Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2018

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sud-Koreio en la Vintra Olimpiko 2018
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango
Flagtenanto:  neniu (malfermo)
Lee Seung-hoon (fermo)
Sportistoj 122 en 15 fakoj
Medaloj
rango: 7
Oro
5
Arĝento
8
Bronzo
4
Sume
17
vdr

La sudkorea teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 122 sportistojn. Ili partoprenis en 15 fakoj. Flagtenanto de la sudkorea teamo estis neniu dum la malferma ceremonio respektive Lee Seung-hoon dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 8 arĝentajn kaj 4 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 7-an rangon. Post interregistaraj interparoloj de januaro 2018, la teamoj reprezentantaj Sud-Koreion kaj Nord-Koreion eniris la Malferman ceremonion marŝante sub la korea unuiga flago, dum en virina glacihokeo estis ununura unuiĝinta korea teamo.

Sud-Koreio gajnis entute dek sep medalojn - kvin orajn, ok arĝentajn kaj kvar bronzajn - igante tiujn olimpokon la plej sukcesa en la historio de Sud-Koreio laŭ sumaj medaloj gajnitaj, kaj gajnante la landon la 7-an lokon en la suma medaltabelo. Dek tri el la medaloj estis gajnitaj en longtrakaj kaj mallongtrakaj okazaĵoj de rapidsketado. Dum la unua fojo en sia historio, sudkoreaj atletoj ankaŭ gajnis medalojn en glitsportoj (bobsledo kaj skeleto), en teamaranĝo (glitŝtonludo) kaj en neĝa okazaĵo (neĝtabulado).

Kunordigis la teamon la Korea Olimpika Komitato.

la unuiĝinta korea teamo en la malferma ceremonio
emblemo de la olimpiko
emblemo de la olimpiko