Saltu al enhavo

Suda kronokolombo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Suda kronokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Goura
Specio: Suda kronokolombo

G. scheepmakeri

Goura scheepmakeri
(Finsch, 1876)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La suda kronokolombo, Goura scheepmakeri, laŭ kio ankaŭ kronkolombo de Scheepmaker, estas birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Temas pri granda surterema kolombo kiuj loĝas en la malaltaj sudaj pluvarbaroj de Nov-Gvineo, de grando kiel de meleagro aŭ ĉirkaŭ 75cm longa, blugriza kun tre eleganta blua punta kresto surkape kaj malhelbluaj (preskaŭ nigraj) maskoplumoj ĉirkaŭ siaj okuloj kaj ruĝa irizo, krom malhelgrenata aŭ ruĝbruna brusto. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas averaĝe 70 cm longa kaj pezas 2 250 g, kio faras ĝin la dua plej granda vivanta kolombospecio malantaŭ la Viktoria kronokolombo.[1]

Ĉar ĝi estas maltimida kaj estis troĉasita pro siaj viando kaj plumoj, la Suda kronokolombo estas konsiderata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico 2 de CITES.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Paro de Sudaj kronkolomboj.

Tiu specio estis priskribita de la germana zoologo Otto Finsch kiu ricevis vivantan birdon de la liveristo C. Scheepmaker en Amsterdama Bestoĝardeno kaj nomis ĝin laŭ li.[2] La Suda kronkolombo estis iam konsiderita samspecia kun la Sklatera kronokolomobo (Goura sclaterii) kun la nomo mem de Suda kronokolmbo.[3] Studo de molekula filogenetiko publikigita en 2018 trovis, ke la Suda kronokolombo estas plei proksime rilata al la Viktoria kronokolombo (Goura victoria).[4]

Estante maltimida kaj multe ĉasata pro siaj viando kaj plumoj, la kronkolombo de Scheepmaker estas taksita kiel Vundebla en la IUCN Ruĝa Listo de Endanĝerigitaj Specioj. Ĝi estas listigita en Apendico II de CITES.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. David Gibbs. (2001) A Guide to the Pigeons and Doves of the World. Yale University Press. ISBN 0-300-07886-2.
  2. (1875) “On a new species of crown-pigeon”, Proceedings of the Zoological Society of London, p. 631–633. 
  3. Pigeons. World Bird List Version 8.1. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 28a de Januaro 2018 .
  4. (2018) “Recovering the evolutionary history of crowned pigeons (Columbidae: Goura): Implications for the biogeography and conservation of New Guinean lowland birds”, Molecular Phylogenetics and Evolution 120, p. 248–258. doi:10.1016/j.ympev.2017.11.022. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]