Suetonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suetonio, romia bibliotekisto kaj helenisto

Suetonio (latine Suetonius; naskiĝis ĉirkaŭ 70; mortis ĉirkaŭ 140) naskiĝis eble en Ostio, romia kolonio en Afriko. Plinio la juna estis lia bonfaranto kaj amiko. El la verko de Suetonio konserviĝas fragmentojn de De uiris illustribus (Pri viroj gloraj) kaj preskaŭ kompleta De uita Caesarum (Pri la vivo de la Cezaroj). En ĉi tiu lasta li rakontas la vivon de dekdu el la imperiestroj, de Cezaro al Domiciano. Dum la unuaj jaroj de la regado de Hadriano (r. 117-38) li estis bibliotekisto sed por mallonga tempo. Post tiu momento ni ne scias plu pri Suetonio.