Suintila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suintila
Persona informo
Suinthila, Swinthila, Suinthilanus
Naskiĝo 1-an de januaro 594 (0594-01-01)
Morto
en Toledo
Religio Nicene Christianity vd
Familio
Gefratoj Geila vd
Edz(in)o Theodora vd
Infanoj Recimir • Liuvigoto • Agila vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Suintila (? – Toledo, 634?) estis reĝo de la visigotoj inter 621 kaj 631. Lia nomo aperas ankaŭ kiel Suínthila. Li sukcesis plenumi la unuigon de la teritorioj iberiaj.

Li estis sukcedanto de Rekaredo la 2-a, kiu reĝis nur en 621 kaj estis sukcedata de Sisenando kiu estis reĝo dum la jaroj 631–636.

Tiu statuo formas parton de serio de ili dediĉitaj al ĉiuj reĝoj de Hispanio, menditaj por ornamo de la Reĝa Palaco de Madrido, dum la regado de Fernando la 6-a.[1]

Isidoro de Sevilo en sia Historia Gothorum gratulas ĉar Suintila "estis la unua kiu posedis la monarkion de la reĝlando de tuta Hispanio kiu ĉirkaŭas la oceanon, afero kiun ne havis la aliaj prauloj...". La visigota monarkio establis ĉefurbon, kiu centralizis kaj la religian kaj la politikan povon en Toledo. Tamen, la elekto-karaktero de la visigota monarkio determinis preskaŭ ĉiam enorman politikan nestabilecon karakterizita de sinsekvaj ribeliĝoj kaj murdadoj.

Suintila batalis kontraŭ la bizancanoj setligitaj en la Iberia Duoninsulo en 620, laŭ estrado de la reĝo Sisebuto. Venontjare li estis elektita reĝo, post la morto de Rekaredo la 2-a. (Samjare 621 mortiĝis Sisebuto, reĝis kaj mortiĝis Rekaredo la 2-a kaj ekreĝis Suintila).

Li batalis ankaŭ kontraŭ vaskonoj kaj klopodis kontroli la iberian teritorion.

Fine de lia regado okazis ribelo de nobeluloj kaj en la 4a Koncilio de Toledo prezidita de Isidoro de Sevilo, episkopo de Sevilo, estis elpostenigito. Suintila mortis post unu jaro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dekomence la ideo estis ornamo por kornico de la palaco. La aŭtoroj estas Juan Domingo Olivieri kaj Felipe de Castro. Ŝajne neniam tio plenumiĝis kaj ili situiĝis en diversaj lokoj de la urbo (placo de Oriento, El Retiro, Pordego de Toledo) kaj eĉ en aliaj provincoj.