Sudorienta kosifo
Sudorienta kosifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sudorienta kosifo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cossypha anomala (Shelley, 1893) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Sudorienta kosifo (Cossypha anomala) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj. Tiu specio montras tre rimarkindan nigran zonon el beko traokule kaj pli larĝan al orelzono. Supre estas blanka superokula mallarĝa strio kaj sube blankeca gorĝo. Estas blugrizecaj krono, nuko kaj brusto kaj pli malhelaj kaj brunaj flugiloj; la brusto nuancas al hela ventro kun helbrunaj flankoj. La vosto estas malhelbruna.
Ĝi troviĝas en sudo de orienta Afriko nome en Malavio, Mozambiko, Tanzanio kaj Zambio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montarbaroj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- BirdLife International 2004. Cossypha anomala[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.