Suda Londono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sudo de Londono en 1800. La limo inter Surrey kaj Kent estas montrata sude el Deptford, tra Sydenham.

Suda Londono, en angla South London, estas la suda parto de Londono, Anglio. Situanta sude de la rivero Tamizo, ĝi konsistas el "boroughs" Bexley, Bromley, Croydon, Greenwich, Kingston, Lambeth, Lewisham, Merton, Richmond (parte), Southwark, Sutton kaj Wandsworth.

Suda Londono origine aperis el Southwark,[1] unuafoje registrita kiel Suthriganaweorc,[2][3] kun la signifo ‘fortikaĵo de la homoj de Surrey’.[2][3] El Southwark, Londono poste etendiĝis plue malsupren en nordan Surrey kaj poste en okcidentan Kent.

Suda Londono konsistas el 11 kompletaj "boroughs" kaj parto de la tra-rivera "borough" Richmond.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. John Strype, Survey of London, 1720
  2. 2,0 2,1 Mills, D.. (2000) Oxford Dictionary of London Place Names. Oxford.
  3. 3,0 3,1 David J. Johnson. Southwark and the City. Oxford University Press, 1969. p. 7. (ISBN 978-0-19-711630-2)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]