Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2014
Etoso
Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2014 | ||||
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi | ||||
Flagtenanto: | Lee Kyou-hyuk | |||
Sportistoj | 71 en 13 fakoj | |||
Medaloj rango: 13 |
Oro 3 |
Arĝento 3 |
Bronzo 2 |
Sume 8 |
La sudkorea teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 71 sportistojn. Ili partoprenis en 13 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis Lee Kyou-hyuk. La sportistoj atingis 3 orajn, 3 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 13-an rangon. Kunordigis la teamon la Korea Olimpika Komitato, kiu reprezentas Sudan Koreion, dum ekzistas aparta Nacia Olimpika Komitato pri Nord-Koreio (sed nordkorea teamo ne partoprenis en la olimpiko de Soĉi). Inter la aziaj teamoj, la sud-koreia atingis la duan plej bonan suman pozicion, tuj post la ĉina teamo, kiu havas la 12-an rangon.
|
|