Suica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel uzi karton "Suica" je bilet-pordo

Suica (japane: スイカ [Suika]) estas sistemo de pagado por publika transporto, precipe en la fervojaj linioj de Orienta-Japania Fervoja Kompanio. La sistemo estis lanĉita 18-an de novembro 2001 kaj estas bazita sur RFID-ico, muntita en plastan karton "Suica". Do, por pagi vojaĝon oni bezonas nur almeti monujon kun la karto al bilet-pordo.

Ĝis la lanĉo de la pag-sistemo PASMO (en marto de 2007) la kartoj "Suica" estis uzeblaj nur en linioj de Japana Fervojo. Nun ĝi estas uzebla por pagado en iuj aliaj retoj de publika transporto (fervojaj, metroaj kaj busaj retoj), aparte en Tokio kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Oni povas mon-ŝargi sian karton ĉe ĉiu stacio de fervoja linio, akceptanta la karton "Suica", uzante aŭtomatojn, situantaj ambaŭ antaŭ kaj post stacia enirejo. La kartoj mem estas aĉeteblaj ĉe grandaj stacioj.

Tipoj de kartoj[redakti | redakti fonton]

La kartoj "Suica" estas vendataj de 3 fervojaj kompanioj:

RFID-sistemo[redakti | redakti fonton]

La karto enhavas RFID-radio-ricevilon/sendilon (radio-frekvenco-identilon), kiu estis konstruita de Sony kun la nomo Felica.

Uzo aliloke[redakti | redakti fonton]

La sama tekniko etas uzata ankaŭ en

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]