Suharo

| Suharo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| provinco (vilaja) de Omano urbo | |||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Gubernio | norda Al-Batina | ||
| Provinco | vilaja Suharo | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 219 264 (2020) [+] | ||
| Loĝdenso | 698 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 24° 21′ N, 56° 44′ O (mapo)24.34256.729888888889Koordinatoj: 24° 21′ N, 56° 44′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 4 m [+] | ||
| Areo | 314 km² (31 400 ha) [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||



Suharo[1] (arabe صحار, Suhar) estas havenurbo kaj provinco (vilaja) en nordorienta Omano, ĉe la golfo de Omano, 230 km nordokcidente de la ĉefurbo Maskato. Ĝi estas la plej grava urbo de la marborda ebenaĵo kaj de la samnoma gubernio norda Al-Batina, en oktobro 2011 apartigita per duonigo de la antaŭa gubernio Al-Batina.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo havis gravan signifon en la historio de Omano kiel centro de la mara komercado. Oni supozas, ke jam en la 3-a jarmilo a.K. onoi ŝipigis kupron kaj dioriton el Magan (iama nomo) al Hindio kaj Mezopotamio.
Post kiam la urbo estis konstruita al komerca centro sub regado de la persaj sasanidoj, ĝi iĝis sub muslima regado unu el la plej gravaj komercaj centroj de la islama mondo. La mara komercado etendiĝis en la 9-a jarcento tra Hindio ĝis Ĉinio kaj Orienta Afriko. La abundaj komercaj rilatoj estis gravaj ankaŭ en rakontoj de Sindbad, kiu verŝajne devenas el Suhar. La persaj Bujidoj detruis en 965 la urbon Suhar, por neniigi la konkutranton de Basra. En la sekva periodo regis la selĝukoj kaj la persoj de Hormuz.
Ekde 1507 regis Suhar la portugaloj, kiujn forpelis komence de la 17-a jarcento Nasir ibn Murŝid. La urbo poste neniam reakiris sian iaman gravecon. Lbazo por tio estis ankaŭ la pleniĝo de lagunoj, kiuj servis pli frue kiel havenoj.
Marhaveno
[redakti | redakti fonton]En la lastaj jaroj, oni konstruis norde de la urbo novan ĉ. 20 km² grandan "Marhavenon de Suharo". Sur la areo troviĝas la haveno kaj multaj industriaj instalaĵoj, i.a. naftorafinejo, pluraj elektrocentraloj, metanprodukta instalaĵo kaj unu aluminia fandejo (Sohar Aluminium).
Turismo
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵo estas la fortikaĵo de Suhar.
Instruado
[redakti | redakti fonton]- universitato Suharo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ La esperanta mapo de Omano el la Poŝatlaso de la mondo el 1971, eltondaĵo el la mapo 20, dokumentigas esperantigon de la urbonomo Suharo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Port of Sohar Arkivigite je 2012-04-09 per la retarkivo Wayback Machine





