Suido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suido (Σουΐδας) estas enciklopedia vortaro verkita de aro da bizancaj kleruloj fine de la 10-a jarcento.

La verkon konsistigas preskaŭ 30 000 noticoj ordigitaj alfabetvice. Ili konsistas el biografioj, bibliografioj, kaj aliaj informoj pri aŭtoroj, kristanaj aŭ paganoj; tial, eĉ se ties fidindeco estas malaltala, Suido estas valorega ilo ĉar, pri multe da ili, ĝi estas la nura restanta spuro, dum malaperis ĉio cetera.

Eksteraj ligiloj

la unua paĝo de la Suido (el represo de la 15-a/16-a jarcento), kun sekcioj AA kaj AB