Sudokcidenta svingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sudokcidenta svingosudokcidenta ĵazo ekestis en Teksaso kaj Oklahomo kaj estas kunfando de svingo kaj kontreo kun bluselementoj.

Historio

En la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento ekestis la ĝis nun plej populara stilo de ĵazo, la svingo. Do en Teksaso kaj Oklahomo la posedantoj de la grandaj danchaloj instigis la kontre-muzikistojn, ludi similan stilon. Estis precipe Bob Wills kaj Milton Brown, kiuj kiel unuaj sukcesis adaptiĝon al la ĵazo. La bandoj pligrandiĝis, kaj la muzikistoj uzis novajn instrumentojn kiel frapinstrumentaron, saksofonon aŭ trumpeton, ĝis tiam ne uzita en kontreo. La soloistoj ricevis la eblecon por improvizado. Foje oni enigis bluselementojn.

Komence de la kvardekaj jaroj ankaŭ en Kalifornio formiĝis sudokcident-svingaj ensembloj. La plej sukcesa estis Spade Cooley, kies orkestro dumtempe ampleksis pli ol dudek muzikistojn. La sudokcidenta svingo laŭ kalifornia maniero havis pli malkrudan kaj pli plaĉan sonon ol la originalo.

De la kontreaj stiloj ekestintaj en la tridekaj kaj kvardekaj jaroj (ekz. Honky Tonk kaj Bluegrass) la sudokcidenta svingo plej vaste malproksimiĝis de siaj originoj. Lia populareco en la kontre-mondeto do estis limigita. Por multaj la sono estis tro ĵaza. Fine de la kvardekaj jaroj la florepoko de sudokcidenta svingo estis pasinta. Ekzistis resp. ekzistas ĉiam denove unuopaj bandoj, kiuj sukcesas per ĉi tiu stilo, ekz. Asleep At The Wheel aŭ Prairie Oyster. La pli modernaj variaĵoj ankaŭ nomiĝas sudokcidenta svingo revivigita. Ankaŭ kontre-muzikistoj kun pli larĝas stila spektro foje ĝis ofte reekprenas elementojn de sudokcidenta svingo – ekzemple k. d. lang en ŝia frua repertuaro, Eilen Jewell kaj la teksasanino Kata Hay.

Eksteraj ligiloj