Dioscorea trifida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sudamerika dioskoreo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dioscorea trifida

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Liliopsida
Ordo: Dioskorealoj Dioscoreales
Familio: Dioskoreacoj Dioscoreaceae
L.
Genro: Dioskoreo, ‘Dioscorea’
Specio: ‘D. trifida’, D. trifida
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Dioscorea trifida estas specio de floranta planto el la familio de la Dioskoreacoj (Dioscoreaceae). Ĝi estas specio de la manĝebla ĝenro Dioskoreo. Ĝi hejmiĝas en la kariba regiono kaj en Sudameriko. La planto havas multajn nomojn, ekzemple hinda dioskoreo, inhame en Brazilo, tabena en Kolombio, sacha papa en Peruo, kaj ñampi en Kostariko.

La planto estas grimpoplanto, kiu povas kreski ĉ 3 metrojn en la longeco.[1] La planto povas produkti ĝis 12 tigojn kiuj havas plurajn membranajn flugilojn. [2] Tiuj kreskas el tuberoj. La tuberoj havas diversajn formojn. La tuberoj longas ĝis 20 centimetroj kaj larĝas 8 centimetrojn.[1] La folioj longas ĝis 30 cm.[3] [1]

Tiu estas la kultivata Dioskoreo el la du partoj de Ameriko, speciale de Sudameriko kaj Karibio. La amelriĉa planto (38 % amelo) estas kultivata kiel terpomoj, sed ĝi bezonas fortan grimpkadron. La planto povas esti rikoltata post 10 ĝis 11 monatoj.

La tubero devas esti kuirita antaŭ manĝado. En Venezuelo kaj Kolombio ĝi estas uzata por fari supon, la specio estas baza nutraĵo por kelkaj popoloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Dioscorea trifida. Arkivigite je 2018-09-29 per la retarkivo Wayback Machine FAO Ecocrop.
  2. Stephens, J. M. Cushcush — Dioscorea trifida L. HS590. Florida Cooperative Extension Service, University of Florida IFAS.
  3. 'Dioscorea trifida. Smithsonian Tropical Research Institute, Barro Colorado Island.