Sudriogranda germana dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sudriogranda germana dialekto (propralingve Riograndenser Hunsrückisch, tiel nomata ekde 1996 de lingvisto Cléo Altenhofen antaŭe Brasildeutsch) estas dialekto de germana lingvo parolata en Sudriogrando, Brazilo de ĉirkaŭ 200 mil germanidoj. Ĝi estas la 4-a lingvo de Brazilo laŭ parolantaro, post la portugala, la japana kaj la itala.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kvankam ĉiam estis germanoj en Brazilo, ĉefe kiel pagsoldatoj kaj pastroj, nur en 1824 komencis oficiala amasa enmigrado de germanoj kiel kvazaŭsklavoj por anstataŭigi nigrajn sklavojn, kies komerco estis malpermesata de Britio. Unuaj germanoj venis al Rio de Janeiro kaj parolis platgermana lingvo sed multaj el ili fuĝis al ĝangalo kaj estas germanaj familioj kiuj vivis kun aliaj sovaĝulo dum du aŭ tri generacioj kaj formis kelkajn germanidajn tribetojn, kiu forgesis la skribon kaj la kristanan religion. Ili estis rigarditaj kiel sovaĝuloj kaj preskaŭ mortitaj dum genocida kampanio kontraŭ minoritatoj dum komenco de 20-a jarcento. Ankoraŭ hodiaŭ kelkaj tre izolitaj kaj malgrandaj komunumoj parolas la platgermanan.

Poste oni preferis konduki germanojn al tiam senhomaj regionoj de la sudo de Brazilo, kie ili ne povis fuĝi. Alie, oni preferis protestantojn, ĉefe luteranoj ĉar ili vere kredas ke ili devas pagi ŝuldojn per laboro.

En tiuj lokoj, germanoj estis tre influitaj de indiĝenaj lingvoj kaj de la portugala, tio estigis multajn modifojn en la originala lingvo.

Ĉirkaŭ la Dua Mondmilito, oni malpermesis la paroladon de la germana lingvo en Brazilo, kaj multaj de la parolantoj de la brazila dialekto rezignis ĝin. Hodiaŭ oni rigardas la germanan kiel indiĝena lingvo en Brazilo, kaj la parolantoj rajtas estigi bazajn lernejon en sia lingvo, krom havi protekton de la registaro se ili bezonas uzi la portugalan lingvon.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  • Alles gut?: Kiel vi fartas? (Laŭlitere "Ĉu ĉio bone?");
  • Wir gehen botschen.: Ni ludos petankon;
  • Nach dem Botschen gehen wir in die Wende, trinken Cachaça und essen einen Churrasco.: Post la petankludo ni iros al vendejo, trinki pingon kaj manĝi rostviandon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]