Sukerujo
Aspekto

diversaj argilaj kaj porcelanaj sukerujoj
Sukerujo[1][2][3] estas vazo aŭ bovlo, en kiun oni metas sukeron por konservado aŭ prezentado. Sukerujoj kutime konsideriĝas parto de servico, do ili estas kun similaspektaj kruĉoj, ekzemple kafkruĉoj, tekruĉoj aŭ laktokruĉetoj, ankaŭ teleroj, tasoj kaj bovloj el similaj materialoj. Ofte sukerujoj estas farataj el argilaĵo, ceramiko, porcelano aŭ vitro, sed ili ankaŭ povas esti el metalo, ekzemple arĝento, ŝtalo aŭ, se aparte valora, ankaŭ el oro, kaj principe imageblas ankaŭ el plasto.

brunaj kaj blankaj sukerkubetoj en sukerujoj kun prena pinĉilo
Literaturo
[redakti | redakti fonton]
Selma Lagerlöf: la sukerujo, ĉapitro 7 el la novelo Charlotte Löwensköld, 1925, en vikifontaro
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ kapvorto sukerujo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio, ankaŭ jam en la unua presita eldono de 1970, paĝo 1046 (esperante)
- ↑ kapvorto sukerujo en la Reta Vortaro de Esperanto (ReVo, esperante)
- ↑ kapvorto sukerujo en la retejo majstro.com (esperante)