Suda Stelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memoriga stampo de Suda Stelaro.

Suda Stelaro estis la unua Esperanto-klubo en Brazilo.

Ĝi estis fondita de João Keating kaj aliaj en Campinas, subŝtato San-Paŭlo, la 17-an de Marto 1906. Ĝi funkciis ĉe strato Dr. Quirino, 8. La klubo daŭris ĝis 1920. Estas strato en urbo Campinas nomita "Suda Stelaro" omaĝe al grupo.