Sud-Sudano
Sud-Sudano | |||
angle: The Republic of South Sudan | |||
respubliko | |||
Lernejaj infanoj
| |||
|
|||
Oficiala nomo: The Republic of South Sudan | |||
Parto de | Afriko | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Ĵubo | ||
- koordinatoj | 4° 51′ 00″ N 31° 36′ 00″ O / 4.85000 °N, 31.60000 °O (mapo) | ||
Areo | 619 745 km² (61 974 500 ha) | ||
Loĝantaro | 5 641 700 (2010) | ||
Denseco | 9,1 loĝ./km² | ||
Ĉefministro | Salva Kiir Mayardit | ||
Horzono | UTC+3 | ||
Poŝtkodo | SS | ||
Interreta domajno | .ss | ||
Telefona kodo | 211 | ||
Monunuo | pundo | ||
Lingvo | angla | ||
Religio | kristana, naturreligio | ||
Situo de Sud-Sudano
| |||
Vikimedia Komunejo: South Sudan | |||
Retpaĝo: www | |||
Sud-Sudano (alternative Suda Sudano) estas sendependa respubliko, pli frue aŭtonoma provinco de la afrika lando Sudano. Ĝi konsistas el 10 de la 26 federaciaj ŝtatoj de Sudano.
Je la 9-a de januaro 2011 la loĝantaro de Sud-Sudano decidis per referendumo kun 98-99 procentoj pri la sendependeco de la provinco.
Ekde la 9-a de julio 2011 Sud-Sudano estas la 54-a sendependa ŝtato de Afriko kaj la 193-a de la mondo. La oficiala festo estis en mateno de la 9-a de julio 2011. UN- ĝenerala sekretario Ban Ki-moon partoprenis la feston.
Ĝiaj najbaraj landoj estas:
- en la nordo, Sudano,
- en la oriento, Etiopio,
- en la sudo, Kenjo, Ugando, Demokrata Respubliko Kongo,
- en la okcidento, Centrafriko,
Bazaj faktoj pri Sud-Sudano
Historio
Post longa interna milito Sud-Sudano ricevis en la jaro 2005 aŭtonomion kaj la juron por referendumo en la jaro 2011 pri sendependeco. (La nordo de Sudano havas araban islaman kulturon. Sud-Sudano havas ĉefe kristanan kaj afrikan kulturon.) En milito ĝis la jaro 2010 oni havis cirkaŭ 300000 mortintajn viktimojn kaj cirkaŭ 3 milionojn da transfuĝintoj. En jaro 2005 oni venkobatis en Darfur la insurekcion.
Decembre de 2013 eksplodis luktado inter la du rivalaj sekcioj de la iama registaro kiu iam interkonsentis disdividi la povon.
Politiko
La dominanta politika organizo estas la SPLA.
Prezidanto
La unua prezidanto estas Salva Kiir Mayardit ekde la 9-a de julio 2011.
Geografio
La Blanka Nilo fluas tra la regiono.
En la nordo de la provinco situas savanoj kaj aridaj arbaroj. En la sudo de la provinco dominas tropikaj pluvarbaroj.
Ekonomio
La longa milito havis tre negativan efikon al la ekonomio de Sud-Sudano precipe la agrokulturo ankoraŭ suferas sub la sekvoj de la milito.
En Sud-Sudano situas 80 procentoj de la petrolo en Sudano. En jaro 2011 Sud-Sudano havos eble enspezon de 2 miliardoj da dolaroj de oleo. Eble Sud-Sudano povos plibonigi nur tre malrapide la ekonomian situacion de la tre malriĉa popolo.
Demografio
Pli ol 200 naciaj grupoj loĝas en Sud-Sudano. La dominanta nacia grupo estas la dinkaoj.
Kulturo
La oficiala lingvo estas la angla.[1]
Instruado
En jaro 2011 nur cirkaŭ 50 % de knaboj havis normalan instruadon en lernejo. La knabinoj ne havis egalan instruadon.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|