Suda saknestulo
Suda saknestulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Suda saknestulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anthoscopus minutus (Shaw, 1812) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Suda saknestulo (Anthoscopus minutus) estas specio de birdo de la familio de Remizedoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Suda saknestulo havas longon de 10 cm kaj pezon de ĉirkaŭ 8 g. Ĝi estas specio simila al la samgenra Karola saknestulo, tio estas griza supre kaj hela sube, sed ĉe tiu specio la limmarkoj ne estas tiom klaraj. Ĉiukaze la supra grizo montras nigrajn traokulan strion kaj fruntajn markojn, dum la flugiloj estas pli grizbrunaj ol nigrecaj. Kiel ĉe la parenca specio, ĉe la Anthoscopus minutus la beko estas mallonga, konusfoma kaj akrapinta kiel ĉe aliaj remizedoj, dum la gamboj kaj piedoj estas grizaj. La vosto estas pli mallonga ol ĉe la saknestuloj de la genro Remiz, kaj la subvosto estas hela. La gorĝo estas grizblankeca, kiel ĉe la Karola saknestulo, sed la brusto kaj la tutaj subaj partoj, inklude la ventron, estas flavokraj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ili loĝas en plej Suda Afriko kaj de tie la specifa nomo Suda saknestulo, nome en sudokcidenta Angolo, Bocvano, Namibio escepte en ties dezerto, okcidenta Sudafriko kaj orienta Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano ekzemple de akacio, subtropika aŭ tropika seka arbustejo kaj mediteranea makiso, kie ili manĝas kaj reproduktiĝas.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo manĝas insektojn kiaj papilioj, abeloj, vespoj, lokustoj kaj formikoj el la folioj, arboŝelo aŭ eĉ el araneretoj. Tiuj senvertebruloj estas ofte ĉasataj dumfluge, mortigitaj kaj poste manĝataj. Ankaŭ semojn aŭ etajn fruktojn. La Anthoscopus minutus manĝas ĉefe surgrunde en arbustejoj, en la bazo aŭ en la foliaro de arboj.
La Suda saknestulo estas monogama birdo kiu pariĝas kaj reproduktiĝas kun ununura partnero dum la resto de sia vivo. La ino demetas 4 al 7 blankajn ovojn kovotajn dum 13 al 15 tagoj. La neston ambaŭ seksoj konstruas alte inter foliaro kaj estas protektata el predantoj de branĉoj kaj de la densa verda foliaro; ĝi estas ovalforma kaj konstruita el planta materialo, lano ĉefe el nigraj ŝafoj, haŭtaĵo el kaproj kaj alia simila materialo. Estas gluebla enirejo en la supro, kiu estas malfermita de la el- aŭ enironto kaj poste fermita. Sub la enirejo estas sojlo kiu utilas kiel ripozejo por la birdo por malfermi la enirpordon per unu piedo. La konstruantoj uzas araneretojn pro tiuj aferoj. La nesto estas ĉirkaŭ 5-10 m supergrunde. La paro povas ĝui helpantojn kaj okazas du ovodemetadoj jare. Elnestiĝo okazas 16-22 tagojn post eloviĝo, sed la idoj sendependiĝas nur ĉirkaŭ la fino de la reprodukta sezono (oni observas junulojn ripoze kun la idoj de la dua ovodemetado).
Tiu birdo kutime vivas en etaj familiaj grupoj aŭ en grandaj aroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- En la angla pri tiu specio kun fotoj de la specio kaj de nesto kun falsa enirejo kaj vera enirejo kaj fermita kaj malfermita Arkivigite je 2015-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife International 2004. Anthoscopus minutus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio 2007.