Sudtirolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sudtirolo
Suedtirol CoA.svg
Regiono: Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: BZ
Areo: 7400 (2005) km2
Ĉefurbo: Bolzano-Bozen
Loĝantaro: 481133 (2005)
Loĝdenso: 62,83 (2005)/km2
Kvanto de komunumoj: 116 (2005)
Poŝtkodo: 39100 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 021 (2005)
Telefona prefikso: 0471, 0472, 0473, 0474 (2005)
Retpaĝo: http://www.provinz.bz.it
Mapo
v  d  r
Information icon.svg

Sudtirolo (germane kaj ladine: Südtirol, itale: Sudtirolo), ankaŭ konata per ĝia itala nomo Supra-Adiĝo (itale: Alto-Adige), estas aŭtonoma provinco en norda Italio. Ĝi estas unu el la du aŭtonomaj provincoj kiuj konsistigas la aŭtonoman regionon de Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo. La provinco havas areon de 7,400 kvadrataj kilometroj kaj totalan populacion de 511,750 loĝantoj (31.12.2011). Ĝia ĉefurbo estas Bolzano-Bozen (itale: Bolzano; germane: Bozen; ladine: Balsan aŭ Bulsan).

La plimulto de la populacio estas de austro-bavara heredaĵo kaj parolas la germanan kiel gepatra lingvo. Proksimume kvarono de la populacio parolas la italan kiel gepatra lingvo. Plejparto de ili loĝas en la du plej grandaj urboj Bolzano-Bozen kaj Merano-Meran. Malgranda malplimulto (ĉirkaŭ 4,5%) havas la ladinan kiel ilia gepatra lingvo. Cetere ekzistas konsiderinda grupo da homoj kies gepatroj havas malsaman denaskan lingvon kaj kreskanta grupo da enmigrintoj el la tuta mondo.

En la jaro 1972 al Sudtirolo estis koncedita konsiderinda nivelo de aŭtonomio, konsistante el larĝa gamo da ekskluzivaj leĝdonaj povoj. Aldone la provinca registaro rajtas administri 90% de la impostoj kolektitaj en la provinco mem.

En la pli larĝa kunteksto de la Eŭropa Unio, la provinco estas unu el la tri membroj de la Eŭropa Regiono de Tirolo-Sudtirolo-Trentino, kiu preskaŭ precize egalas al la historia regiono de Tirolo.


Nomo[redakti | redakti fonton]

La Atlas Tyrolensis, mapo kreita inter 1760 kaj 1770 montrantaj la tutan Distrikton de Tirolo

La nomo Sudtirolo reflektas ke ĝi estis kreita de parto de la suda parto de la historia distrikto de Tirolo. La germane kaj ladine parolantoj kutime nomas la areon Südtirol, la itala ekvivalento Sudtirolo iĝas ĉiam pli ofta.

Alto-Adige (laŭlitere tradukita: "Supra-Adiĝo"), estas la oficiala itala nomo por la provinco. La esprimo estis la nomo de politika departemento laŭ la rivero Adiĝo en la tempo de Napoleon Bonaparte, kiu kreis la Department de Haute Adige (departemento de Supra Adiĝo). Ĝi estis recikligita, kiel la itala nomo de la nuna provinco post ĝia aneksado al la itala reĝlando.

La oficiala nomo de la provinco hodiaŭ en la germana estas "Autonome Provinz Bozen - Südtirol". Germane parolantoj kutime nomas ĝin ne "Provinz", sed "Land" , kiel oni uzas en Germanio kaj Aŭstrio). Pro provincaj institucioj ofte estas uzata la prefikso "Landes-", kiel ekzemple "Landesregierung" (subŝtata registaro) aŭ "Landeshauptmann" (guberniestro). La oficiala nomo en la itala estas "Provincia autonoma di Bolzano - Alto-Adige", en la ladina "Provinzia autonoma de Balsan/Bulsan - Südtirol".

Historio[redakti | redakti fonton]

Sudtirolo estas administra unuo, kies originoj iras reen al unua mondmilito. Ĝis la fino de tiu milito (1918) la regiono apartenis al aŭstrio-hungaria imperio. En 1915, kun la Traktato de Londono, la triopa Entento promesis la areon al Italio, kiel instigo eniri la militon sur ilia flanko. En 1918, je la fino de la milito, la suda parto de la tiama aŭstra kronregiono Tirolo estis okupita fare de Italio. Sekve la Traktato de Saint-Germain de 1919 difinis, ke la regiono, komprenante kaj la ĉefe germanlingvan parton (la nuna Sudtirolo) kaj la ĉefe itallingvan parton (la nuna Trentino) povis esti cedata al la Itala reĝlando. La provinco, kiel ĝi hodiaŭ ekzistas, estis kreita en 1926 post administra restrukturigo de la Itala reĝlando kaj estis asimilita kune kun la provinco de Trento en la ĝuste tiam kreita regiono Venezia Tridentina. [1]

Sub la itala faŝisma registaro de Mussolini estis faritaj intensaj klopodoj por italigi Sudtirolon. La germana lingvo estis forigita de la publikaj servoj, germana instruado estis oficiale malpermesita kaj germanaj gazetoj estis cenzuritaj kun la ekscepto de la faŝista Alpenzeitung. La registaro masive progresigis enmigradon el aliaj italaj regionoj.

La posta alianco inter Adolf Hitler kaj Benito Mussolini deklaris ke Sudtirolo ne sekvus la sorton de Aŭstrio, kiu estis aneksita al la germana tria regno. Anstataŭe la diktatoroj konsentis ke la germanlingva populacio estu elloĝigita al german-regata teritorio aŭ disigita tra la tuta Italio (Opcio en Sudtirolo). La ekapero de la dua mondmilito malhelpis ilin kompletigi la transloĝidon.

En 1943, kiam la itala registaro subskribis armisticon kun la aliancanoj, la regiono estis okupita fare de Germanio, kiuj reorganizis ĝin kiel Operationszone Alpenvorland (operacia zono de la antaŭalpa regiono) kaj metis ĝin sub la administrado de Gauleiter Franz Hofer. La regiono estis aneksita al la germana regno (kun la aldono de la provinco de Beluno) ĝis la fino de la milito. Tiu statuso finiĝis kune kun la nazireĝimo, kaj itala regado estis reestigita en 1945.

En 1945 sekvante 2-an Mondmiliton, aŭstraj provoj kaj sudtirolaj peticioj por reunuigi germanlingvan Sudtirolon kun Aŭstrio ne estis sukcesaj. Italio daŭrigis kontrolon. Post aprobo de la paketo por Sudtirolo en 1972, la itala respubliko donis plian aŭtonomion al la provinco.

En 1992, Italio kaj Aŭstrio oficiale finis ilian disputon pri la aŭtonomiotemo surbaze de la interkonsento de 1972.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Detala mapo de Sudtirolo.


Sudtirolo situas ĉe la plej norda punkto de Italio. La provinco estas limita fare de Aŭstrio, specife de la aŭstraj federaciaj ŝtatoj Tirolo kaj Salzburg, en la oriento kaj nordo, en la okcidento ĝi limas al la svisa Kantono de Grizono . La italaj provincoj de Beluno, Trentino, kaj Sondrio limigas Sudtirolon en la sudoriento, sudo, kaj sudokcidento, respektive.

Tute situanta en la Alpoj, la pejzaĝo de la provinco estas dominita per montoj. La plej alta pinto estas la Ortler (3,905 m) en okcidento, kio ankaŭ estas la plej alta pinto en la orientaj Alpoj. Eĉ pli famaj estas la fendetoplenaj pintoj de la Dolomitoj en la orienta parto de la regiono.

Situante intere la montoj estas granda nombro da valoj, kie la plimulto de la populacio vivas.

La plej grandaj riveroj estas Adiĝo (germane:Etsch, itale:Adige) kaj ĝia alfluanto Eisack (itale:Isarco).


La "tri pinakloj" en la Dolomitoj limas al la provinco de Beluno.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La germana kaj la itala estas ambaŭ oficialaj lingvoj de Sudtirolo. En kelkaj orientaj municipoj la ladina estas la tria oficiala lingvo. Plimulto de la loĝantoj de nuntempa Sudtirolo parolas indiĝenajn austro-bavarajn dialektojn de la germana lingvo. La altgermana lingvo ludas dominan rolon precipe en eduko kaj amaskomunikilaro.

Ĉiu civitano havas la rajton uzi sian propran gepatran lingvon, eĉ en tribunalo. Lernejoj estas apartigitaj por ĉiu lingvogrupo.

Ĉiuj trafiksignoj estas oficiale bi- aŭ trilingvaj. La plej multaj italaj loknomoj estas tradukoj prezentitaj fare de itala naciisma Ettore Tolomei, la verkinto de la "Manlibro de la lokaj nomoj de Supra Adiĝo" (Prontuario dei nomi locali dell’Alto Adige).

Por atingi justan asignon de laborlokoj en publika servo, estis enkondukita etna proporcio (itale: proporzionale-etnica, germane: ethnischer Proporz). Ĉiuj dek jaroj, kiam la ĝenerala censo de populacio okazas, ĉiu civitano devas deklari al kiu lingva grupo ili apartenas aŭ volas esti agregitaj. Laŭ la rezultoj ili decidas kiom da homoj de ĉiu grupo estos dungitaj por publika servo.


Loĝantoj laŭ lingvogrupoj de 1880 ĝis 2001

Lingvo 1880 1890 1900 1910 1921 1961 1971 1981 1991 2001
Germana 90,6 % 89,0 % 88,8 % 89,0 % 75,9 % 62,2 % 62,9 % 64,9 % 65,3 % 64,0 %
Itala 3,4 % 4,5 % 4,0 % 2,9 % 10,6 % 34,3 % 33,3 % 28,7 % 26,5 % 24,5 %
Ladina 4,3 % 4,3 % 4,0 % 3,8 % 3,9 % 3,4 % 3,7 % 4,1 % 4,2 % 4,0 %
Aliaj 1,7 % 2,3 % 3,2 % 4,3 % 9,6 % 0,1 % 0,1 % 2,2 % 4,0 % 7,4 %

Referencoj[redakti | redakti fonton]