Suger de Sankta Denizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abt Suger sur mezepoka vitralo en la Katedralo de Sankta Denizo (12-a jarcento)
Suger sur mezepoka vitralo

Suger (franca prononco: syˈʒe; naskiĝinta en 1081; mortinta la 13-an de januaro 1151 en Saint-Denis ĉe Parizo) estis franca eklezia princo kaj politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Suger naskiĝis proksimume la jaron 1081. Kiel naskiĝloko diversaj eblecoj estas nomataj, inter alie Chennevières-lès-Louvres. Lia familio apartenis supozeble al la malaltnobelaro. Jam kiel dekjarulo li iris kiel donacinfano en la abatejon Sankta Denizo ĉe Parizo. Sugar lernadis ĉe la lernejo apartena al Sankta Denizo, kie ĝis 1092 lernadis ankaŭ la estonta reĝo Ludoviko la 6-a. En 1106 li estis sendita kiel ambasadoro de la monaĥejo al la papo, kaj lia superulo konfidis la talentan junulon ankaŭ pli malfrue per diplomataj misioj, kiuj rilatigis lin kun la reĝa kortego, kun la papo kaj kun la grandaj princaj kortegoj de Francujo. En 1118 kaj 1121 li iris kiel sendito de la reĝo al Romo. Dum restado en Romo en la jaro 1122 li estis elektata kiel abato de monaĥejo Sankta Denizo. Baldaŭ li sukcese komencis reformi kaj resanigi la monaĥejon. En 1124 estis dankenda al lia lerteco, ke la princoj de Francujo alianciĝis kun la reĝo kontraŭ germana-angla invado. Dum vizito de la papo Inocento la 2-a en Cluny en la jaro 1131 li estis parolkomisiito de la reĝo kaj de la tuta episkoparo.

En 1137 Suger povis komenci la novkonstruadon de la abatopreĝejo, kiu ekde 639 estis entombigejo de la frankaj resp. francaj reĝoj; la ĥorejo estis konsekrata en 1144. En 1147 li varbis kune kun Bernardo de Clairvaux por la dua krucmilito, kiun li volis partopreni mem senkonsidere sian malfortikan korpostaton. Kiam Ludoviko la 7-a mem ekiris al krucmilito, Suger estis elektita kiel reganto. Tiun ĉi taskon li plenkontentige plenumis. Ekde tiu tempo li ankaŭ estis nomata „patro de la patrujo“, ĉar li metis sian tutan agadon en la servon al la franca reĝeco. Konsidere la tiam ankoraŭ tre mallarĝa potencobazo de la reĝo li ĉefe celis kreskigi ties spiritan prestiĝon – kiel reprezentanton de Kristo.

Sub Ludoviko la 6-a kaj Ludoviko la 7-a Suger havis gravan influon sur la ŝtaton. Li sanigis la financojn, plibonigis la administradon de justeco, prosperigis terkultivadon, komercon kaj metion kaj favorigis la urbojn.

Althonorite Suger mortis la 13-an de januaro 1151 en sia monaĥejo. Li estis ankaŭ entombigata en la baziliko de Sankta Denizo. Dum la elrabado de la reĝotomboj de Sankta Denizo dum la franca revolucio lia tombo estis malfermata kaj elrabata la 22-an de oktobro 1793, liaj postrestaĵoj estis entombigata en amastombo ekster la preĝejo.

Atingaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fasado de la abatopreĝejo Sankta Denizo

Lia plej grava verko tamen estas la abatopreĝejo de Sankta Denizo, kies planadon li decide partoprenis. (Konserviĝis laŭ lia plano nur la subkonstruaĵo de la ĥorejo kaj la okcidenta navero kun la fasado kaj la turŝtumpo.) Elementoj jam konataj en la normana kaj burgonja (ekz. la katedralo de Laon) arĥitekturo, ekz. ripovolboj kaj pintarkoj, faskokolonoj, en ĉi tiu konstruaĵo unuafoje estis metita en interrilaton, kiu ebligis kunfandiĝon kaj tralumiĝon de la spacoj. Per la elpreno de apogmuroj tiam rigardataj kiel necesaj unuafoje en sia historio la arĥitekturo povis uzi grandfacajn fenestrojn por la spaca aranĝo. Tiel la konstruaĵo estis treege pli lumotrafluata ol la preĝejoj tiutempaj. Krom tio la konstruaĵo estis pli simpla kaj malmasiva ol romanikaj konstruaĵoj. Tio validas kiel fondado de nova kreostilo, poste nomota gotiko.

Sub Suger Sankta Denizo fariĝis la centra loko de la spiritaj-politikaj fortoj de la leviĝanta monarĥio, kristaliĝa punkto de la nacia ideo de Francujo kaj per tio deirpunkto de la stilo, kiu reprezentas novan ligon inter eklezio kaj franca reĝeco: la gotikan katedralon.

Sia aktivecon kiel kreinto de la nova monaĥopreĝejo li priskribis kaj kialigis en Libellus de consecratione ecclesiae Sancti Dionysii kaj De rebus in administrationem sua gestis. Pluaj traktaĵoj el lia plumo estas Vita Ludovici VI. kaj Ordinatio.

Literaturo de kaj pri Suger[redakti | redakti fonton]

Eldono de liaj traktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Œuvres complètes. Hrsg. von A. Lecoy de la Marche. Parizo, 1867. Represado Hildesheim kaj Novjorko 1979. ISBN 3-487-06862-1.
  • Abbot Suger on the Abbey Church of St.-Denis and ist Art Treasures. Edited, Translated and Annotated by Erwin Panofsky (1946). Second Edition by Gerda Panofsky-Soergel. Princeton, N.J.: Princeton University Press 1979 - ISBN 0-691-00314-9
  • Œuvres. 2 volumoj. Eldonitaj de Françoise Gaspari. Parizo 1996/2001. ISBN 2-251-34048-3 kaj ISBN 2-251-34052-1.
  • Ausgewählte Schriften. Eldonita de Andreas Speer. 2-a eldono. Darmstadt 2005. ISBN 3-534-18494-7.

Literaturo pri Suger[redakti | redakti fonton]

  • François Combes: L'abbé Suger. Histoire de son ministère et de sa régence. Parizo 1853.
  • Alfred François Nettement: Suger et son temps. 3-a eldono, Lecoffre Fils et Cie. Parizo 1868.
  • Otto Cartellieri: Abt Suger von Saint-Denis. Berlino 1898. Represaĵo: Kraus, Vaduzo 1965.
  • Louis Grodecki: Études sur les vitraŭ de Suger à Saint-Denis (XIIe siècle). Parizo 1995. Serio: Corpus Vitrearum Medii Aevi.
  • Lindy Grant: Abbot Suger of St. Denis. Church and state in early twelfth-century, Londono 1998, ISBN 0-582-05150-9.
  • Rolf Große: Saint-Denis zwischen Adel und König. Die Zeit vor Suger (1053–1122). (aldonaj kajeroj de la revuo Francia, 57). Thorbecke, Stutgarto 2002, ISBN 3-7995-7451-4. (Online)
  • Otto von Simson: Die gotische Kathedrale. Beiträge zu ihrer Entstehung und Bedeutung. 5-a eldono, Wissenschaftliche Buchgesellschaft, Darmstadt 1992, ISBN 3-534-04306-5.
  • Christoph Markschies: Gibt es eine "Theologie der gotischen Kathedrale"? Nochmals: Suger von Saint-Denis und Sankt Dionys vom Areopag. (Abhandlungen der Heidelberger Akademie der Wissenschaften, Philosophisch-Historische Klasse 1995,1), Winter, Hajdelbergo 1995, ISBN 3-8253-0272-5.
  • Martin Büchsel: Die Geburt der Gotik. Abt Sugers Konzept für die Abteikirche St.-Denis. (Rombach Wissenschaften: Reihe Quellen zur Kunst 5), Rombach, Freiburg i. Br. 1997, ISBN 3-7930-9160-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]