Sudovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
proksimumaj setloteritorioj de la baltaj popoloj dum al 12-a jarcento. Orientaj baltoj en bruna, okcidentaj en verda koloroj.

Sudovio estas teritorio, kie vivis okcidentaj baltaj triboj ĝis la 13-a jarcento: precipe la jotvingoj, pro la teritorio ankaŭ nomataj sudovoj, okcidente de ili la galindoj kaj plue tribo nomata venetoj. La regiono situas inter la riveroj Biebrza en la sudo, Nemunas en la oriento, Nemunas kaj Ŝeŝupe en la nordo kaj la lago Mamry (germane Mauersee, litove Mauras) kaj lago Śniardwy (germane Spirdingsee, litove Spirdingas historie, nun ofte Sniardvai) en la okcidento. La plejparto de la teritorio estas nuntempe en la pola lingvo nomata Suwalszczyzna, la nomigon kaŭzas la urbo pole nomata Suwałki, germane Suwalken kaj litove Suvalkai (la litova etnografia regiono Suvalkio pli oriente evidente referencas al la sama urbo).

La teritoria nomo cetere unue aperas meze de la dua jarcento por la tribo sudovoj en greka formo Σουδινοί (Sudinoi) de la bizanca akademiulo Ptolemeo - kune kun la galindoj, greke nomataj Γαλίνδαι (galindai). Peter von Dusburg uzis la esprimon Suduwite en sia Chronica Terrae Prussiae de 1231. La Ordeno de germanaj kavaliroj nomis la tribon malnovaltgermane Sudowite, la landon Sudowia.