Sudamerika Virina Futbal-Ĉampionado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudamerika Virina Futbal-Ĉampionado
Copa América Femenina
emblemo
perioda evento • futbala konkurso
Branĉo de Virina Futbala Mondpokalo
• association football at the Summer Olympics
Tut-Amerikaj Ludoj vd
Fondita en 1991
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Sudamerika Virina Futbal-Ĉampionado
hispane Sudamericano Femenino'
Turniraj detaloj
Datoj ekde 1991
Teamoj 10 
Finaj pozicioj
Ĉampiono rekorda Flago de Brazilo Brazilo (5 ĉampionecoj)
vdr

La Sudamerika Virina Futbal-Ĉampionado - hispane Sudamericano Femenino- estas la sudamerika kontinenta ĉampionado de virina futbalo. Ĝin ĉiun kvaran jaron okazigas la kontinenta konfederacio CONMEBOL. La turniro samtempe estas la kontinenta kvalifikigo por la Virina Futbala Mondpokalo, en kiu rajtas partopreni unu nacia teamo el Sudameriko. La ĉampionado okazas ekde la jaro 1991 - en la unuaj du turniroj nur partoprenis 3 respektive 5 naciaj teamoj, sed ekde la jaro 1998 konkursas teamoj de ĉiuj 10 naciaj membroasocioj de la CONMEBOL teil. La teamoj de Brazilo kaj de Ĉilio estas la solaj, kiuj ĉiam partoprenis. La turniro komence okazis en malregula ritmo, sed ekde la jaro 2006 ĝi estas okazigata ĉiun kvaran jaron, unu jaron antaŭ la Virina Futbala Mondpokalo, kaj estas ties kontinenta kvalifikiga turniro. Krome per la turniro decidiĝas pri la sudamerikaj teamoj partoprenantaj la turniron de virina futbalo en la Someraj Olimpikoj. Laŭ la stato de somero 2011 la konfederacio CONMEBOL rajtas je po du partoprenantaj teamoj en la monda ĉampionado kaj en la Somera Olimpiko. Rekorda ĉampiono estas la brazila virina nacia teamo de futbalo, kiu kvinfoje venkis la turniron.

Krom la bolivia virina nacia teamo de futbalo, ĉiu teamo almenaŭ unufoje atingis lokon inter la 4 plej bonaj pozicioj, la teamo de Venezuelo tamen nur en la unua turniro en kiu entute nur partoprenis tri teamoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]