La Sud-Afrika Sporta Konfederacio kaj Olimpika Komitato (angleSouth African Sports Confederation and Olympic Committee (SASCOC), afrikanseSuid-Afrikaanse Sportkonfederasie en Olimpiese Komitee) estas neprofitdona organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Sud-Afriko. Ĝi kreiĝis en 1991, kaj estis oficiale agnoskita samjare. Kiel NOK, la Sud-Afrika Olimpika Komitato celas subteni kaj prepari sud-afrikajn atletojn, kiuj elektiĝas konkuri en la internaciaj olimpikoj, kaj krome celas ĝenerale subteni sporton en la lando.