Saltu al enhavo

Afrika flavbrida vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sudafrika flavbrida vanelo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Afrika flavbrida vanelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Vanellus
Specio: Afrika flavbrida vanelo V. senegallus
Linnaeus 1766
Vanellus senegallus
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Afrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, estas granda birdo de la genro Vanellus, grupo de grandaj vadbirdoj de la familio ĥaradriedoj.

Disvastiĝo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas loĝanta reproduktulo en plej granda parto de sub-Sahara Afriko escepte la pluvajn arbarojn, kvankam la specio moviĝas iomete laŭ sezonoj. Estas tri subspecioj, nome Vanellus senegallus senegallus, Vanellus senegallus major kaj Vanellus senegallus lateralis; tiu lasta troviĝas en Sudafriko, Namibio, Kenjo, Kongo kaj Ugando.

Ili estas facile videblaj kaj rekoneblaj birdoj. Ili estas grandaj birdoj (34 cm longaj) preskaŭ tute brunaj, krom koloraj partoj en kapo, nome nigraj gorĝoj kaj krono, blanka frunto, flavaj grandaj vizaĝaj bridoj, okulringo kaj beko -kun nigra pinto- kaj ruĝaj loboj inter beko kaj frunta marko. Krome la kolo estas strieca blankonigre. La vosto estas blanka kun nigra pinto kaj la kruroj estas flavaj.

Dumfluge la supraj flugiloj havas nigran kaj brunan partojn apartigitajn pere de blanka strio. La subaj flugiloj estas blankaj kun nigraj pintoj.

Tiu specio estas ofta reproduktanto en malsekaj malaltaj medioj, ĉefe herbejoj. Ili ofte manĝas en pli sekaj manĝejoj, kiel golfejoj, manĝoplukante insektojn kaj aliajn senvertebrulojn el la grundo. La ino demetas tri aŭ kvar ovojn en surgrunda skraponesto. Ili loĝas laŭ paroj aŭ etaj grupoj.

La Afrika flavbrida vanelo havas laŭtan pip-pip pepadon.

La Afrika flavbrida vanelo, Vanellus senegallus, estas unu el la birdoj protektitaj de internaciaj traktatoj.

Referenco

[redakti | redakti fonton]