Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Anamudi-Monto ekde Eravikulama Nacia Parko.

La sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la hinda ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kaj al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de suda Barato. Ĝi kovras la sudan parton de Okcidentaj Ghatoj en Karnatako, Keralao kaj Tamilnado, je altitudoj super 1000 metroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono sudokcident-ghataj humidaj arbaroj kaj de la biodiverseco-riĉaĵejo Okcidentaj Ghatoj kaj Sri-Lanko. La montaraj pluvarbaroj estas pli malvarmetaj ol la malalt-altitudaj sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj, kiuj ilin ĉirkaŭas.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas la plej specio-riĉa en duoninsula Barato, kaj hejmigas multajn endemiajn speciojn. Ĝi kovras areon de 22 600 kvadrataj kilometroj. Estas taksita ke du trionoj de la originaj arbaroj estis senarbigataj, kaj nur 3 200 kvadradaj kilometroj, aŭ 15% de la sendifekta areo, estas protektata.

La suda parto de Okcidentaj Ghatoj ampleksas la plej altajn pintojn en la montaro, speciale Anamudi-Monto en Keralao, je altitudo de 2 695 metroj. La Ghatoj kaptas la humideco-ŝarĝitajn musonajn ventojn el la Araba Maro, kaj la averaĝa jara precipitaĵo superas 2 800 mm. La nordorienta musono ekde oktobro ĝis novembro kompletigas la sudokcidentan musonon de junio ĝis septembro. La sudaj Okcidentaj Ghatoj estas la plej humida parto de duoninsula Barato, kaj estas ĉirkaŭataj de pli sekaj ekoregionoj al oriento kaj al nordo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

La malvarmeta kaj humida klimato, alta precipetaĵo, kaj variado de mikroklimatoj kaŭze de diferencoj je altitudo kaj elmetado subtenas abundajn kaj diversajn arbarojn; 35% de la plantospecioj estas endemiaj en la ekoregiono. Humidaj montaraj arbaroj estas la ĉefa biotopa tipo. La montaraj ĉiamverdaj arbaroj subtenas grandan diversecon de specioj. Ĝenerale la arboj konstituas kanopeon je 15 ĝis 20 m, kaj la arbaroj estas mult-etaĝaj kaj riĉaj je epifitoj, speciale orkidoj. Karakterizaj kanopeaj arboj estas Cullenia exarillata, Mesua ferrea, Palaquium ellipticum, Gluta travancorica, kaj Nageia wallichiana. Nageia estas podokarpa konifero kun originoj en la praa superkontinento Gondvano, de kiu Hindujo estis antaŭe parto, kaj iom da aliaj plantoj en la ekoregiono havas gondvanajn originojn. Aliaj ĉiamverdaj arbospecioj de montarbaro inkluzivas Calophyllum austroindicum, Garcinia rubro-echinata, Garcinia travancorica, Diospyros barberi, Memecylon subramanii, Memecylon gracile, Goniothalamus rhyncantherus, kaj Vernonia travancorica.

La alia ĉefa biotopa tipo en la ekoregiono estas la ŝola-herbeja masivo, kiu troviĝas je altitudoj de 1 900 ĝis 2 220 m. Ŝola estas kripla arbaro, kun supra etaĝo de arbetoj, ĝenerale Pygeum gardneri, Schefflera racemosa, Linociera ramiflora, Syzygium spp., Rhododendron nilgiricum, Mahonia nepalensis, Elaeocarpus recurvatus, Ilex denticulata, Michelia nilagirica, Actinodaphne bourdellonii, kaj Litsea wightiana. Sub la supra etaĝo estas malalta subarbaraĵo kaj densa arbustara stratumo. Tiuj ŝola-arbaroj estas alternataj de montaraj herbejoj, karakterizitaj de frosto- kaj fajrorezistaj poacoj, specioj kiel Chrysopogon zeylanicus, Cymbopogon flexuosus, Arundinella ciliata, Arundinella mesophylla, Arundinella tuberculata, Themeda tremula, kaj Sehima nervosum.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono enhavas ankaŭ riĉan faŭnon, kiu estas ankaŭ riĉa je endemioj: el specioj de mamuloj, 10 estas endemiaj, kun 42 % el fiŝoj, 48 % el reptilioj kaj 75 % el amfibioj. El 309 specioj de birdoj, 13 estas endemiaj.

La ekoregiono subtenas la plej grandan baratan populacion de Azia elefanto, same kiel populaciojn de minacata tigro (Panthera tigris), leopardo (Panthera pardus), hinda urso (Melursus ursinus), gaŭro (Bos gaurus), kaj montara kuono (Cuon alpinus). La malofta kaj endemia nilgiritrago (Hemitragus hylocrius) estas limigita al 400 km larĝa strio de ŝola-herbeja mozaiko, ekde Nilgiri-Montetoj en la nordo de Aŝambu-Montetoj en la sudo. La leonovosta makako (Macaca silenus) kaj nilgiria makako (Semnopithecus johnii) estas endanĝerigataj primataj specioj.

90 el la 484 barataj reptiliaj specioj estas endemiaj en la ekoregiono, kun ok endemiaj genroj (Brachyophidium, Dravidogecko, Melanophidium, Plectrurus, Ristella, Salea, Teretrurus, kaj Xylophis). Preskaŭ 50% el la 206 barataj amfibiaj specioj estas endemiaj al ekoregiono, kun ses endemiaj genroj (Indotyphlus, Melanobatrachus, Nannobatrachus, Nyctibatrachus, Ranixalus, kaj Uraeotyphlus).

Protektataj areoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1997, 13 protektataj areoj estis signataj, kovrante areon de pli ol 3200 km².

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment, Island Press; Washington, DC.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio, Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj Brunejo, Indonezio, Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj Kamboĝo, Tajujo, Vjetnamujo
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj Barato, Butano, Nepalo, Pakistano
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj Ĉinujo
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj Bangladeŝo, Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj Barato, Bangladeŝo, Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj Ĉinujo, Laoso, Birmo, Tajujo, Vjetnamujo
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj Malajzio, Tajujo
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj Vjetnamujo
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj Birmo, Malajzio, Tajujo
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano Tajvano

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]