Suda Banko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La prezidentoj Rafael Correa, Evo Morales, Néstor Kirchner, Cristina Fernández, Lula Da Silva, Nicanor Duarte kaj Hugo Chávez subskribante la interkonsento por la fondo de la Suda Banko.

La Suda Banko, en hispana Banco del Sur kaj en portugala Banco do Sul[1] estas mona fonduso, disvolviga banko kaj pruntista organizo kies konstituan fondon estis subskribita la 26-a de septembro de 2009.

Priskribo

La Suda Banko estis rezulto de ideo argentina kiu estis proponinta al la tiama prezidanto de Brazilo Luiz Inácio Lula da Silva fine de 2002, por kiu laboris la respektivaj ministroj de ekonomio kaj prezidantoj de la Centraj Bankoj de ambaŭ landoj.[2] En la pintokunveno de Asunción (Paragvajo) oni invitis partopreni en la projekto la prezidantojn de la ŝtatoj membroj de Mercosur. En tiu kunsido de la 19a de Junio de 2003 oni proponis formi Moninstituton kaj la kreon de komuna monunuo kies stampado ekus fine de 2003.[3] La intenco estis, ke tiu institucio konstituu unu de la pilieroj de la integriĝo latinamerika. La projekto estis promociata de la tiama prezidanto argentina Néstor Kirchner, la tiama prezidante de Brazilo Lula da Silva, al kiuj poste unuiĝis Ekvadoro, Venezuelo, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo.[4]

Iĝis membroj de la Suda Banko: Argentino, Brazilo, Bolivio, Ekvadoro, Paragvajo, Urugvajo kaj Venezuelo. Dume Ĉilio kaj Peruo partoprenas kiel observantoj kaj Kolombio malakceptis membriĝi.

La interkonsento por ties fondo estis subskribita la 9-a de decembro de 2007, per subskribo de parto de la prezidantoj de la membroj ŝtatoj en la Casa Rosada, palaco de la registaro de la Respubliko Argentina.

Ĝi enkalkulos komencan kapitalon de 20.000 milionoj da dolaroj.[5]

Celoj

Apogoj

Kritiko

Notoj

  1. Siete países fundan el Banco del Sur, El País, 10a de oktobro de 2007
  2. http://www.lanacion.com.ar/504867-el-mercosur-estudia-la-moneda-comun
  3. http://edant.clarin.com/diario/2003/06/19/p-01501.htm
  4. http://www.pagina12.com.ar/diario/elpais/1-132543-2009-09-28.html “Algo que nunca se imaginó que haríamos”
  5. http://www.elespectador.com/articulo163631-banco-del-sur-arrancara-us-20000-millones Banco del Sur arrancará con millones