, kaŭzintaj evakuadon de proksimume 3000 etnaj ĉinoj el Vjetnamio, organizitan de la ĉina registaro.

En 2019 Vjetnamio postulis ke Ĉinio forlasu la benkon Vanguard, kie estas serĉata nafto. Spite al tio en septembro 2019 Ĉinio instalis anstataŭ ĝi novan platformon Haijang Ŝijou 982 kaj anoncis planojn serĉi nafton je la fundo ĝis 9000 metroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]