Sukerpalmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unukotiledonaj > Palmacoj


Sukerpalmo estas komuna nomo por kelkaj palmospecioj, kiuj uzeblaj por produkti sukeron. La du plej konata specio estas Arenga saccharifera kaj Caryota urens.

Oni ofte diras sukerpalmo specion „Arenga saccharifera” (aŭ Arenga pinnata) el la genro Arenga. Ĝi kreskas en orienta Hindio kiel alta, forta arbo kun larĝa pinta foliaro, kun simple pinataj folioj.

Oni manĝas ties foliojn kiel legomaĵojn, la fibroj de la petiolo donas pli frotajn fibrojn ol tiu de la kokosarbo. Oni faras el la suko, prenita el la infloreska akso vinon, sukeron. Oni antaŭ 100 jarojn eĉ eksportis tion.

„Caryota urens” estas 12-16 m alta arbo. Ties trunkon kovras junaĝe la elskitaj petioloj, sed ĉe maljuna arbo la trunko estas glata kaj malseke tuŝante ĝi brulas kiel urtiko. Ĝi havas duoble pinatajn foliojn. La arbo (kiel ĉiu specio de la genro Caryota) floras nur unufoje dum la tuta vivo (hapaxant) kaj poste formortas.

Ĝi estas multflanke uzata kiel ĉiuj palmospecioj; se oni entranĉas la stamenan infloreskan akson, ĝi sekrecias sukerriĉan sukon, kiun oni uzas produkti vinon, sukeron. La frukto estas kaŝtangranda kun ruĝa, brulpika karno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Betelo, areko, kateĉuareko, daktilpalmo, kokospalmo.