Sudamerika vanelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sudamerika vanelo
Vanellus chilensis.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: [[Vanellus]] 'Vanellus'
Specio: Sudamerika vanelo 'Vanellus chilensis'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Vanellus chilensis

Molina 1782

La Sudamerika vanelo, laŭ regiona nomiĝo TerooTeroteroo, aŭ laŭ la scienca nomo Ĉilia vanelo, (Vanellus chilensis, antaŭe nomita Belonopterus cayennensis lampronotus), estas granda vadbirdo de la familio de la ĥaradriedoj de la ordo de Ĥaradrioformaj kaj unu el la plej konataj specioj de la genro Vanellus.

Disvastiĝo kaj medio[redakti | redakti fonton]

Tiu neotropika birdo estas komuna kaj tre disvastigita kiel loĝanta specio tra tuta Suda Ameriko, escepte en ĝangaloj de Amazonio kaj la Anda montaro, tio estas la du plej malfacilaj medioj en la kontinento. Ĝi estas tre facile videbla en regionoj de Brazilo, Paragvajo, Ĉilio kaj en ebenaĵoj de Argentino kaj Urugvajo, lando kie la specio estas konsiderata blazona birdo. Ĝi atingis eĉ kelkajn karibajn insulojn kiel ekzemple Trinidado (1961) kaj Tobago (1974), ambaŭ en ŝtato Trinidado kaj Tobago, kie la specio pliiĝis lastatempe.

Ĝi logas en malferma kamparo, sed ankaŭ en terkulturejoj kaj urbaj medioj, ĉefe proksime de lagetoj kaj kanejoj. La specio profitis el la pliampleksigo de teritorio dediĉata al herbejoj por brutaro. Eblas ankaŭ vidi ĝin kiel hejmbesto en ĝardenoj, ĉar ĝi estas ŝatata pro siaj graciaj movoj, manĝado de insektoj kaj lerte zorgema karaktero, kio helpas esti uzata kiel alarmilo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝia ĝenerala aspekto estas de eta birdo de ne tre alloga koloraro, sed tre eleganta kaj svelta, kronita de eta, nigra, pintakra kaj tre fajna kresteto, kio igas ĝin la ununura krestovanelo kaj krestovadbirdo en Sudameriko.

Estas eta vadbirdo 30 ĝis 35 cm longa kaj 295 g peza. Supraj partoj estas ĉefe brungrizaj, sed komence de flugiloj estas unue eta verda parteto kaj poste pli granda makulo kun nuancoj iom bronzkoloraj iom violaj. La kapo estas specife logalveka, ĉar estas griza, sed havas nigran strion de supre suben en fronto, subbeko -ĉe tiuj du partoj ĝi ĝuas blankan pli fajnan markostrion-, gorĝo ĝis brusto kie “eksplodas” en granda nigra cirklo.

La beko estas mallonga kaj ruĝa escepte ties pinto kiu estas nigra. La okuloj estas brilruĝaj. Ankaŭ la kruroj estas ruĝaj kaj longaj kaj maldikaj. Ili havas tri antauajn fingrojn kaj unu mallongan malantaŭan. Kiam estas varmo aŭ danĝero, la birdo tute forfaldas siajn krurojn, sed plej ofte ripozas sur unu el ili, dum la alia restas faldita ĉe la korpo. La birdo povas ankaŭ resti senmova kun malantaŭen kruroj falditaj. Ĝi havas ankaŭ etajn ostajn plilongaĵojn sub pintoflugiloj (spronoj), kiujn uzas kiel armiloj dum malalta flugado kontraŭ malamikoj aŭ por defendi sin kontraŭ rabobirdoj.

Dumfluge la birdo montras supre vertikalan blankan mezstrion inter brungriza korpo kaj nigra pinta flugilduono. Sube estas pli granda horizontala blanka duono kun blanka ventro kontraŭ nigra malantaŭa flugilduono. Flugiloj estas grandaj kaj larĝaj. La vosto estas mezgranda, blanka ĉe vostobazo kaj nigra ĉepinte.

Junuloj ne havas ruĝan okulĉirkaŭaĵon, nek tiom longan kreston nek tiom kontrastan plumarkoloraron. Ili havas pli brunajn vizaĝon kaj bruston. Ambaŭ seksoj estas similaj laŭ plumaro, sed inoj estas iom pli malgrandaj.

Estas kvar regionaj subspecioj de Sudamerika vanelo, kiu diferenciĝas ĉefe laŭ la detaloj en la nigroblanka vizaĝa bildo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝenerale ili moviĝas laŭ aroj kaj estas tre zorgemaj de idoj. Ili nestas en malferma kamparo. Pro tio ili estas tre sentivaj antaŭ iu ajn bruo aŭ fremda moviĝo. Kaze de alarmo ili krias per laŭta specifa ripetota kaj konata kriado, alarmante kaj samspecianojn kaj nesamspecianoj. Kiuj fidas je ties alarmkapablecon, certigas, ke ili estas eksterordinaraj gardistoj kaj noktogardistoj ĉar ili alarmas hundojn kaj krome krias malsimile laŭ la specio de la fremdulo.

Kaze de predantoj, ĉu rabobirdoj ĉu katoj -hejmaj aŭ ne- ili barakte luktas kontraŭ ili per spronoj kaj kutime ili sukcesas malproksimigi tiujn predantojn.

Ili marŝas gracie, farante kolklinigojn, kiel nerva tiko. Ili ne kutime malproksimiĝas el sia devenloko. Tre specifaj estas la vizitoj inter najbaraj bredoparoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dum inokonkero okazas luktado inter maskloj, sed nur per beko kaj ne per spronoj. Dum allogakrobatio la maskloj levegas la kapon kaj subigas la voston. La nesto estas eta truo en malferma kamparo nur iomete limigita de kelka herbaro aŭ branĉareto; tamen ili estas malfacile troveblaj. La ino demetas 2-4 olivbrunajn malhelmakulitajn ovojn fine de vintro. Sama reprodukta paro povas ovumi kelkajn fojon dum unu jaro. Kovado daŭras 26 tagojn. Ambaŭ gepatroj zorgas la neston kaj idojn, kiuj estas defenditaj agreseme kaj brueme, sed kiuj ne bezonas esti manĝigataj. Nokte la ino kaŝas la idojn sub siaj flugiloj. La idoj estas zorgitaj ĝis sia ekflugo post unu monato. Se la nesto estas trovita, la birdo ŝajnigas esti vundita por malproksimigi la fremdulon.

La specio kaj la homo[redakti | redakti fonton]

Jam oni parolis pri hejmado kaj alarmohelpo de tiu specio. Tamen eĉ en kaptivado ili estas zorgemaj kontraŭ homoj, sed ili povas alproksimiĝi al tiuj por atingi manĝaĵon.

En sudamerika hispana lingvo estas kutima la frazo hacer como el tero, tio estas “teroe konduti”, rilate eksterordinaran konduton de la specio dum bredado: kiam ovoj estas en danĝero por proksimiĝo de fremduloj, la birdo krias kaj kuŝas en proksima loko por trompi la fremdulon, ke la ovoj estas en tiu alia loko. Tiele oni aludas homojn kiuj ŝajnigas esti kortuŝita de iu afero, kiam vere ili estas interesita de alia.

Voĉo ”kerker” aŭ “teruteru” nomigas la specion en Sudameriko.

Manĝo[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn, ĉefe dumnokte. Kvankam ties preferata medio estas ĉeakva, ili manĝas ĉefe terajn insektojn laŭ specifa tekniko, kiu konsistas en mallonga kuro, atendo kaj rapida bekofrapo antaŭen. Alia tekniko konsistas en perfingra skrapado kaj aŭskultado sub ĝi de vermoj, kiuj poste estas forprenitaj per beko. Ili povas manĝi ankaŭ semojn kaj nekuiritan viandon. Pro tio la hejmigado estas facila, ĉar ili serĉas insektojn kaj poste povas manĝi aldonaĵon kiel viando. Tamen ne konvenas interna hejmigado, ĉar ili fekas konstante blankajn etajn fekaĵojn.

Ĝi estas socia specio, kiu ofte manĝas laŭ aroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj