Suda Ubangi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
provinco Suda Ubangi

Democratic Republic of the Congo (26 provinces) - Sud-Ubangi.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Gemena
Areo 51 648 km²
Loĝantaro 2 744 345 (stato: takso de 2005)
Information icon.svg
vdr

Suda Ubangi estas unu el la novaj dudek ses provincoj de Demokratia Respubliko Kongo kreitaj en 2015, en la nordokcidenta parto de la lando. Laŭ oficiala takso el la jaro 2005 ĝi havis 2 744 345 loĝantojn. Konsiderante ke la provinca areo estas 51 648 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 53 homoj por kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Gemena.

La provincoj Norda Ubangi, Mongala, Suda Ubangi, Ekvatora kaj Tshuapa estis rezulto de la disigo de la iama Provinco Équateur.[1]

La provinco ekhavas sian nomon laŭ la rivero Ubangi. Ili vivtenas sin ĉefe el farmado, fiŝkaptado kaj ĉasado, krom ioma riverkomerco.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Découpage territorial: procédures d'installation de nouvelles provinces". Radio Okapi. 13a de Julio 2015. Arkivita el la originalo la 19an de Julio 2015. Alirita la 21an de Januaro 2021.
  2. Emizet F. Kisangani, F. Scott Bobb (2010). Historical Dictionary of the Democratic Republic of the Congo. Scarecrow Press. p. 45. ISBN 978-0-8108-5761-2.