Saltu al enhavo

Sujhua

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sujhua
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 152000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 5 418 153  (2010) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 46° 38′ N, 126° 59′ O (mapo)46.6384126.98079Koordinatoj: 46° 38′ N, 126° 59′ O (mapo) [+]
Areo 34873,12 km² (3487312 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Sujhua (Ĉinio)
Sujhua (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Sujhua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Suihua [+]
vdr

Sujhua, per simpligita ĉina skribo 绥化, per tradicia ĉina skribo 綏化, per pinjino Suíhuà estas prefektujnivela milionurbo en provinco Hejlongĝjango en Ĉina Popola Respubliko.

Administraciejo

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 3756167 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La prefektujnivela urbego kuŝas sur ebenaĵo sur areo 34964 km² kaj administras 10 dividojn. Provinca sidejo Harbino troviĝas 101, Mudancjan 305, ĉefurbo Pekino 1134, Ŝanhajo 1778 km laŭ .

Monumento pri la sovetia armeo

Tiu areo estis loĝita pli ol 10 mil jaroj antaŭe dum la paleolitiko. En 1912 garnizono estis establita en Suihua, sed en la sama jaro epidemio de pesto kaŭzis 1683 mortojn. En 1932 la japanoj konkeris la urbon. La sovetia armeo prenis la urbon la 27-an de aŭgusto 1945, poste la urbo apartenis al Ĉinio. Sujhua oficiale iĝis prefektejnivela urbo la 14-an de junio 2000.

Sukerfabriko

Sujhua estas agrikultura areo, iom la industria kaj serva sektoroj aldonas al la ekonomio. La industriaj produktaĵoj estas kemiaĵoj, tekstiloj kaj maŝinaro, la agrikulturaj guŝoj, maizoj, sojfaboj, rizoj, tritikoj, sorgoj, milioj, terpomoj, sukerbetoj, linoj, tabakoj, kuracherboj, melonoj kaj legomoj.

En Sujhua en universitato kaj altlernejo okazas la plej altnivela eduko.

Stacidomo

La prefektujnivela urbego estas ligita per fervoja kaj ĉefvojaj linioj, nature al la provinca sidejo estas la plej bonaj kontaktoj.

La prefektujnivela urbego havas humidan kontinentan klimaton laŭ klimata klasifiko de Köppen: Dwa kun longaj, tre malvarmaj, sed sekaj vintroj kaj humidaj, tre varmaj someroj. La jara averaĝa temperaturo estas 4 °C kaj varias inter -2–10 °C. Jare averaĝe pluvas 566 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵo, inter junio kaj aŭgusto pli ofte pluvas, inter decembro-februaro apenaŭ neĝas.

Bildoj pri Sujhua
Partia domo
Kultura kaj Arta Centro
Muzeo
Sidejo pri Radio kaj Televido
Piedira trapasejo
Vojo
Placo
Aŭtotrafiko
Moskeo

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • muzeo

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans