Suko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri likvaĵo. Se vi serĉas informojn pri kontraŭimperiestro de Japanio, vidu la paĝon Suko (Japanio).
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sevo.
Verŝata oranĝa suko
Poma suko kun pomoj
Maŝina prilaborilo de oranĝa suko

Suko estas likvaĵo en histoj de bestoj aŭ plantoj (PIV). Tiele ĝi povas aludi ankaŭ al ekstraktaĵo el viandomarfrukto.

Sed ĉefe suko estas ankaŭ trinkebla nutra likvaĵo kiun plantoj nature havas. Ekzemple, oranĝa suko estas la likva ekstraktaĵo de la frukto de la oranĝujo, la oranĝo. Suko estas ofte vendata kiel koncentraĵo, tiel la konsumanto reakvigos ĝin antaŭ trinkado. Tio povas esti konsumata kiel trinkaĵo aŭ uzata kiel ingredienco por kuirado, ekzemple la tomatosuko kaj aliaj. Nektaro estas trinkaĵo simila al suko kiu enhavas parton de la fibro de la frukto fajne kribrita, al kiu oni aldonis ian kvanton de trinkebla akvo, sukerojn (aŭ dolĉigaĵojn kaze de la dietaĵoj), citratacidon kaj diversajn ingrediencojn kaj aldonaĵojn.

Sukon, ĉefe vinberan sukon, oni povas lasi fermenti por fari vinon. Suko estas ofta enhavaĵo en miksataj drinkaĵoj ekzemple kun alkoholaĵoj, nome vodko kun ananas-suko, rumo kun citronsuko ktp.

Sukoj ne aperis kiel populara trinkaĵo ĝis la disvolviĝo de la pasteŭrizadaj metodoj kiu permesis la konservadon de suko sen fermentado.[1] La Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de Unuiĝintaj Nacioj (FAO) ĉirkaŭkalkulis la totalan mondan produktadon de citrusfruktaj sukoj je 12 840 318 da tunoj en 2012.[2]

Preparado[redakti | redakti fonton]

Suko estas preparita meĥanike premante aŭ mergmoliĝante (foje referite kiel malvarme premita[3]) frukton aŭ vegetaĵan karnon sen la apliko de varmeco aŭ solviloj. Ekzemple, oranĝa suko estas la likvaĵekstrakto de la frukto de la oranĝarbo, kaj tomatsuko estas la likvaĵo kiu rezultas el premado de la frukto de la tomato. Suko povas esti preparita en la hejmo el freŝa frukto kaj legomoj uzante diversecon de manaj aŭ elektraj sukigiloj.

Multaj komercaj sukoj estas filtritaj por forigi fibronpulpo, sed alt-pulpigita freŝa oranĝa suko estas tre populara trinkaĵo, ekzemple por matenmanĝo en multaj landoj.

Oftaj metodoj por konservado kaj pretigo de fruktosukoj inkluzivas sterilvakuigon, pasteŭrizadon, koncentrigon,[4] frostigon, vaporigon- kaj ŝpruc-sekigadon.

Modernaj fabrikoj de suko uzas tre kompleksajn maŝinarojn por realigi tiujn funkciojn kiuj pli malpli povas esti faritaj plimalplie pli simple hejme.

Sanefiko[redakti | redakti fonton]

Sukoj ofte estas konsumitaj por siaj perceptitaj sanefikoj. Ekzemple, oranĝa suko estas riĉa je vitamino C, foliata acido, kalio, estas elstara fonto de biohaveblaj antioksidantaj fitokemiaĵoj[5] kaj signife plibonigas sangajn lipidprofilojn en homoj trafitaj de hiperĥolesterolemio.[6] prunsuko estas rilata al digestiga sanefiko. Oksikoksuko delonge oni scias ke povas helpi kontraŭ aŭ eĉ trakti vezikinfektojn, kaj estas nun konate ke substanco en oksikokoj malhelpas bakteriojn ligitaj al la veziko.[7]

Multaj fruktosukoj havas pli altan sukerenhavon (fruktozo) ol dolĉigitaj nealkoholaĵoj; ekz., tipa vinbersuko havas 50% pli da sukero ol Koka-kolao.[8] Dum nealkoholaj trinkaĵoj (ekz. Koka-kolao) kaŭzas oksidigan streson kiam konsumite kaj eĉ povas kaŭzi insulinreziston en longa perspektivo, la sama aĵo ne povas esti atribuita al fruktosukoj. Kontraŭe, fruktosukoj estas fakte konataj pro sia kapablo levi seruman antioksidantan kapaciton kaj eĉ kompensi la oksidativan streson kaj inflamon normale kaŭzita de alt-grasaj kaj alt-sukeraj manĝoj.[9] Tamen, ofta konsumado de fruktoj kaj fruktosuko kaŭzas dentan malfortigon, kaj povas esti pli grava faktoro en disvolvigo de denta kario (kavaĵoj) ol manĝi kukojn.[10] Fruktosuko kaŭzas dentan malfortigon ĉar ĝi nature enhavas acidojn, kiuj kemie dissolvas la emajlon el la surfaco de la dentoj, kaj la sukero kiun la buŝaj bakterioj fermentas kreas eĉ pli dento-detruajn acidojn.[10]

Fruktosuka konsumado entute en Eŭropo, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj Usono pliiĝis en la lastaj jaroj,[11] verŝajne pro publika percepto de sukoj kiel sana natura fonto de nutraĵoj kaj pliigita ĝenerala intereso en santemoj. Efektive, fruktosuka konsumado estis konstante asociita kun redukto de la risko de multaj kancerspecoj,[12][13][14][15][16][17][18] eble estos protekta kontraŭ apopleksio[19] kaj prokrastas la komencon de Alzheimer-malsano.[20]

La percepto de komerca fruktosuko egale en sanefiko al freŝa frukto estis pridubita, plejparte ĉar al ĝi mankas fibro kaj ofte estis altagrade prilaborita kun multaj aldonoj.[21] Maiza siropo, ingredienco de multaj sukkokteloj, estis ligita al la pliigita incidenco de diabeto de tipo II. Alta konsumo de suko ankaŭ estas ligita al plipeziĝo en kelkaj studoj,[22][23] sed ne en aliaj.[24] En kontrolita klinika studo, regula konsumo de vinbersuko dum 12 semajnoj ne kaŭzis ajnan plipeziĝon en volontuloj, sed konsumo de refreŝigaj trinkaĵoj faris. [25] Fruktosuko en moderaj kvantoj povas helpi al infanoj kaj plenkreskuloj por plenumi ĉiutagajn rekomendojn por fruktokonsumo, nutra konsumado kaj kalorioj.[26][27]

La Usona Akademio de Pediatrio diras ke fruktosukon ne devus ricevi beboj antaŭ 6 monatoj de aĝo. Por infanoj aĝaj 1 ĝis 6, konsumado de fruktosuko devus esti limigita ĝis 4 al 6 uncoj tage (ĉirkaŭ duono al tri kvaronoj de taso). Doni al infanoj troan sukokvanton povas konduki al malbona nutrado, diareo, gasoj, abdomena doloro, ŝveliĝo, kaj dentokadukiĝo.[28][29]

Sukopurigo iĝis populara dieto. La ŝlosila koncepto de sukopurigo, nome eltoksigo, baziĝas sur la aserto ke konsumi nur nutrajn riĉajn substancojn (suko) kaj elimini laktaĵojn, tritikon, glutenon, kaj fermentitajn manĝojn, la korpo povas pli bone eviti fizikajn problemojn. Sukopurigo postulas konsumadon de nenio escepte suko dum multaj tagoj, kun intencitaj sanefikoj kiaj: malpliigo de manĝemo, ripozo de stomako kaj hepato, eliminado de damaĝaj manĝoj, inundi la korpon per supernutrado, pezoperdo, energia plibonigo, re-hidratigo, sentoksigo, kaj ĉelelteno. Malkiel plej dietoj, sukopurigo ne daŭras etendajn periodojn, kaj kutime finas post malpli ol unu semajno.[30]

Sukoj[redakti | redakti fonton]

Taso da kokoslakto.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri suko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[31]:

  • Citaĵo
     De pli da suko ne malboniĝas la kuko. 
  • Citaĵo
     El sama tero devenas, saman sukon entenas. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://works.bepress.com/cgi/viewcontent.cgi?article=1000&context=ryan_ward
  2. http://faostat.fao.org/site/567/DesktopDefault.aspx?PageID=567#ancor
  3. Juicer Types: The Difference Between Cold Press Juicers vs. Centrifugal Juice Extractors. Alirita 2014-08-25.
  4. Understanding Concentrated Juice.
  5. Franke AA, Cooney RV, Henning SM, Custer LJ. Bioavailability and antioxidant effects of orange juice components in humans. J Agric Food Chem. 29a de Junio 2005;53(13):5170-8.
  6. Kurowska EM, Spence JD, Jordan J, Wetmore S, Freeman DJ, Piché LA, Serratore P. HDL-cholesterol-raising effect of orange juice in subjects with hypercholesterolemia. Am J Clin Nutr. 2000 Nov;72(5):1095-100.
  7. Drug Watch: Cranberry juice reduces bacteriuria and pyuria. Alirita 2014-08-25.
  8. Just What Is The Sugar Content Of Fruit Juice (2006-10-02). Alirita 2014-08-25.
  9. Ghanim H, Sia CL, Upadhyay M, Korzeniewski K, Viswanathan P, Abuaysheh S, Mohanty P, Dandona P. Orange juice neutralizes the proinflammatory effect of a high-fat, high-carbohydrate meal and prevents endotoxin increase and Toll-like receptor expression. Am J Clin Nutr. 2010 Apr; 91(4):940-9. Epub 2010 Mar 3.
  10. 10,0 10,1 (Junio 2014) "Delivering better oral health: an evidence-based toolkit for prevention", gazeto :  
  11. [Report] West Europe Fruit Juice Market Research, Trends, Analysis TOC
  12. Uzcudun AE, Retolaza IR, Fernández PB, Sánchez Hernández JJ, Grande AG, García AG, Olivar LM, De Diego Sastre I, Barón MG, Bouzas JG. Nutrition and pharyngeal cancer: results from a case-control study in Spain. Head Neck. 2002 Sep;24(9):830-40.
  13. Radosavljević V, Janković S, Marinković J, Dokić M. Non-occupational risk factors for bladder cancer: a case-control study. Tumori. 2004 Mar-Apr; 90(2):175-80.
  14. Kwan ML, Block G, Selvin S, Month S, Buffler PA. Food consumption by children and the risk of childhood acute leukemia. Am J Epidemiol. 1a de Decembro 2004;160(11):1098-107.
  15. Chan JM, Wang F, Holly EA. Vegetable and fruit intake and pancreatic cancer in a population-based case-control study in the San Francisco bay area. Cancer Epidemiol Biomarkers Prev. 2005 Sep; 14(9):2093-7.
  16. Maserejian NN, Giovannucci E, Rosner B, Zavras A, Joshipura K. Prospective study of fruits and vegetables and risk of oral premalignant lesions in men. Am J Epidemiol. 15a de Septembro 2006;164(6):556-66. Epub 17a de Julio 2006.
  17. Wu H, Dai Q, Shrubsole MJ, Ness RM, Schlundt D, Smalley WE, Chen H, Li M, Shyr Y, Zheng W. Fruit and vegetable intakes are associated with lower risk of colorectal adenomas. J Nutr. 2009 Feb; 139(2):340-4. Epub 17 December 2008.
  18. Lewis JE, Soler-Vilá H, Clark PE, Kresty LA, Allen GO, Hu JJ. Intake of plant foods and associated nutrients in prostate cancer risk. Nutr Cancer. 2009;61(2):216-24.
  19. Feldman EB. Fruits and vegetables and the risk of stroke. Nutr Rev. 2001 Jan; 59(1 Pt 1):24-7.
  20. Dai Q, Borenstein AR, Wu Y, Jackson JC, Larson EB. Fruit and vegetable juices and Alzheimer's disease: the Kame Project. Am J Med. 2006 Sep; 119(9):751-9.
  21. (2009-06-25)Sugar Is a Poison, Says UCSF Obesity Expert. Alirita 2014-08-25.
  22. Myles S. Faith,Barbara A. Dennison,Lynn S. Edmunds,Howard H. Stratton (2006-07-27). Fruit Juice Intake Predicts Increased Adiposity Gain in Children From Low-Income Families: Weight Status-by-Environment Interaction.
  23. Andrea M Sanigorski,A Colin Bell,Boyd A Swinburn (2006-07-04). Association of key foods and beverages with obesity in Australian schoolchildren.
  24. O'Neil CE, Nicklas TA, Kleinman R. Relationship between 100% juice consumption and nutrient intake and weight of adolescents. Am J Health Promot. 2010 Mar-Apr;24(4):231-7.
  25. Hollis JH, Houchins JA, Blumberg JB, Mattes RD. Effects of concord grape juice on appetite, diet, body weight, lipid profile, and antioxidant status of adults. J Am Coll Nutr. 2009 Okt; 28(5):574-82.
  26. New studies reveal: Fruit juice not related to overweight children. Alirita 2014-08-13.
  27. Inside the Pyramide (22a de Januaro, 2010). Alirita 2010-09-02.
  28. Feeding Your Baby and Toddler (Birth to Age Two): Your Child: University of Michigan Health System. Alirita 2014-08-25.
  29. American Academy of Pediatrics Committee on Nutrition. The use and misuse of fruit juice in pediatrics. Pediatrics. 2001 May;107(5):1210-3.
  30. The Real Reasons Juice Cleanses Can Get Your Health Back on Track. awaken.com. Alirita 7a de Majo 2015.
  31. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]