Saltu al enhavo

Suite Française

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suite Française
filmo
Originala titolo Suite française
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2015, 14 jan. 2016, 3 sep. 2015
Ĝenro amafera filmo, drama filmo
Kameraado Eduard Grau
Reĝisoro(j) Saul Dibb
Produktisto(j) Michael Kuhn
Scenaro Matt Charman  Irène Némirovsky  Saul Dibb
Filmita en Marville
Loko de rakonto Francio Bussy-Saint-Georges
Muziko de Alexandre Desplat
Rolantoj Michelle Williams  Matthias Schoenaerts  Kristin Scott Thomas  Eileen Atkins  Lambert Wilson  Margot Robbie  Ruth Wilson  Sam Riley  Tom Schilling  Alexandra Maria Lara  Harriet Walter  Clare Holman  Éric Godon  Heino Ferch  Paul Ritter  Bernice Stegers
Produktinta firmao Entertainment One
IMDb
vdr

Suite Française estas primilita amafera drama filmo de 2015 reĝisorita de Saul Dibb kaj kunverkita kun Matt Charman. Ĝi estas bazita sur la dua parto de samnoma romano de Irène Némirovsky. En la filmo stelulas Michelle Williams, Kristin Scott Thomas, Matthias Schoenaerts, Sam Riley, Ruth Wilson, Lambert Wilson kaj Margot Robbie. Temas pri amafero inter franca vilaĝanino kaj germana soldato dum la komencaj jaroj de la Okupacio de Francio dum la Dua Mondmilito. Suite Française estis filmita sur lokoj en Francio kaj Belgio. Ĝi estis premierita en kinejoj en Britio la 13an de Marto 2015 kaj en Usono pere de kabloreta kanalo Lifetime la 22an de Majo 2017. La filmo estis nomumita por premio Primetime Emmy por elstara muziko.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En german-okupaciita Francio, Lucile Angellier kun sia dominema bopatrino Madame Angellier atendas novaĵojn de ŝia edzo Gaston, kiu deĵoris en la Franca Armeo. Post la franca kapitulaco, regimento de germanaj soldatoj alvenas, kaj senprokraste okupas hejmojn de la vilaĝanoj.

Oberleutnant Bruno von Falk de la Wehrmacht, membro de la germana nobelaro, estas loĝigita ĉe la domanaro de la familio Angellier. Lucile provas ignori Bruno'n sed estas ĉarmita per lia ĝentila konduto kaj lia piana muziko. Li donas al ŝi pecon de la partituro. Lucile poste lernas ke la unuo de ŝia edzo Gaston estis malliberigita ĉe militkaptitejo de la germana tendaro. Aliloke, la farmisto Benoit kaj lia edzino Madeleine koleras kun la germana oficiro Kurt Bonnet, kiu ĉikanas Madeleine. Benoit, kiu ne rajtis batali pro sia gambovundo, kaŝas fusilon. Kiel ago de rezistado, li mokotrompe ŝtelas la vestaĵojn de la germanaj soldatoj dum ili banas sin.

Kiam Lucile malkovras, ke unu el la luantinoj de ŝia bopatrino, nome Celine, amoras kun germana soldato, Celine rivelas, ke ankaŭ Gaston havis ekstergeedzecan amaferon kaj generis knabinon nomitan Simone. Kolera kun sinjorino Angellier por reteni la amaferon de sia filo, Lucile permesas al sin evoluigi amaferajn sentojn por Bruno. Laŭ la peto de Lucile, Bruno alfrontas Kurt pri lia ĉikanado. La rilato de Lucile kun Bruno altiras la malamikecon de multaj el la urbanoj. La vicgrafino de Montmort poste kaptas Benoit ŝtelantan kokidon de sia kokejo. Ĉar Benoit direktas pafilon al ŝi, ŝi rakontas tion al sia edzo, la kunlaboristo Vicgrafo de Montmort, kiu sendas germanajn soldatojn post Benoit. Kaŝante en garbejo, Benoit mortigas Kurt per sia pafilo kaj fuĝas en la arbaron.

La Germana Armeo lanĉas homĉasadon kaj donas al la urbanaro 48 horojn por kapitulacigi Benoit. La Majoro de la Wehrmacht prenas la vicgrafon kiel ostaĝon kaj minacas ekzekuti lin, se Benoit ne estas trovita. Laŭ la peto de Madeleine, Lucile kaŝas Benoit en la subtegmento de la Angellier-domego kun la helpo de la malvolonta sinjorino Angellier. Malgraŭ masiva homĉasado, la germanoj ne kaptas Benoit kaj la vicgrafo estas ekzekutita fare de ekzekuttrupo.

Ĉar la germanoj planas retiriĝi de la urbo, Lucile partoprenas en plano kontrabandi Benoit en Parizon, kie la Franca rezistado kolektiĝas. Ŝi sukcesas konvinki Bruno'n eldoni al ŝi vojaĝeliran permesilon al Parizo. Tamen, suspektema ordonisto de Bruno suspektas, ke Lucile gastigas Benoit kaj eldonas specialan instrukciaĵon por la transirejaj gardistoj kiuj traserĉu ŝian aŭton.

Ĉe la transirejo, Benoit sukcesas pafi la germanan soldaton per sia pistolo, sed estas siavice pafvundita en la ŝultro. Bruno alvenas per motorciklo. Lucile alfrontas lin per sia pistolo, sed estas nekapabla mortigi lin. Helpeme al Lucile, Bruno anstataŭe helpas al ŝi levi la pafvunditan Benoit en la aŭton kaj permesas al ili eskapi al Parizo. Dum ŝi forveturas, Lucile ridetas al Bruno en dankemo. Lucile kaj Benoit poste aliĝos al la franca rezistado kaj helpos liberigi Francio'n de la germanoj. Dum Lucile poste lernos, ke Bruno von Falk pereis dum la milito, ŝi ĉiam zorgas sian partituron Suite Française.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Michelle Williams kiel Lucile Angellier
  • Kristin Scott Thomas kiel Madame Angellier, bopatrino de Lucile Angellier
  • Matthias Schoenaerts kiel Oberleutnant Bruno Von Falk
  • Sam Riley kiel Benoit Labarie, edzo de Madeleine
  • Ruth Wilson kiel Madeleine Labarie, edzino de Benoit
  • Lambert Wilson kiel Vicgrafo de Montmort
  • Clare Holman kiel Marthe
  • Margot Robbie kiel Celine

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]