Sudetenländische Treibstoffwerke
| Sudetenländische Treibstoffwerke | ||
|---|---|---|
| Sudetenländische Treibstoffwerke AG | ||
| entrepreno | ||
| Dum | 1939 - 19-a de majo 1945 | |
| Jura formo | Aktiengesellschaft | |
| Sidejo | Most | |
| Lando | Ĉeĥoslovakio | |
Sudetenländische Treibstoffwerke estis kompanio, kiu proprumis kemian fabrikon por produktado de sintetika benzino Hydrierwerke Brüx.
La 9-an de oktobro 1939 estiĝis Sudetenlandische Treibstoffwerke AG (mallongigite STW) kun baza kapitalo cent milionoj da regnaj markoj, el kiuj 98 % apartenis al koncerno Reichswerke Hermann Göring (Reichswerke AG für Erzbergbau und Eisenhütten „Hermann Göring“).[1]
Memsufiĉo
[redakti | redakti fonton]En la sekreta memorando el aŭgusto de 1936 Adolf Hitler skribis: "La germana produktado de brulmaterialoj progresis per la plej rapida rapideco kaj al la plena finigo restas 18 monatoj. Al tiu ĉi tasko necesas alpaŝi kun la sama kuraĝo kiel por gvidado de milito. La venanta milito dependas de ĝia kontinua provizado de brulmaterioj kaj ne de antaŭprovizitaj deponejoj de benzino."[2]
La 18-an de oktobro 1936 Hitler eldonis orodonon por fari la kvarjaran planon (RGBl. I., S. 887), en kiu li komisiis prezidanton de prusia registaro Hermanon Göringon per plenumo de ĉiuj bezonataj havigoj por ĝia efektivigo. Li komisiis lin kiel rajtiganton por la kvarjara plano (Beauftragter für den Vierjahresplan) kun legopovo eldoni rendimentojn kaj administre juraj reguligoj, rilatantaj al la gvidado de la milita ekonomio.[3] La kvarjaran planon preuentis Göring la 28-an de oktobro 1936 en berlina Sportpalast.[4]
Sur la teritorio subigita al la germana influo estiĝis ĝis la jaro 1943 sume 23 uzinoj por produktado de sintetika benzino.[5] El tio 14 uzinoj eluzis rektan hidrogenigon helpe de procezo de Bergius-Pier kaj 9 uzinoj eluzis nerektan hidrogenigon helpe de Procezo de Fiŝer-Tropŝ.
Sudetenländische Treibstoffwerke
[redakti | redakti fonton]Unu el la uzinoj eluzantaj la procezon de Bergius-Pier estis la uzino Sudetenländische Treibstoffwerke (SUTAG, mallongtempe ankaŭ STW), kiu estis kun pojara projektita kapacito 600 000 tunoj unu el la plej grandaj hidrogenigaj uzinoj. La uzino troviĝis en Záluží ĉe Litvínov[6] kaj ĝi estis konsisto de Reichswerke Hermann Göring.[7]
La 28-an de marto 1939 estis komencitaj projektaj laboroj fare de firmao Mineralöl Baugesellschaft A.G.[8]
La 5-an de majo 1939 goviestro Konrad Henlein faris simbolikan elfosaĵon, kaj per tio li komencis la konstruadon de la hidrogeniga uzino Hydrienwerk Brüx.[9]
La konstruestro estis nomita Dipl. Ing. Fridrich Amon, la ĝenerala direktoro fariĝis Dr. Paul Damm, kiu proprumis parton de akcioj.[8]
La baza krudmaterialo estis kvalita brunkarbo, kiun iveris el siaj minejj kompanio SUBAG (Sudetenländische Bergbau),[10][11][12][13] kiu estiĝis per ariigo de posedaĵo de "ustecaj" Petschkidoj. Ĝi estis konsisto de Reichswerke Hermann Göring. La ĝenerala direktoro estis Dipl. Ing. Hans Nathow, kiu estis ankaŭ estrarano de Sudetenländische Treibstoffwerke AG, Brüx.[14]
La 17-an de aŭgusto 1940 estis eldonita reklamo petanta komercajn kaj pagajn kontistinojn kaj aŭditorojn.[15] Ekde la jaro 1940 oni komencis konstrui energetikan centron T-200, kiu liveris vaporon kaj elektran energion. La konsisto de energocentro estis ankaŭ tri centmetraj fumtuboj el monolitika ferbetono. La firmao Wayss & Freytag uzis tiun ĉi teknologion kiel la unua sur la teritorio de nuntempa Ĉeĥa respubliko.[7] La 28.an de decembro 1940 eliris reklamo petanta konstruestron kun spertoj el gvidado de ampleksaj konstrulokoj. La reklamo menciis, ke la interesa konstruloko estas bele situanta sur la suda deklivo de Ercmontaro.[6]
Tendaroj
[redakti | redakti fonton]Por konstrui la kemian fabrikon estis necese miloj de laborfortoj, kiuj en la regiono ne estis. La forpelo de ĉeĥoj post okupo de Sudetio parte malbonigis la situacion. Malgraŭ tio laboris en majo de 1942 sur la konstruloko pli ol 30 000 homoj. Tiuj ĉi gomoj devenis el la tuta Eŭropo, kelkaj venis propravole kaj ili povis post finigo de kontrakto forlasi la laborlokon.[16] Printempe de la jaro 1940 estis konstruita norde de Kopisty labortendaro n-ro 20, kiu estis plej bone ekipita. En lignaj barakoj vivis eĉ la tutaj familioj kun la infanoj.[17]
Sed plimulton kreis laborantoj, kiuj laboris sub minaco de puno. Tio estis miltkatitoj, malliberintoj, ostarbeiteroj, totale trudlaborigitoj. La loĝantoj de Protektorato estis elde la 4-a de majo 1942 "ordonigitaj" laŭ § 14 de registara ordono 154/1942 Sb.: "Laborkapablaj loĝantoj de Protektorato povas esti ordonigitaj por laboroj en la cetera teritorio de Regno."[18] La plej grandan nombron de totale trudlaborigitoj sur la teritorio de la hodiaŭe Ĉeĥio havis dum la dua mondmilito ĝuste la regiono de Most.
La sistemo de trudlaboro en Tria regno ensumigis ankaŭ Militkatitaj konstruaj kaj laborbatalionojn, aŭ alie Batalionoj. Ekde la 6-a februaro 1942 ĝis la 2-a de novembro 1943 estis aktivigita Bataliono 4, la aktivigo de Bataliono 27 estis farita en la jaro 1942.[19] Tiuj ĉi ambaŭ batalionoj estis kreitaj el francaj militkaptitoj kaj ili povis havi proksimume 1 800 membrojn.[19][20]
La militkaptitejoj en Most, Záluží u Mostu kaj pluaj estis administrataj el la centra tendaro Stalag IV C en Bystřice u Dubí.[21] Unu el multaj estis Tendaro 17-18,[22] kiu troviĝis proksime de la areo de hidrogeniga uzino STW.
La plej granda tendaro estis labor-eduka tendaro n-ro 29 en Dolní Litvínov registrita kiel "Arbeitserziehinglager Horní Litvínov - Záluží". Tra la tendaro trairis kelke da miloj malliberigitoj, kiuj kulpigis sin per kia ajn maniero kontraŭ labora moralo en Sudetenländische Treibstoffwerke. La tendaro estis sub gvidado de SS kaj ĉiutage mortis 5-6 personoj.[23]
Produktado
[redakti | redakti fonton]
En oktobro de 1941 estis aktivigitaj karbonigitaj fornoj. La 12-an de novembro 1941 ekveturis la unuaj cisternaj trajnoj kun karbaj gudroj al finala rafinejo ĝis Böhlen.[24] [25] Ekde la 5-a de junio 1942[26][27] eliris reklamoj kun proponoj de laboro priskribitaj en registro. Temis pri referenca numero (Kennzilter) 156, kio estis kemiaj inĝenieroj kaj laboratoriaj teknikistoj, plej bone kun spertoj en fako de karbo kaj gudro aŭ spertoj kun testado de nafto, akvo kaj gaso. Estis necesaj ankaŭ altlernejanoj aŭ mezlernejanoj (Kennzilter 161) por pozicioj trafika inĝeniero (trafikestro) por trafiki turbinon kaj generatoron, trafika inĝeniero (kemiisto) por monitori sistemojn de reguligo de akvo, maŝinaj inĝenieroj por monitori la ekipaĵojn.[28] Plu estis dezirataj laborantoj kaj laborantinoj por laboratorioj (Kennzilter 157) aŭ ankaŭ neinstruita personaro, kiu interesas pri laboratoria laboro.[29]
La 15-an de decembro 1942 ekveturis el STW la unua trajno kun sintetika benzino kaj nafto.[30]
Oil campaign
[redakti | redakti fonton]Oil campaign estas nomo, kiun donis strategiistoj de USAAF kaj RAF al kampanjo kontraŭ infrastrukturo, kiu certigis movigsubstancojn kaj ŝmiraĵojn al la germanaj taĉmentoj. Temis pri naftokampoj, rafinerioj, fabrikoj por sintetika benzino, deponejoj kaj fervojaj vicigejoj.[31] La markigo batalo je benzino ne estas ĝusta kaj evitas al ĝi eĉ aŭtoro Radovan Helt, kiam li parolas pri aviadila milito:[32]
- oni ne batalis sole je benzino
- tio estis ĉ. jara kampanjo, dum kiu okazis dekoj da bataloj (eĉ se la nocio batalo estas uzata ankaŭ ĉe pli longaj konfliktoj)
- Battle For Fuel (batalo je krudmaterialo) estis grandega propaganda kampanjo de la brita Ministerio de krudmaterialoj kaj energio por subteni ŝparojn de krudmaterialoj[33]
Jam dum la konstruado STW estis preparita por flugatakoj. Ekde aŭgusto de 1942 estis en la ĉirkaŭaĵo lokigitaj balonaj fermaĵoj, la tn. "Sperrballonen". Burgo Hněvín estis uzita kiel kontraŭaviadila anonca deĵoro de Luftwaffe (Flakmelldedienst).[8] Nordokcidente de Most estis lokigita preskaŭ 300 kanonoj de diversaj kalibroj kaj baterio de kontraŭaviadilaj lumĵetiloj.[24] Ekde la komenco de la milito ĝis la 12-a de majo 1944 ewstis proklamitaj 71 aviadilaj alarmoj. La spaco estis dum la flugatakoj artefarite nebuligata. La centmetraj fumbutoj malgraŭ tio elstaris super nubo de fumo, kaj eĉ kiam ili estis havigitaj kamuflaĵoj, ili malkaŝis la situon de la uzino.[7]
Flugatakoj
[redakti | redakti fonton]Sume estis kontraŭ la uzinoj faritaj dek sep flugatakoj:[34]

- La flugatako la 12-an de majo 1944 estis konsisto de misio (Mission 353),[35] kiu ensumigis pluajn kvar petrokemiajn uzinojn. Ĝi estis anoncita per aviadila alarmo, kiu daŭris de la 13.30 ĝis la 14.40 horo. Tio estis la 24-a aviadila alarmo en la jaro 1944.[30] La flugatako kaŭzis 586 viktimojn.[16]
- La flugatako la 21-an de julio 1944 damaĝis produktadon minimume. Bomboj falis plimulte al la apudaj tendaroj de eksterlandaj laboristoj kaj militkaptitoj kaj ili mortigis 195 personojn.[36]
- Dum la flugatako la 24-an de aŭgusto 1944 estis forpafita B-17G kaj apartenanta la 563-a bombarda skvadrono de la 388-a bombarda grupo de la 8-a aviadila armeo. La aviadilo frakasiĝis en la areon de minejo Alexander en Hrdlovka, kie post eksplodo pereis dekoj da homoj. Kvar el la flugteamo savis sin sur paraŝutoj, la kvino de la mortintaj aviadistoj havas monumenton en tombejo en Duchcov.[37]
- La flugatako la 11-an de septembro 1944 (Mission 623) estis tragedio por dek tri usonaj bombaviadiloj, kiuj estis forpafitaj en flugbatalo super municipo Kovářská.[36]

Sekvoj de la aviadila kampanjo
[redakti | redakti fonton]Hitler vokis al la 30-a de majo 1944 Edmundon Geilenberg, la ĝeneralan direktoron de gisejo en Braunschweig, kaj kun tuja valideco li nomumis lin la ĝenerala komisaro por eksterordinaraj disponoj. Estis eklasita la tn. Programo de Geilenberg, kiu ensumigis la sekurigon de produktado de brulmaterialo en Tria regno. La produktado de brulmaterialoj devis esti dividita en multajn malgrandajn subterajn ekipaĵojn.[40]
Kiel forfalaĵo estiĝis dum la produktado de la sintetika benzino duonkoakso. Ministro Albert Speer decidis, ke duonkoaksaj generatoroj anstataŭigos generatorojn por ligno,[41] kiuj estis surmuntitaj sur personaj kaj ŝarĝaŭtomobiloj.[42] Ununura aprobita tipo en Protektorato estis generatoro G. Grunerta.[43] "La gasgeneratoro ne estas stato intermita nek aperaĵo milita."[44]
Teknologioj
[redakti | redakti fonton]La karbolikvigo estas suma markigo por procezoj, kiuj produktas hidrokarbonojn per aldonado de hidrogeno en karbon. Principe ekzistas du procezoj: la rekta hidrogenigo de karbo helpe de la procezo de Bergius-Pier kaj la alia nerekta reguligo pere de gasigado de karbo helpe de la procezo de Fiŝer-Tropŝ.
Metodo de Bergius-Pier
[redakti | redakti fonton]La unuan signifan procezon de karbolikvigo evoluis Friedrich Bergius en la jaroj 1910 ĝis 1925. Tiun ĉi altpreman procezon sekve perfektigis Matthias Pier. Temas pri la rekta hidrogenigo, kiun oni faras en du fazoj:
- En la unua, tiel nomata pli malalta stadio, suspensiaĵo de senakvigita, muelita kaj miksita karbo kun lubrika oleo estas likvigita en pezajn kaj mezajn oleojn en la ĉeesto de pulvoraj metalaj kataliziloj je premoj de 200 baroj kaj temperaturoj de ĉirkaŭ 450 °C.
- En la dua, gasa fazo, la oleoj akiritaj en la pli malalta fazo estas hidrogenigitaj uzante solidajn katalizilojn.
La procezo Bergius–Pier estis devene evoluigita por mezgermana brunkarbo kaj nur pli poste estis precipe ĝi estis transgvidita por ůa hidrogenigo de nigra karbo. La unua fabriko en la industria mezuro estis aktivigita en la jaro 1927 en Leuna. Leunawerke havis pojaran kapaciton 100 000 tunoj. Ĝis la jaro 1944 estis en la germana sfero de influo konstruitaj sume dek kvar hidrogenigaj uzinoj, kiuj laboris laŭ la procezo de Bergius-Pier. La plej granda trafikis kompanio Hydrierwerke Pölitz AG ĉe Szczecin kun pojara produktado 700 000 tunoj.
Procezo de Fiŝer-Tropŝ
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1925 malkovris laboruloj de Intituto de Kaiser Wilhelm por la esploro karbon, Franz Fischer kaj Hans Tropsch reakcion, kiu estas unu el la plej gravaj en la tereno de de la hidrogena katalizo. Kun la procezo de Fiŝer-Tropŝ la akva gaso – miksaĵo de hidrogeno kaj karbonmonooksido – estas blovita sur varman koakson kaj konvertita en vicon da produktoj intervalantaj de gasaj alkanoj ĝis vaksoj. Tiun ĉi procezo trovis en la jaro 1936 industrian validigon en Ruhrchemie AG en Oberhausen. Ĝis la jaro 1943 estis en Germanio konstruitaj sume naŭ uzinoj, kiuj laboris kun teknologio Fischer-Tropsch Ruhrchemie. La plej grandan trafikis kompanio Braunkohle-Benzin AG en Schwarzheide kun pojara produktado 180 000 tunoj da sintetikaj brulmaterialoj.
Loĝdoma konstruado
[redakti | redakti fonton]La intencata produktado de la sintetika benzino postulis milojn de laboruloj, por kiuj estis necese konstrui loĝejojn. Jam en novembro de 1939 oni komencis intertrakti pri lakonstruado de grandaj loĝdomaroj (Siedlung). Devis temi pri loĝdomaro Brüx II kaj Rössel en Most kun 600 loĝejaj unuoj kaj grandan urbanisman tutaĵon en Litvínov, kiu devis enhavi ĝis preskaŭ 4 000 loĝejajn unuojn. Rilate al la urbanisma flanko solvis la loĝdomarojn urbanistoj Inĝ. F. Rölling, Inĝ. O. Christen, Dipl. Inĝ. St. Krumpholtz, prof. Hermann Jansen, Inĝ. Walter Moest kaj Inĝ. Alfred Cuda.[45]
La domoj estis konstruitaj en la tn. "Heimatstilo", en kiu estis la elementoj de popola arkitekturo kombinitaj kun la elementoj de historiigantaj stiloj, kiuj taŭgis al la nazia ideologio.[45]
Post la dua mondmilito
[redakti | redakti fonton]Okupaciaj zonoj de Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio
[redakti | redakti fonton]Por la malvenko de la hitlera Germanio pagis la aliancanoj per grandegaj homaj kaj materialaj viktimoj. La materialaj damaĝoj komencis esti kompensitaj per militaj reparacioj. Enkadre de la reparacioj estis malmuntitaj multnombraj industriaj uzinoj. La okcidentajn aliancanojn motivis ne nur klopodo pri kompensoj, sed ankaŭ bezono malfortigi la germanan armilindustrion. Tiu ensumigis ankaŭ trafikojn por produktado de la sintetika benzino. La malmutadoj de uzinoj renkontiĝis kun obĵetoj de la germanaj oficoj, kiuj montris al la perdo de laborlokoj kaj signifon de la uzinoj por la germana ekonomio kiel tutaĵo. Protestis eĉ la okupitoj, kiuj klopodis malhelpi la malmuntadon al la entreprenoj.
La 8-an de aprilo 1949 ministroj de eksterlando de Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio konfirmis kaj aprobis en Vaŝingtono interkonsentojn por la temo de likvido de la uzinoj, malpermesitaj kaj limigitaj industriaj fakoj.[46] Tiu ĉi interkonsento malpermesis la rektan aŭ nerektan produktadon de benzino, oleoj kaj lubrikaĵoj el nigra karbo aŭ lignito per la hidrogeniga procezo de Bergius, procezo de Fiŝer-Tropŝ aŭ similaj procezoj.[47]
La 22-an de novembro 1949 estis subskribita proksime de Bonn Petersberga interkonsento.[48] Konrad Adenauer tiel atingis haltigon de la malmuntado de la uzinoj. La malpermeso de la produktado estis definitive nuligita en la jaro 1951.
La teritorio ekster la okupacia zono de Usono, Unuiĝinta Reĝlando kaj Francio
[redakti | redakti fonton]Laŭ Pocdama Interkonsento povis Sovetunio por kontentigi siajn reparaciojn uzi konvenan germanan posedaĵon troviĝanta en eksterlando. La uzino Hydrierwerke Brüx ne estis malmuntita, sed lasita sur la loko kaj transdonita kiel "donaco al la ĉeĥoslovaka popolo". Al la rememoro de la donacinto portis la kemia uzino ian tempon nomon "Stalinovy chemické závody" (La kemiaj uzinoj de Stalin"), pli poste "Stalinovy závody" (La uzinoj de Stalin").
Sovetoj malmuntis kaj forveturigis la ekipaĵojn de la hidrogenigaj uzinoj simile kiel la ceteraj aliancanoj. La rompo en la politiko de raparacioj en la soveta okupacia zono okazis la 5-an de junio 1946, kiam Soveta armea administrativo en Germanio (SAAG)[49] eldonis ordonon n-ro 167: La entreprenoj havantaj sidejon en la okupacia zono de USSR estas konsiderataj kiel elpremitaj el la germana proprumado, kiel enkalkulo por la milita raparacio kaj ili fariĝas posedaĵo de Sovetunio. La posedaĵon administris Soveta akcia kompanio (SAG).
La teknikaj ekipaĵoj de la germanaj entreprenoj jam ne devis esti malmuntataj kaj forveturigataj, sed ĝi devis daŭrigi en la produktado sur la loko. Sep jaroj la uzinoj produktis benzinon kaj la ceterajn produktojn por Sovetunuo. Preskaŭ ĉiuj uzinoj en la meza Germanio funkciis ĝis duono de la 1970-aj jaroj. Lasta uzino en Zeitz estis fermita en la jaro 1990. La uzino por sintezo en Police (Pölitz) ĉe Szczecin daŭrigis en la produktado grandmezure ĝis la jaro 1972.

Sur la teritorio de Ĉeĥoslovakio komencis validi ekde la 23-a de majo 1945 Dekreto n-ro 5/1945 Sb., kaj ĉar la hidrogeniga uzino en Záluží intence servis al la germana gvidado de la milito, ĝi estis laŭ tiu ĉi dekreto ŝtatigita.
Ministro de industrio proklamis la 27-an de decembro 1945 (Ú. l. I č. 15/1946, běž. č. 235 kaj Ú. v. č. 5/1946, běž. č. 228), ke la entrepreno Ĉeĥoslovaka fabriko por motoraj bruligaĵoj (Sudetenländische Treibstoffwerke, Aktiengesellschaft) kun sidejo en Horní Litvínov, estis komence de la 27-a de oktobro 1945 naciigita per ŝtatigo inkluzive de la entreprenoj, ĉe kiuj apartenas al ĝi pli ol duono de la kapitalo, se temas pri la uzinoj kaj posedaĵo sur la teritorio de la ĉeĥoslovaka ŝtato.[50] Tio estis tiuj ĉi uzinoj:
- Grossdeutsche Umsiedlungsgesellschaft, Aussenstelle Sudetengau, Teplice-Šanov
- Mineralöl-Baugesellschaft m. b. H., Berlino,
La hidrogeniga uzino en Záluží estis kelkfoje alinomita:[51]
- Československá továrna na motorová paliva a.s. Horní Litvínov
- Stalinovy chemické závody, n. p. Most[52]
- la 7-an de marto 1946 Stalinovy závody, n. p., Horní Litvínov[53][54]
- la 24-an de februaro 1962 Chemické závody Československo-sovětského přátelství Záluží u Mostu (Kemiaj uzinoj de Ĉeĥoslovaka-soveta amikeco Záluží u Mostu)
- parolturne oni nomis ĝin Hydrák kaj pli poste Staliňák.
La produktado estis renovigita la 3-an de junio 1945. La produktado de benzino el brzunkarbo estis multekosta, do komence de la jaro 1947 falis proponojn por ĝia nuligo. La nuligo de la produktado de benzino estis definitive rifuzita post rifuzo de plano de Marshall.[55] Ĝis la jaro 1950 la entrepreno sekurigis 50% fluidaj movigsubstancojpor bezonoj de la ĉeĥoslovaka industrio, en la jaro 1962 tio estis 20%.[56] La hidrogenigo de karbo finis nur en la jaro 1972, kiam estis komencita konstruado de nafta rafinerio kaj konektigo a Naftokondukilo Družba.
Muzeoj, monumentoj, konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]
- Monumento al viktimoj, kiuj partoprenis en la konstruado de uzino, aŭ ĉi tie pereis dum la bombardado, de aŭtorino Markéta Oplištilová.[57][58]
- Muzeo de aviadila batalo super Ercmontaro la 11-an de septembro 1944 en Kovářská
- Stalag IV C en Bystřice ĉe Dubí rememorigita per informtabulo

- Monumento al soldatoj de la usona armeo en Teplice por honorigi la aviadistojn de la 15-a armeo de Usono
- Monumento al aviadistoj de USAAF en Cínovec por honorigi la memorojn de avidistoj de la 8-a avidista armeo
- Monumento al aviadistoj de USAAF en Mukov por honorigi la memoron de aviadistoj de la 8-a aviadista armeo
- Monumento al soldatoj de la usona armeo en tombejo en Duchcov[59]
- Domoj kun ĝardenoj en Horní Litvínov, kiujn projektis Gustav Allinger, ĝardena arkitekto, Werner Issel kaj Karl Wilhelm Ochs[60]
- Domoj en Most-Souš inter montetoj Široký vrch kaj Ressl (50° 30′ 41″ Nordo 13° 37′ 19″ Oriento / 50.511268868 °N, 13.622059412 °O (mapo))[8]
- Reguligejo de akvo kaj industria akvokondukilo en Dolní Zálezly[61]
- Amastombo en Kopisty[62]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Válečné muzeum Sudety". Kontrolita 2023-12-18.
- ↑ Hitlerovo memorandum o úkolech čtyřletého plánu (1936). Wien: Universität Wien, Institut für Zeitgeschichte,, p. 6.
- ↑ Tauchen, Jaromír. Prameny práva v nacistickém Německu, 1‑a eldono, Brno: Masarykova univerzita, Právnická fakulta, p. 9. ISBN 978-80-210-4990-1.
- ↑ Gerade auf LeMO gesehen: LeMO Kapitel: NS-Regime (germane). Museum Stiftung Deutsches Historisches. Alirita 2023-12-14 .
- ↑ "Benziny, vyráběné z uhlí", paĝoj 2.
- 1 2 reklamo, p. 20.
- 1 2 3 4 Sudetenländische Treibstoffwerke AG (teplárna T-200, komín I). Arkivita el la originalo je 2024-04-21. Alirita 2023-12-18 .
- 1 2 3 4 Helt, Radovan. Mostecký benzín hoří! Úvod k historii letecké války nad Mostem 1939 - 1945 ; pohledem svědků ze země, 1‑a eldono, Cheb: Svět Křídel. ISBN 978-80-86808-19-2.
- ↑ "Chemická továrna v Záluží u Litvínova – největší chemická továrna v České republice". Kontrolita 2023-12-13. (ĉeĥe)
- ↑ "WirtA BS NWA 6 Nr. 1618 - Sudetenländische Bergbau-AG... - Arcinsys Detailseite". Kontrolita 2023-12-13.
- ↑ "Sloučení sudetského báňského průmyslu".
- ↑ "Velká fuse v sudetském hornictví".
- ↑ "Nová organisace sudetoněmecké uhelné těžby".
- ↑ "do. Sudetenländische Treibstoffwerke AG, Brüx".
- ↑ "reklamo", paĝoj 16.
- 1 2 Adam, Alfons. Otroci Třetí říše: pobočné koncentrační tábory na území České republiky, 1‑a eldono, Praha: GplusG. ISBN 978-80-906000-4-1.
- ↑ Hlušičková, Růžena. Tábory utrpení a smrti. Praha: Svoboda, p. 223.
- ↑ Tauchen, Jaromír. Pracovní právo v Protektorátu Čechy a Morava – ještě soukromoprávní odvětví?. Brno: Masarykova univerzita, p. 245. ISBN 978-80-210-5917-7.
- 1 2 "Lexikon der Wehrmacht - Grenadier-Divisionen". Kontrolita 2023-12-14.
- ↑ Geck, Stefan. Das deutsche Kriegsgefangenenwesen. Johannes Gutenberg - Universität Mainz. Alirita 2023-12-14 .
- ↑ Bývalý zajatecký tábor Stalag IV C (ĉeĥe). Turistika.cz. Alirita 2023-12-14 .
- ↑ Pinçon-desaize, Loïc. Stalag IV C: Le Camp 17-18 de Brüx-Hydrierwerk. Alirita 2023-12-14 .
- ↑ Hlušičková, Růžena. Tábory utrpení a smrti. Praha: Svoboda, p. 211.
- 1 2 Čech, Petr, "Poválečná likvidace munice na Mostecku".
- ↑ Veselý, Martin. Sudetská župa jako protiletecký kryt Říše? 1939 - 1945, 1‑a eldono, Ústí nad Labem: Univ. Jana Evangelisty Purkyně, Filozofická Fak. ISBN 978-80-7414-383-0.
- ↑ "reklamo", paĝoj 8.
- ↑ "reklamo", paĝoj 8.
- ↑ "reklamo", paĝoj 6.
- ↑ "reklamo", paĝoj 6.
- 1 2 Most Brüx. Alirita 2023-12-17 .
- ↑ Ludmer. Oil in Germany (angle). University of Toledo. Alirita 2023-12-17 .
- ↑ Helt, Radovan. A z nebe padaly bílé hvězdy: letecká válka nad Mostem v souvislostech, březen - duben 1945, 1‑a eldono, Cheb: Svět Křídel. ISBN 978-80-86808-07-9.
- ↑ Ruddy, Austin J. The Battle for Fuel (angle). Alirita 2023-12-17 .
- ↑ apm. "Záluží spojenci bombardovali sedmnáctkrát. Naposledy a nejspíš omylem před 75 lety". Kontrolita 2025-12-07. (ĉeĥe)
- ↑ Zaloga, Steven J.. The Oil Campaign 1944–45: Draining the Wehrmacht's lifeblood. Osprey Publishing. ISBN 9781472848543.
- 1 2 Letecké bitvy 2. světové války nad českým územím (ĉeĥe). Velvyslanectví USA v Praze. Arkivita el la originalo je 2023-12-17. Alirita 2023-12-17 .
- 1 2 Krejčí, Pavel, "Boeing B-17G 42-107202 "Belle of the Brawl" 563.Bomb Squadron, 388.Bomb Group, 8.AF bývalý důl Alexander, okr Teplice 24.8.1944". Kontrolita 2025-12-07. (ĉeĥe)
- ↑ Kaloč, Jiří, "Pohnuté osudy jedné chemičky - Petrol.cz". Kontrolita 2023-12-18.
- ↑ Beneš, Edvard D., "Před 70 lety bombardovali Američané Hitlerovu chemičku, zasáhli i Litvínov". Kontrolita 2023-12-18.
- ↑ Wagner, Bernd, "Treibstoffproduktion". Kontrolita 2023-12-14. (germane)
- ↑ Olejník, František, "Motorová loď, poháněná dřevem", paĝoj 5.
- ↑ Smutný, Jaromír. Politické zprávy č.37: Opis zprávy ze Stockholmu z konce května 43. Kancelář prezidenta republiky. Alirita 2023-12-13 .
- ↑ Hliněnský, František, "Motorová vozidla na polokoks", paĝoj 5.
- ↑ Hliněnský, František, "Velká budoucnost plynových generátorů", paĝoj 4.
- 1 2 Pavlíček, Michal, "Bytové kolonie v Mostě a Litvínově realizované německou správou v letech 1939-1945", paĝoj 104–113.
- ↑ "GHDI - Document". Kontrolita 2023-12-16.
- ↑ Engel, Fridrich Wilhelm, "Von Hoesch-Benzin zu Hoesch-Paraffin", paĝoj 22.
- ↑ Kamelle, , "Petersburg Dialogue: How a famous hotel was the scene of these historical moments". Kontrolita 2023-12-16. (germane)
- ↑ Zacharov, Vladimir Vladimirovič. Činnost ředitelství SVAG pro studium úspěchů německé vědy a techniky v sovětské okupační zóně Německa, 1945 - 1949., 1‑a eldono, Moskvo: ROSSPEN. ISBN 978-5-8243-0882-2.
- ↑ "Vyhláška 1968/1946 Ú.l.I , kterou se doplňuje vyhláška ministra průmyslu ze dne 27. prosince 1945 (Ú.l.I č. 15/1946, běž. č. 235 a Ú.v. č. 5/1946, běž. č. 228) úplné a aktuálne znenie". Kontrolita 2024-01-08. (slovake)
- ↑ "Válečné muzeum Sudety". Kontrolita 2023-12-16.
- ↑ Organisace československého státního zřízení: Přehled státních úřadů a veřejných institucí s rozvrhem jejich agend. Praha: Orbis, p. 542.
- ↑ "Československé chemické závody n. p. Praha II, Štěpánská 30 - Ústřední orgán znárodněného chemického průmyslu", paĝoj 2.
- ↑ Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
- ↑ Felcman, Ondřej. Český proletariát v boji za vítězství socialistické revoluce 1945-1948. Praha: Academia, p. 173.
- ↑ Šimek, Zdeněk, "Krása a velikost technické chemie", paĝoj 75.
- ↑ Beneš, Edvard D., "Připomínka válečných obětí. Před Chemparkem v Záluží odhalili památník". Kontrolita 2023-12-18. (ĉeĥe)
- ↑ "Památník připomíná oběti výstavby chemických závodů: Litvínov". Kontrolita 2023-12-18.
- 1 2 Kepl, Jiří, "Pomník vojákům Americké armády". Kontrolita 2025-12-07. (ĉeĥe)
- ↑ "Architekturmuseum der TU Berlin". Kontrolita 2023-12-17.
- ↑ "Průmyslový vodovod Dolní Zálezly-Ledvice", obec Dolní Zálezly. Kontrolita 2025-04-02. (ĉeĥe)
- ↑ Redakce listu. "Objevení masového hrobu", paĝoj 3.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Veselý, Martin. (2005) Hvězdy nad krušnohořím: letecká válka nad severozápadními Čechami 1944-1945. Praha: Naše Vojsko. ISBN 80-206-0793-5.
Rilataj artikoloj
[redakti | redakti fonton]Ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]- Dolní Jiřetín kun pli posta Brunkarba minejo ČSA

