Oceanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sudokcidenta Pacifiko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Oceanio
angle Oceania
kontinento
Oceania (orthographic projection).svg
Deveno de nomo: ὠκεανός (ōkeanós), oceano
Lando 14
Plej grandaj urboj Sidnejo, Melburno, Brisbano, Perto, Auckland, Adelajdo
Areo 8 536 716 km² (853 671 600 ha)
Loĝantaro 35 670 000
Denseco 4,18 loĝ./km²
Horzono UTC+08:00 al UTC-06:00 (UTC+8:00 al -6:00)
Ĉefaj lingvoj angla, franca
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Oceania

Oceanio estas termaso, kiu inkluzivas la kontinenton Aŭstralio kaj multajn insulojn de Pacifiko. Ĝi havas areon de proksimume 8.500.000 km2, kaj proksimume 30.000.000 homoj loĝas tie. Oni povas dividi la Pacifikajn insularojn en tri etendareajn grupojn: Melanezio, Mikronezio, kaj Polinezio.

Melanezio inkluzivas la grandan insulon Nov-Gvineo. Nur en Nov-Gvineo oni parolas proksimume mil diversajn indiĝenajn lingvojn. Ĝi estas regiono de granda lingva diverseco. Kaj, laŭ studoj de mitokondriaj genoj, regiono de tre granda gena diverseco.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo centrita ĉe Oceanio.
Flago-de-la-Fiĝioj.svg Fiĝio
Flag of France.svg Nov-Kaledonio
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo
Indonezio Molukoj
Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj
Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo
Flago-de-Mikronezio.svg Federacio de Mikronezio
Flago-de-Gvamo.svg Gvamo
Flago-de-Kiribato.svg Kiribato
Flago-de-la-Marŝala-Insularo.svg Marŝala Insularo
Flago-de-Nauro.svg Nauro
Flago-de-la-Nord-Marianoj.svg Nord-Marianoj
Flago-de-Palaŭo.svg Palaŭo
Flago-de-la-Kukinsuloj.svg Kukinsuloj
Usono Havajo (ŝtato de Usono)
Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando
Flago-de-Niuo.svg Niuo
Flago-de-la-Pitkarna-Insularo.svg Pitkarna Insularo
Flago-de-Franca-Polinezio.svg Franca Polinezio (kun Tahitio)
Flago-de-Samoo.svg Samoo
Flago-de-Tokelao.svg Tokelao
Flago-de-Tongo.svg Tongo
Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo
Flago-de-Usona Samoo.svg Usona Samoo
Flago-de-Francio.svg Valiso kaj Futuno
  • Diversaj insuletoj:
Usono Usonaj Malgrandaj Insuloj

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Oceanio.

la Historio de Oceanio inkludas la historiojn de Aŭstralio, Nov-Zelando, Havajo, Papuo-Nov-Gvineo, Fiĝioj kaj de aliaj insul-landoj de Pacifiko.

La prahistorio de Oceanio estas kutime dividita en la prahistorio de ĉiuj el ties ĉefaj areoj: nome Polinezio, Mikronezio, Melanezio, kaj Aŭstralazio, kaj tiuj ege varias pri kiam ili estis por la unua fojo loĝataj de homoj — el antaŭ 70 000 jaroj (Aŭstralazio) ĝis antaŭ 3 000 jaroj (Polinezio).

Moai de Ahu Tongariki en Rapa Nui (Paskinsulo).

La apero de certaj skribaj dokumentoj koincidas kun la alveno de esploristoj el Eŭropo, kio kondukas la konstruadon de la historio de Oceanio en la sekvo de la itineroj kaj agado de esploristoj, kio certe estas negativa eŭropcentrisma rigardo al la historio de la kontinento. Post la epoko de la esplorado venis la tempo de koloniismo fare de diversaj potencoj kaj ĉefe de britoj, kiuj markis la kulturan heredon, kaj ekde tiam la historio estis la luktado inter ambaŭ tendencoj, nome koloniisma kaj kontraŭkoloniisma. Grava momento por la historio de la kontinento estis la alveno al tiuj lokoj, tiom for de aliaj centroj de la homaj civilizacioj, kiaj estas Eŭropo kaj Norda Atlantiko, de du gravaj okazaĵoj de la Historio de la mondo, nome la Unua Mondmilito kaj la Dua Mondmilito.

Historio de Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Aŭstralio.
Papuan men in native dress carry a wounded soldier on a stretcher up a steep track surrounded by dense jungle
Papuaj portistoj helpas aŭstraliaj vunditoj en 1942 dum la Dua Mondmilito.

La historio de Aŭstralio komenciĝis kiam la homoj alvenis al la aŭstralia kontinento de la nordo antaŭ pli ol 42 000 jaroj. Tamen, ĝia skribita historio ne komenciĝis ĝis kiam esploristoj nederlandaj ĝin unue rigardis en la 17a jarcento.

La loĝantaro indiĝena aŭstralia, ĉirkaŭkalkulita en 350 000 loĝantoj en la momento de la eŭropa setlejo, reduktis sin konsiderinde en la 150 sekvaj jaroj, ĉefe pro infektaj malsanoj apud la kultura malintegriĝo kaj al la deviga relokiĝo kiun ili suferis pro la antaŭeniro de la kolonioj.

Post la Dua Mondmilito Aŭstralio kuraĝigis enmigradon el Eŭropo. Ekde la 1970-aj jaroj kaj sekve al la abolo de la politiko pri Blanka Aŭstralio, oni helpis ankaŭ enmigradon el Azio.[1] Kiel rezulto transformiĝis la demografio, kulturo kaj mem-bildo de Aŭstralio.[2] La fino de la konstituciaj ligiloj inter Aŭstralio kaj UR estis plifortigita pere de la aprobo de la Australia Act 1986, finigante ajnan britian rolon en la regado de la Aŭstraliaj Ŝtatoj, kaj fermante la eblon de juraj alvokoj al la Priata Konsilantaro en Londono.[3]

Historio de Nov-Zelando[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Nov-Zelando.
Tāwhiao, dua reĝo de la maorioj, ĉirkaŭ 1890.

La historio de Nov-Zelando datiĝas de antaŭ almenaŭ 700 jaroj, kiam ĝi estis eltrovita kaj eksetlita de polinezianoj, kiuj evoluigis klaran maorian kulturon centritan sur parencecaj ligoj kaj lando. La unua eŭropa esploristo eltrovinta Nov-Zelandon estis Abel Janszoon Tasman la 13-an de decembro 1642. Nov-Zelando estis unu el la lastaj signifaj teroj kiun setlis homoj. En 1931 la lando akiris sendependecon de Britio; de 1945 ĝi estas ano de la Unuiĝintaj Nacioj, kaj de 1947 membro de la Brita Komunumo.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Demografio de Oceanio.
Nomo de regionoj, sekvitaj per landojn
kaj ĝiaj flagoj[4]
Areo
(km²)
Loĝantaro Loĝdenso
(laŭ km²)
Ĉefurbo ISO 3166-1
Aŭstralazio[5]
Flago-de-Aŭstralio.svg Aŭstralio 7,686,850 22,028,000 2.7 Kanbero AU
Flago-de-Nov-Zelando.svg Nov-Zelando[6] 268,680 4,108,037 14.5 Velingtono NZ
External territories of Australia:
Aŝmora kaj Kartia Insuloj 199
Flag of Christmas Island.svg Kristnaskinsulo[7] 135 1,493 3.5 Flying Fish Cove CX
Flago-de-la-Kokosinsuloj.svg Kokosinsuloj[7] 14 628 45.1 Okcidenta Insulo CC
Koralmaraj Insuloj 10 4
Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj 372 HM
Flago-de-Norfolkinsulo.svg Norfolkinsulo 35 2,114 53.3 Kingstono NF
Melanezio[8]
Flago-de-la-Fiĝioj.svg Fiĝio 18,270 856,346 46.9 Suvo FJ
Flag of France.svg Nov-Kaledonio (Francio) 19,060 240,390 12.6 Noumeo NC
Flago-de-Papuo-Nov-Gvineo.svg Papuo-Nov-Gvineo[9] 462,840 5,172,033 11.2 Port-Moresbo PG
Flago-de-la-Salomonoj.svg Salomonoj 28,450 494,786 17.4 Honiaro SB
Flago-de-Vanuatuo.svg Vanuatuo 12,200 240,000 19.7 Portvilao VU
Mikronezio
Flago-de-Mikronezio.svg Federacio de Mikronezio 702 135,869 193.5 Palikiro FM
Flago-de-Gvamo.svg Gvamo (Usono) 549 160,796 292.9 Hagåtña GU
Flago-de-Kiribato.svg Kiribato 811 96,335 118.8 Suda Taravo KI
Flago-de-la-Marŝala-Insularo.svg Marŝala Insularo 181 73,630 406.8 Majuro MH
Flago-de-Nauro.svg Nauro 21 12,329 587.1 Jareno (de facto) NR
Flago-de-la-Nord-Marianoj.svg Nord-Marianoj (Usono) 477 77,311 162.1 Saipano MP
Flago-de-Palaŭo.svg Palaŭo 458 19,409 42.4 Melekeoko[10] PW
Flag of Wake Island.svg Vejkinsulo (Usono) 2 12 Vejkinsulo UM
Polinezio
Flago-de-Usona Samoo.svg Usona Samoo (Usono) 199 68,688 345.2 Pagopago, Fagatogo[11] AS
Flago-de-la-Kukinsuloj.svg Kukinsuloj (NZ) 240 20,811 86.7 Avaruo CK
Flag of Rapa Nui, Chile.svg Paskinsulo (Ĉilio) 163.6 3,791 23.1 Hanga Roa CL
Flago-de-Franca-Polinezio.svg Franca Polinezio (Francio) 4,167 257,847 61.9 Papeete PF
Flag of Hawaii.svg Havajo (Usono) 16,636 1,360,301 81.8 Honolulu US
Flago-de-Niuo.svg Niuo (NZ) 260 2,134 8.2 Alofo NU
Flago-de-la-Pitkarna-Insularo.svg Pitkarna Insularo (UR) 5 47 10 Adamstaŭno PN
Flago-de-Samoo.svg Samoo 2,944 179,000 63.2 Apio WS
Flago-de-Tokelao.svg Tokelao (NZ) 10 1,431 143.1 Nukunonu TK
Flago-de-Tongo.svg Tongo 748 106,137 141.9 Nukualofo TO
Flago-de-Tuvalo.svg Tuvalo 26 11,146 428.7 Funafutio TV
Flago-de-Francio.svg Valiso kaj Futuno (Francio) 274 15,585 56.9 Matauto WF
Sumo 8,536,716 35,669,267 4.2
Sumo minus kontinenta Aŭstralio 849,866 13,641,267 16.1


Plej grandaj urboj[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urbaj aglomeraĵoj de Oceanio troviĝas ĉefe en Aŭstralio, la plej loĝata lando de la kontinento, kaj Novzelando estus la dua. Jen la klasigo:

  1. Sidnejo kun 4,6 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  2. Melburno kun 4,2 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  3. Brisbano kun 2,1 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  4. Perto kun 1,8 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  5. Aŭklando kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  6. Adelajdo kun 1,3 milionoj da loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  7. Honolulu kun 976,372 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  8. Gold Coast-Tweed Heads kun 576,747 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  9. Newcastle kun 540,002 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  10. Canberra-Queanbeyan kun 418,292 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  11. Christchurch kun 382,200 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  12. Wellington kun 381,900 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  13. Suva-Nausori kun 330,000 loĝantoj (Fiĝio, 2007)
  14. Port-Moresby kun 307,643 loĝantoj (Papuazio-Nov-Gvineo, 2009)
  15. Wollongong kun 288,101 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  16. Manokwari kun 286,079 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2010)
  17. Sunshine Coast kun 241,643 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  18. Dili kun 234,331 loĝantoj (Orienta Timoro, 2010)
  19. Jayapura kun 233,859 loĝantoj (Papuazio, Indonezio, 2010)
  20. Hobart kun 216,276 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  21. Hamilton kun 209,300 loĝantoj (Nov-Zelando, 2012)
  22. Hilo kun 189,191 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  23. Kota Sorong kun 184,239 loĝantoj (Okcidenta Papuazio, Indonezio, 2005)
  24. Geelong kun 174,086 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  25. Townsville kun 167,636 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  26. Granda Numeo kun 163,723 loĝantoj (Nov-Kaledonio, Francio, 2009)
  27. Kahului kun 158,316 loĝantoj (Havajo, Usono, 2012)
  28. Cairns kun 146,477 loĝantoj (Aŭstralio, 2011)
  29. Papeete kun 131,715 loĝantoj (Franca Polinezio, Francio, 2007)

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Arto[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arto de Oceanio.
Moai sur insulo Rano Raraku.

La Arto de Oceanio estas markita de la multeco de insulaj teritorioj kiuj bordas la Pacifikan Oceanon, elstare la insuloj de Aŭstralio kaj Novzelando, kaj tri ĉefaj areoj de insuloj kaj insularoj: Polinezio, Melanezio kaj Mikronezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ↑ Davison, Graeme; Hirst, John; Macintyre, Stuart (1999). The Oxford Companion to Australian History. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553597-9, pp. 338–39, 681–82.
  2. Davison, Hirst kaj Macintyre, pp. 442–43.
  3. Australia Act 1986. Australasian Legal Information Institute. Alirita 17a de Junio 2010.
  4. Regionoj laŭ la kategoriiga mapo de UNO, escepte de tio ke iuj regionoj donitaj ĉi tie povas esti konsiderataj kiel estantaj en ambaŭ kaj en Oceanio kaj en Azio aŭ en Norda Ameriko
  5. Uzado de ĉi tiu termino povas esti malsama. UNO nomas ĉi tiun regionon kiel "Aŭstralio kaj Novzelando."
  6. Novzelando estas ofte konsiderata kiel parto de Polinezio sed ne Aŭstralazio.
  7. 7,0 7,1 Kristnaskinsulo kaj Kokosinsuloj estas Aŭstraliaj eksteraj teritorioj en Hinda Oceano sudokcidente de Indonezio.
  8. Malinkluzivas partojn de Indonezio, insulaj teritorioj en Sud-Orienta Azio (regiono de UNO), ofte konsiderata kvazaŭ ĝi estas en Oceanio.
  9. Papuo-Nov-Gvineo estas ofte konsiderata kiel parto de Aŭstralazio kaj Melanezio. Ĝi estas iam inkluzivata en Malaja insularo de Sud-Orienta Azio.
  10. La 7-an de oktobro de 2006, registaro moviĝis el la antaŭa ĉefurbo Koror enen de Melekeok, kiu estas je 20 km al nordoriento de Koror sur insulo Babeldaob.
  11. Fagatogo estas sidejo de registaro de Usona Samoo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]