Saltu al enhavo

Sulavesa koracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulavesa koracio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Koraciedoj Coraciidae
Genro: Coracias
Specio: Sulavesa koracio C. temminckii
Coracias temminckii
(Vieillot, 1819)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj
  • Garrulus temminckii
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulavesa koracio[1]Purpurflugila koracio (Coracias temminckii), estas membro de la familio Koraciedoj kaj unu el la naŭ specioj de la tipa genro Coracias. Ĝi estas endemia de la Sulavesa subregiono de Indonezio kaj povas troviĝi en la insuloj Sulaveso, Bangka, Lembeh, Manterawu, Muna kaj Butung.

Ĝia natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La Sulavesa koracio estis formale priskribita en 1819 de la franca ornitologo Louis Pierre Vieillot sub la dunomo Garrulus temminckii.[2] La specia epiteto estis elektita por honori la nederlandan ornitologon Coenraad Jacob Temminck.[3] La tipa loko estas la insulo Sulaveso.[4] La Sulavesa koracio nun estas unu el naŭ specioj metitaj en la genro Coracias, kiu estis enkondukita de Carl Linnaeus en 1758.[5][6] Studo pri molekula filogenetiko en 2018 trovis, ke la Sulavesa koracio estas plej proksime parenca al la Hindoĉinia koracio (Coracias affinis).[7]

Alternativaj ordinaraj nomoj por tiu specio estas Koracio de Sulaveso kaj Koracio de Temminck.

La Sulavesa koracio estas 30–34 cm longa, simila laŭ grandeco al la eŭrazia garolo. La ĉapo kaj supraj vostaj kovriloj estas brile lazurbluaj, la dorso estas malhel-oliva, kaj la cetero de la plumaro estas plejparte malhelblua. La granda beko estas nigra. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj sed kun pli obtuza plumaro.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ornitologia taksonomio.
  2. Vieillot, Louis Pierre. (1817) Nouveau dictionnaire d'histoire naturelle, appliquée aux arts, à l'agriculture, à l'économie rurale et domestique, à la médecine, etc. 29 (france). Deterville.
  3. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  4. (1945) Check-List of Birds of the World 5. Harvard University Press.
  5. Linnaeus, Carl. (1758) Coracias”, Systema naturae per regna tria naturae: secundum classes, ordines, genera, species, cum characteribus, differentiis, synonymis, locis, 10‑a eldono 1, Holmiae: Laurentii Salvii.
  6. Rollers, ground rollers, kingfishers. IOC World Bird List Version 11.1. International Ornithologists' Union (Januaro 2021). Alirita 27a de Aprilo 2021 .
  7. Johansson, U. S.; Irestedt, M.; Qu, Y.; Ericson, P. G. P. (2018). "Phylogenetic relationships of rollers (Coraciidae) based on complete mitochondrial genomes and fifteen nuclear genes". Molecular Phylogenetics and Evolution. 126: 17–22. Bibcode:2018MolPE.126...17J. doi:10.1016/j.ympev.2018.03.030. PMID 29631051. S2CID 5011292.
  8. Fry, C. Hilary. (1992) Kingfishers, Bee-eaters, and Rollers. London: Christopher Helm, p. 291–292, Plate 40. ISBN 978-0-7136-8028-7.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]