Sue Gardner
| Sue Gardner | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Sue Gardner | |||||
| Naskiĝo | 11-an de majo 1967 (59-jaraĝa) en Briĝurbo | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | San-Francisko • Port Hope vd | ||||
| Ŝtataneco | Kanado | ||||
| Alma mater | Toronta Metropola Universitato | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | ĵurnalisto negocisto verkisto manaĝero | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sue GARDNER (naskita la 11-an de majo 1967 en Bridgetown, Barbado) estas kanada ĵurnalistino. [1] De decembro 2007 ĝis majo 2014, ŝi funkciis kiel administra direktoro de la Fondaĵo Vikimedio (WMF) en San-Francisko. [2] Antaŭe, ŝi laboris kiel direktoro de la retejo CBC.ca por la Kanada Amaskomunikila Korporacio (CBC).
En 2012, ŝi estis rangigita 70-a en la listo de la 100 Plej Potencaj Virinoj de la Mondo laŭ la revuo Forbes. [3] La profilo tie specife elstarigas ŝian gvidadon de la unu-taga protesto kontraŭ la Leĝo por Haltigi Retan Piratadon (SOPA) en Vikipedio.
Alia fokuso de la laboro de Gardner estis varbi aŭtorojn en Barato, Afriko kaj Sudameriko, kaj ankaŭ pliigi la proporcion de virinoj en la movado Wikimedia. Per trejnadprogramoj kaj kampusaj ambasadoroj, ŝi celis pliigi la proporcion de virinoj de proksimume 8 ĝis 14 procentoj ĝis 25 procentoj.
En majo 2015, oni anoncis, ke Sue Gardner konsilis la Tor-Projekton pri la longdaŭra disvolviĝo de daŭripova organiza strukturo. [4] Ekde aprilo 2019, ŝi estis la ĉefoficisto de la novaĵfirmao "The Markup", kiu celis fari neprofitcelan datenĵurnalismon. [5] Baldaŭ poste, ŝi forlasis la projekton pro la vaste diverĝantaj vidpunktoj de la partoprenantoj.
En novembro 2023, Gardner estis nomumita direktarestron de la kanada Kontraŭ-Malama Reto. [6]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sue Gardner's Blog (July 17, 2010). Arkivita el la originalo je July 11, 2012. Alirita February 25, 2012 .
- ↑ . Announcing our new Executive Director: Lila Tretikov. Wikimedia blog (May 2014). Arkivita el la originalo je May 1, 2014. Alirita May 5, 2014 .
- ↑ The World's 100 Most Powerful Women, Sue Gardner Arkivigite je 2012-12-12 per la retarkivo Wayback Machine.
- ↑ . Sue Gardner and the Tor strategy project. Arkivita el la originalo je May 9, 2015. Alirita May 11, 2015 .
- ↑ Bowles, Nellie, "News Site to Investigate Big Tech, Helped by Craigslist Founder", September 23, 2018.
- ↑ "THE CANADIAN ANTI-HATE NETWORK HAS A NEW CHAIR", Canadian Anti-Hate Network, December 24, 2023.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Persona blogo de Gardner
- Radia dokumentario de Gardner pri Al Purdy, kanada poeto, por This Morning Sunday
- la Bibliotekisto de Vikipedio al la Monda Rapida Firmaa intervjuo

