Sueboj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sueba reĝlando (5-6 jc) en Iberio

La suebojsuevoj (latine suebi aŭ suevi; en la germana Sueben, Sweben aŭ "Schwaben") estis ĝermana popolo venanta el la nordo de Eŭropo. Ilia primitiva setlejo troviĝas en la zono de la baltia maro, nomata de la romianoj Mare Suebicum. Cornelio Tácito menciis ilin sed li nomas suebojn al ĉiuj ĝermanaj popoloj de la Oriento (markomanoj, kvadoj, turinĝoj kaj alemanoj).

En siaj migradoj, la sueboj direktiĝis suden kaj okcidenten, dumtempe restante en la areo de la moderna Germanio. Ankoraŭ ekzistas germana regiono nomata Suabio (Schwaben, kies loĝantoj estas nomataj suaboj). Ankaŭ en Asturio ekzistas la "Sierra del Sueve". En ĉi tiu epoko pluraj triboj disiĝis de la centra grupo de la sueboj por naski la alemanojn.