Suda flavbeka kornbekulo
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Tockus leucomelas Martin Lichtenstein, 1842 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Suda flavbeka kornbekulo - latine Tockus leucomelas - estas specio el la klaso de birdoj. Ĝi estas el la ordo de koracioformaj birdoj kaj familio de buceredoj (latine Bucerotidae) aŭ kornobekuloj, kaj estas unu el kvin specioj de la genro latine nomata Tockus. La specion unue priskribis la zoologo Martin Lichtenstein en 1842.

Ĝi troviĝas en suda Afriko. Ili manĝas ĉefe surgrunde semojn, malgrandajn insektojn, araneojn kaj skorpiojn. Tiu bucero estas ofta kaj disvastigata loĝanto de sekaj arbustaroj kaj grandfoliaj arbaroj. Ili povas estis ofte vidataj ĉe ŝoseoj kaj akvofluoj.
Evidenta trajto estas la granda flava beko subenkurba. La flava iriso estas ĉirkaŭata de ruĝa okulringa haŭtaĵo kaj krome estas samkolora ruĝa haŭtaĵo sub la bekobazo de la malsupra mandiblo. La flugiloj montras skvamecan modelon de helgrizaj plumoj kun nigraj randoj. La longa vosto estas nigreca.



