Sudokcidenta Ĉinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sudokcidenta Ĉinio
Regiono
regiono de Ĉinio [+]

LandoĈinio
- koordinatoj30° 36′ 0″ N, 96° 0′ 0″ O (mapo)30.696Koordinatoj: 30° 36′ 0″ N, 96° 0′ 0″ O (mapo)


Sudokcidenta Ĉinio (Tero)
Sudokcidenta Ĉinio (Tero)

Sudokcidenta Ĉinio (Ĉinio)
Sudokcidenta Ĉinio (Ĉinio)
DEC
Sudokcidenta Ĉinio
Sudokcidenta Ĉinio

Map
Sudokcidenta Ĉinio
Vikimedia Komunejo:  Southwestern China [+]
vdr
Regionoj de Ĉinio (inkl. Tajvanon)

Sudokcidenta Ĉinio ( ĉine :中国西南) estas regiono situanta en la suda parto de la Ĉina Popola Respubliko. Tiu regiono estis tradicie konata kiel Sudokcidenta Ĉinio pro sia loko relative al la areo kie Ĉinio origine situis kaj evoluiĝis. Ekzistas pluraj malsamaj difinoj por la partoj inkluzivitaj en tiu ĉi regiono - la plej mallarĝa difino inkludas Provincon Siĉŭano, urbon Ĉongĉingo, provincon Junano kaj provinco Gŭiĝoŭo, dum la plej larĝa difino inkludas ankaŭ provincon Gvanŝio kaj la okcidentajn partojn de provinco Hunano. Laŭ la oficiala difino de la ĉina registaro hodiaŭ ĉi tiu regiono inkluzivas nur provincon Siĉŭano, urbon Ĉongĉingo, provincon Junano kaj provinco Gŭiĝoŭo, kaj ankaŭ la Tibetan Aŭtonoman Regionon, kiu tradicie ne estis integra parto de tiu ĉi regiono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La Sudokcidenta regiono de Ĉinio estas sufiĉe diversa regiono laŭ la populacio kiu loĝas en ĝi kaj historie enhavis plejparte neevoluintajn kamparajn areojn kompare kun la pli evoluintaj orientaj regionoj de Ĉinio. De la fino de la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento komenciĝis akcelita evoluprocezo de la areo, kiu helpis fundamente ŝanĝi multajn partojn de la areo kaj antaŭenigi modernigon en ili. Komence de la 21-a jarcento, la regiono Sudokcidenta Ĉinio enhavis ĉirkaŭ 50% de la loĝantaro de la etnaj minoritatoj de Ĉinio, kiuj konsistigis ĉirkaŭ 37% de la loĝantaro de la regiono Sudokcidenta Ĉinio. La plej granda parto de la enmigrado al la regiono de ĉinaj loĝantoj estas de han-deveno kiuj estas plejparte koncentrita en la urbaj centroj, dum la kamparaj areoj daŭre enhavas plejparte minoritatajn populaciojn kiel ekzemple homoj apartenantaj al la Yi, Miao, ktp.

La plej multaj el la loĝantoj de la sudokcidenta regiono de Ĉinio parolas lokan dialekton de mandareno konata kiel Sudokcidenta mandareno. Aktuale en 2012, ekzistis ĉirkaŭ 260 milionoj parolantoj de sudokcidentaj mandareno en Ĉinio.

Urboj kiuj enhavas pli ol milionon da loĝantoj[redakti | redakti fonton]

# Urbo La nombro da loĝantoj en la urba areo La nombro da loĝantoj en la distrikto La nombro da loĝantoj en la grandurbo mem prov. Censo

dato

1 Ĉongĉingo 8.894.757 12.084.385 16 044 027 CQ 2010-11-01
2 Ĉengduo 6.316.922 7.415.590 14.047.625 SC 2010-11-01
3 Kunmingo 3.140.777 3.272.586 6.432.209 YN 2010-11-01
4 Gŭijango 2.520.061 3.034.750 4.322.611 GZ 2010-11-01

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]